Poloa ĉemizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poloa ĉemizo

Poloa ĉemizo estas ĉemizo kun karakteriza kolumo, mallongaj manikoj kaj elastaj manikofinoj. La ĉemizo estas klasika vestaĵo por sporto kaj libertempo. Aparte ofte ĝi uziĝas en poloo (tial la nomo), teniso kaj golfo.

La ĉemizon dezajnis kaj publike prezentis la sukcesa franca tenisisto René Lacoste en 1933, kiu fondis vestaĵoproduktan firmaon de la nomo Lacoste kaj internacie disvastiĝis la ĉemizon. La unua, "origina" poloa ĉemizo de la firmao estis konata sub la artikolokodo "1212" kaj estis tenisa ĉemizo. Ĝis tiu tempo, teniso estis ludata en normalaj blankaj kotonaj ĉemizoj. La poloaj ĉemizoj per la speciale evoluigita ĵerseja teksaĵo havis la avantaĝon esti pli elastaj ol la nesportaj ĉemizoj, esti pli "aeraj" kaj pli bone forkonduki la ŝviton de la haŭto. La unua poloa ĉemizo de la firmao Lacoste laŭ la tracicio de teniso kompreneble blankis.

Lacoste cetere estis la unua firmao pri vestaĵoj, kiu montris la firmaan emblemon bone videble antaŭe sur siaj produktaĵoj, kaj poste ankaŭ aliaj firmaoj produktantaj poloajn ĉemizon tion kopiis.