Skalpelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skalpelo estas tre akra tranĉilo, plejofte uzata en kirurgio. Ĝi povas facile kaj precize fendi ĉian histon aŭ ĉelaron (inkluzive oston). Ĝi konsistas el du partoj: Tenilo kaj skalpeltranĉileto, kiu povas havi diversajn formojn. Por kirurgo la tranĉileto jam post kelkaj tranĉoj iĝas malakra kaj oni devas ĝin anstataŭigi. Kelkfoje, skalpeloj estas ankaŭ uzataj de alimetiaj homoj kiuj bezonas tre akran kaj tre precizan tranĉilon.

Ekzemplero de skalpelo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]