Supertuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viro en supertuto

Supertuto, kelkfoje nomita kombineo estas unupeca supervestaĵo. La nomo devenas de la angla: over all (super ĉio).

Oni kreis supertuton por protekti la portanton kaj ties vestaĵojn kontraŭ malpuraĵoj (kaj laŭ agadmedio ankaŭ kontraŭ fajrokemiaĵoj). Supertuto havas malmulte kaj malgrandajn malfermojn kaj pro tio estas pli facile atingi lik-, pulvor- aŭ aliajn imunecojn. Imuneco estas la plej alta kriterio por protektovestaĵoj.

Supertuto ne povas forgliti de la korpo kaj do bezonas nek zonon nek ŝelkojn. Ĝi do estas pli komforta.

Se komence la supertuto estis nur laborvestaĵo, ĝi nun estas eĉ moda kaj estas portita por multaj sportoj: skiado, velado, motorciklado, ...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]