Glaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaso malplena kaj plena

Glaso estas trinkujo kutime uzata por trinki likvaĵojn, kutime malvarmajn. Glasoj estas plej ofte el vitro, travideblaj kaj senkoloraj, sed troviĝas ankaŭ glasoj koloritaj kaj dekoritaj, glasoj el plasto, fajenco, metalo, ktp. Ili estas kutime malmultekostaj, sed ofte rompiĝemaj.

Glasoj estas ordinare pli altaj ol larĝaj. La formo kaj grandeco dependas de la uzo. Foje estas tenilo:

Glaso estas ankaŭ la kvanto, kiun enhavas la glaso: trinki glason da akvo.

Por trinki varman teon el glaso oni uzas glasingon.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri glaso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Granda frakaso en malgranda glaso. 
  • Citaĵo
     Li esploris iom la fundon de la glaso. 
  • Citaĵo
     Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. 
  • Citaĵo
     Kiu rompis la glason, ordigu la kason. 
  • Citaĵo
     Unu guto plenigas la glason. 
  • Citaĵo
     Unu sola guto la glason plenigas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.