Venerologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Venerologio[1][2] estas branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la studo kaj kuracado de seksume transdoneblaj malsanoj (STM) aŭ veneraj malsanoj. La nomo venas de romia diino Venuso, asociita kun amo, beleco kaj fekundeco. Kuracisto specialiĝanta pri venereologio nomiĝas venerologo.

La veneraj malsanoj inkluzivas bakteriajn, virusajn, fungajn kaj parazitajn infektojn. Kelkaj el la gravaj malsanoj estas HIV-infekto, sifiliso, gonoreo, kandidozo, herpeto simpla (latine herpes simplex), infekto de homa papilomaviruso kaj genitala skabio. Aliaj sekse transdoneblaj infektoj studitaj en la kampo estas ekzemple ŝankroido, venera limfogranulomo (limfogranuloma venereum), ingvena granulomo (granuloma inguinale), hepatito B, kaj citomegaloviruso infekto.

La termino "venera malsano" estis unuafoje uzata en 1527 de la franca kuracisto Jacques de Béthencourt anstataŭ la malnobla termino "franca malsano" por sifiliso (kaj gonoreo, kiu dum longa tempo ne estis klare diferencigita de ĝi).

En Brita Hindio, formala trejnado de venerologoj komenciĝis en 1910, instigante mikroskopion kaj serologion por veni en ĝeneralan uzon ĉie en la Brita Imperio. Tamen, en Eŭropo la esplorado pri veneraj malsanoj nur ampleksiĝis ekde la 1940-aj jaroj, kiam pro pli multaj kontaktiĝoj inter la homoj de diversaj kontinentoj en ofte mankaj higienaj cirkonstancoj kadre la la dua mondmilito la veneraj malsanoj globale tre disvastiĝis. Tiam oni ankoraŭ opiniis ke la malsanoj estas sole transdonataj per seksumo: intertempe klaras ke la termino seksume transdoneblaj malsanoj nur signifas ke la malsanoj povas esti transdonataj per seksumo, sed ankaŭ estas aliaj (malpli oftaj) vojoj de infektiĝoj.

Citaĵo
 En la fruaj 1960-aj jaroj estis proksimume ses veneraj malsanoj priskribitaj en lernolibroj kaj tre malmulte da esplorado okazis pri sekse transdonataj infektoj. Fakte, ekzistis ne multaj medicinaj centroj kie klinika prizorgo estis ofertita por pacientoj kun veneraj malsanoj, kiuj restis kun malmultaj rimedoj. 
— en retejo de la kanada fondaĵo Gairdner, kiu regule atribuas premion pri esploroj en venerologio[3]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Komenca parto de la angla vikipedia teksto en versio de la 4-a de novembro 2023, kun du frazoj pri Jacques de Béthencourt kaj la 1940-aj jaroj el la germanlingva teksto, ĝustigita ligilo al la kanada fondaĵo Gairdner, kaj kompreneble la referenco pri PIV.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo venerologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. Noto: Atentindas ke la kuracista branĉo ne skribatas "venereologio", kiel en la angla, itala kaj hispana, sed venerologio, kiel en plej multaj aliaj lingvoj, sen aldona "e", kvankam ĝi origine venas de la latina vorto venereus, kun aldona "e", kaj la greka λόγος (lógos)
  3. retejo de la kanada fondaĵo Gairdner pri la laŭreato King K. Holmes pri esploroj en venerologio de 2013 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]