Vestolavejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mempriserva vestolavejo en Parizo

Vestolavejo estas ejo, ĉambro, konstruaĵo aŭ instalaĵo, de grando laŭ la necesoj, kie oni lavas la uzitajn vestaĵojn kaj litotukojn. Alia difino estus jena: "Loko de instalaĵo kie oni lavas kaj gladas la vestaĵojn". En PIV lavejo estas loko ĉe rivero kaj simile, aranĝita por faciligi la lavadon de la tolaĵoj.[1] Evidente tiu difino ne estas aktualigita, ĉar nur en disvolvigotaj landoj kaj mondoregionoj oni plu lavas en riveroj, dum plej ofte jam oni faras tion en apartoj ĉambroj aŭ ejoj.

La procezoj de lavado estas farataj ofte en la hejmo aŭ ajna instalaĵo kiu povas proponi tiun servon. En hotelo temas pri lokalo aŭ ejo dediĉita al lavado de la vestaĵoj, konekte kun la ĉefa konstruaĵo. Loĝejaro aŭ rezidejo de studentoj povas havi tiun servon de kunhavata lavado, aŭ tio povas esti farata de entrepreno sendependa.

La tradicia profesio estis farata de lavistinoj kiuj havis tion plej ofte kiel nura laboro, loĝis pro konveno en la hejmo mem de la posedantoj de la lavataj tolaĵoj, plej ofte en ejo asocia kun la ĉefa konstruaĵo. En nuntempaj lav-entreprenoj gelavistoj estas laboristoj kiuj laboras en la entrepreno ĉu ili rekte lavas aŭ ne.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 18an de aprilo 2019.