Gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio de Nebrija instruanta gramatikon ĉe la mecenato Juan de Zúñiga. Bildo de la Introductiones latinae, 1481.
Prisciano, aŭ la Gramatikisto, marmoraĵo kiu datas de 1437-1439 el la kampanilo de Florenco, Italio, fare de Luca della Robbia. La bildo montras alegorion de la gramatikisto.

Gramatiko (de la greka gramma = litero, grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon de lingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo. Gramatikisto estas la profesio de tiu kiu dediĉas sin ĉu al verkado ĉu al studado kaj instruado de gramatiko ĝenerale aŭ de unu partikulare.

Ĝi konsistas precipe el du kernaj branĉoj nome

Morfologio (inkluzive vortfarado) - la interna formo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj
Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj

sed fakte plej gramatikistoj kaj fakuloj parolas pri kvar niveloj de studado kaj aplikado, nome la jenaj:

Foje oni limigas la uzadon de la termino gramatiko al la reguloj kaj principoj kiujn difinas la dua el tiuj menciitaj niveloj. Tamen, la separo de la niveloj ne estas tute klara ĉar kelkaj gramatikaj reguloj realiĝas en la nivelo fonetik-fonologia kaj same ekzistas semantikaj aspektoj aŭ kriterioj kiuj utilas por decidi kiam difinita konstruero estas gramatika.

Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (normigaordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu aŭ skribu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la unua anglalingva traduko de la Téĥne Grammatiké de Dionizio de Trakio, fare de Thomas Davidson, publikigita en 1874.

La termino gramatiko derivas el la latina grammatĭca,[1] kaj tiu de la greka esprimo γραμματικῆ [τέχνη] (grammatikḗ téĥne), kie téĥne signifis «arton» aŭ «teknikon» kaj grammatikḗ, derivita el γράμμα (grámma, «litero»), signifis «de la literoj».[2] Por la antikvaj grekoj, tiu «arto de la literoj» enhavis ĉiun aspekton de la parolo: ortografio, sintakso, interpretado de la tekstoj kaj eĉ la literaturan kritikon; tio estas, enhavis grandan parton de tio kion nuntempe oni konsideras ene de filologio, ĉu kiel gramatiko ĉu kiel retoriko.[2]

Estis Dionizio de Trakio, en sia Téĥne Grammatiké (1a jarcento a.K.), kiu establis terminaron kiun heredos la postaj okcidentaj gramatikoj, el la latinaj.[2] La antikvaj romianoj, kun ĉefe Elio Donato, kreis la terminon litteratura (de littera, «litero») kiun ili rezervis por la historia kaj interpreta aspektoj, dum ili konservis la grekismon grammatica por la aro de normoj kaj reguloj.[2]

Tipoj de gramatiko[redakti | redakti fonton]

Inter la ĉefaj tipoj de gramatiko aŭ vidpunktoj en la studo de la gramatiko troviĝas la jenaj:

  • La preskriba gramatiko, aŭ norma gramatiko, estas tiu kiu prezentas normojn de uzado por specifa lingvo, cele al malkonsilado pri la lingvaj konstruaĵoj nenormigitaj. La tradicia gramatiko estas tipe preskriba. Tiu tipo de gramatiko estas bazita kutime sur la prestiĝa dialekto ene de parola komunumo, kaj plej ofte malkonsilas kelkajn lingvajn konstruaĵojn kiuj estas oftaj inter la sociekonomiaj aŭ kulturaj grupoj kaj kiuj ekuziĝas en sociaj grupoj pli altaj cele al imitado de la konduto de tiuj. Kvankam la preskriba gramatiko ankoraŭ kutime uzatas en pedagogio kaj en la instruado de fremdaj lingvoj, ĝi estis perdinta gravecon en la moderna akademia lingvistiko, kaj aktuale ĝi preskriba nur subaron de la uzado de la lingvo.
Priskriba gramatiko de la hispana lingvo.
  • La priskriba gramatiko celas priskribi la aktualan aŭ faktan uzadon de lingvo, evitante juĝi per preskriba maniero. Ĝi ligiĝas al difinita parolkomunumo kaj celas havigi regulojn de uzado por ĉiu ajn vorto konsiderata gramatike ĝusta en tiu komunumo.
  • La tradicia gramatiko estas la kolekto de ideoj pri gramatiko kiun la okcidentaj socioj estis heredintaj de Grekio kaj Romio. La preskriba gramatiko estas formulita kutime per terminoj de la preskribaj konceptoj hereditaj de la tradicia gramatikaro. La moderna priskriba gramatiko celas korekti la erarojn de la tradicia gramatiko, kaj ĝeneraligas sian limigan normaron por eviti limigi la lingvojn al la modelo de la Latino.
  • La funkcia gramatiko, estas ĝenerala rigardo al la organizado de la natura lingvo, formulita de Simon Dik, kiu konsideras tri bazajn normojn de kongruado: tiu tipologia, kiu implikas la aplikadon de reguloj al ajna lingvo, tiu pragmatika, kiu intencas la aplikadon de la frazoj al la interagado en la komunikado, kaj la psikologia, pro kio ĝi klopodas esti kongruebla kun la psikologiaj mekanismoj implikitaj en la proceduro de natura lingvaĵo.[3]
  • La genera gramatiko La genera sintakso estas teorio pri frazostrukturo kaj gramatika kapablo ĉe homoj. Alivorte, ĝi studas ĉiujn eblajn strukturojn en naturaj lingvoj. Branĉo de la ĝenerala lingvistika teorio (psikolingvistiko) estas bazita sur la genera gramatiko, disvastigita ĉefe de Noam Chomsky el kio derivas la tiel nomita Generativa lingvistiko.
  • La formalaj gramatikoj aperas en komputa lingvoscienco. La sintakso de ĉiu lingvaĵo de programado difiniĝas fakte per formala gramatiko. En teorio de la informadiko kaj en matematiko, la formala gramatiko difinas formalajn lingvojn. Formala gramatiko en la teorio de formalaj lingvoj estas metodo de priskribo de formala lingvo. Ĉiu formala lingvo L bazas sur iu finkvanta alfabeto A de literoj (simboloj). Alivorte, gramatiko estas metodo (matematika aparato) de distingo de propozicioj, konstruitaj sur la bazo de alfabeto A, apartenantaj al lingvo L de ĉiuj literaj sekvencoj el alfabeto A.

Historio de la gramatika teorio[redakti | redakti fonton]

Gramatikisto Elio Donato en la Nurenberga Kroniko.
Kovrilpaĝo de la Grammatica Antonii Nebrissensis, 1492.
Arcticae horulae succisivae.
Anglalingva gramatiko de la hebrea lingvo fare de Judah Monis, publikigita la unuan fojon en 1735 por la lernantoj de Harvardo.

La gramatika teorio evoluis pere de la uzado kaj la disigado de la homaj loĝantaroj kaj la reguloj pri la uzado de la lingvo kutime aperis je la apero de la skribo. La plej antikva gramatiko konata estas la Astadhiaia, nome studo pri la sanskrito, verkita de Panini, en la Antikva Hindio, ĉirkaŭ la jaro 480 a.n.e. kaj ankaŭ tiu de Ĝaska el la 6a aŭ 4a jarcento a.n.e., do ankoraŭ en la Ferepoko.[4] Sekvis liaj komentistoj Pingala (ĉirkaŭ 200 a.n.e.), Katĝaĝana, kaj Patanjali (2a jarcento a.n.e.). Tolkāppiyam, la plej frua gramatikisto de Tamila, estas plej ofte datita antaŭ la 5a jarcento n.e. Ankaŭ Babilonianoj faris fruajn klopodojn por lingvopriskribo.[5]

Kvankam Sokrato, Aristotelo kaj aliaj saĝuloj de la antikveco filozofiis pri gramatiko, la unua kompleta traktaĵo de greka gramatiko estis tiu komponita de Krato de Malos (2-a jarcento a.K.). Fakte la gramatiko aperis kiel fako jam en la Helenisma epoko ekde la 3a jarcento a.n.e. antaŭen kun aŭtoroj kiel Riano kaj Aristarko de Samotrako. La plej antikva konata gramatika manlibro estas la "Arto de gramatiko" (Τέχνη Γραμματική), nome resuma gvidilo por paroli kaj verki klare kaj efektive, verkita de la antikva greka fakulo Dionizio de Trakio (ĉirkaŭ 170 – ĉirkaŭ 90 a.n.e.), nome studento de Aristarko de Samotrako kiu fondis skolon en la greka insulo Rodoso.[6] La gramatiko de Dionizio de Trakio restis la ĉefa gramatika lernolibro por lernantoj de la greka ĝis tiom malfrue kiom ĝis la 12a jarcento n.e.[6] La romianoj bazis siajn gramatikajn verkojn sur ĝi kaj ties baza formato restis la bazo por gramatikaj gvidiloj en multaj lingvoj eĉ ĝis nun.[6] Latinaj gramatikistoj disvolvigis la grekajn modelojn ekde la 1a jarcento a.n.e., per la verkoj de aŭtoroj kiel Orbilio Pupilo, Remio Palemono, Marko Valerjo Probo, Marko Verrio Flako kaj Emilio Asper. Aliflanke la Ars Grammatica de Elio Donato (4-a jarcento) hegemoniis en la gramatika studado dum la Mezepoko.

Gramatiko de malnovirlanda lingvo originiĝis en la 7a jarcento per la Auraicept na n-Éces, verkita de fakulo nomita Longarad. Gramatiko de araba lingvo originiĝis kun Abu al-Asŭad al-Du'ali en la 7a jarcento. La unuaj traktaĵoj pri gramatiko de hebrea lingvo aperis en la Meza mezepoko, en la kunteksto de Miŝno (ekzegezo de la Hebrea Biblio). La karaima tradicio originiĝis en la Abasida Bagdado. La "Dikduk" (10a jarcento) estas unu el la plej fruaj gramatikaj komentarioj pri la Hebrea Biblio.[7] Ibn Barun en la 12a jarcento komparis la hebrean lingvon kun la araba en la islama gramatika tradicio.[8] Li estis konata ĉefe pro sia influa libro titolita "La libro de komparo inter la hebrea kaj la araba lingvoj", en kiu li skizas paralelojn inter centoj da arabaj kaj hebreaj vortoj.[9] Lia verko tiel estas grava referenco ne nur por la vortotrezoro sed ankaŭ por gramatiko; fakte la verko havas du partojn: nome leksiko kaj gramatiko. Laŭ Moŝe ibn Ezra, Ibn Barun estis komparinta la hebrean ankaŭ al la latina kaj al berbera, tamen tiu laboro ne estis tiom tiaman sukceson.

Apartenanta al la trivium de la Sep liberaj artoj, gramatiko estis instruata kiel kerna fako tra la tuta Mezepoko, sekvanta la influon de aŭtoroj el la Malfrua Antikveco, kiel Prisciano. Traktado de nacilingvoj startis laŭgrade dum la Meza mezepoko, kun izolaj verkoj kiel la Unua Gramatika Traktaĵo (aŭ Fyrsta málfræðiritgerðin) nome anonime-aŭtorita verkaĵo de la 12-a jarcento pri la fonologio de la Norena lingvo aŭ Maljuna Islanda lingvo, sed iĝis mejloŝtona nur en la periodoj de la Renesanco kaj de la Baroko. En 1486, Antonio de Nebrija publikigis Introductiones latinae kiel kontrasto de la latinida popola lingvo al Latino, kaj la unuan gramatikon de la Hispana lingvo, nome Gramática de la lengua castellana, en 1492, samjare de la malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj. La "Gramática castellana" (Kastililingva gramatiko) estis verko per kiu li estas ĝis hodiaŭ konata. Tiu ĉi estis la unua gramatiko de vulgara lingvo verkita en Eŭropo. Tiu libro estos grava por la estonteco de la kastilia lingvo, kiu ekde tiam estos ankaŭ la lingvo de Hispanio, kiu fakte ekekzistis nur post la morto de la Katolikaj Gereĝoj, tio estos je la komenco de la Hispana Imperio kaj ial Nebrija verkis tiun libron por forte apogi la uzadon de tiu lingvo en politikaj kaj imperiismaj aferoj kiel oficiala komunikilo de tiu naskiĝonta imperio.

Dum la Itala Renesanco de la 16-a jarcento, la Questione della lingua estis la diskuto pri la statuso kaj ideala formo de la itala lingvo, iniciatita de la verko de Dante nome De vulgari eloquentia. En la unua libro (el kvar), Dante studas la rilaton inter la Latino kaj la gepatra lingvo, kaj la serĉado de "eminenta" gepatra lingvo en la areo de Italio; la dua libro estas analizo de literatura poezio. Latinaj eseoj estis tre popularaj en la Mezepoko, sed Dante faris kelkajn plinovigojn en sia verko: unue, la temo (verkado en gepatra lingvo) estis malofta temo en literatura diskutado tiame. Ankaŭ grave estis kiel Dante alproksimiĝis al tiu temo; tio estas, la argumento por doni al la gepatra lingvo la saman dignecon kaj legitimecon kiun la Latino tipe ricevas. Finfine, Dante verkis tiu eseon por analizi la originon kaj la filozofion de la gepatra lingvo, ĉar, en sia opinio, tiu lingvo ne estis io stata, sed io kiu evoluas kaj bezonas historian kuntekstigon. Tiukadre Pietro Bembo publikigis Prose della volgar lingua en Venecio en 1525.

Fine de la jarcento la unua gramatiko de la slovena lingvo estis verkita en 1583 fare de Adam Bohorič. En 1584, li publikigis sian plej elstaran verkon, nome Arcticae horulae succisivae (Liberaj vintraj horoj).[10] La libro, verkita en Latino, estis la unua gramatiko de slovena kaj la unua slovena normiga gvidilo. Ĝi estis adaptita kaj republikigita kiel Grammatica latino-germanico-slavonica en 1715 fare de Janez Adam Geiger. En tiu verko, Bohorič kodigis la unuan slovenan alfabeton, nune nomata Bohorič-a alfabeto. Ĝi estis uzata ĝis la 1840-aj jaroj, kiam ĝi estis anstataŭata de la Gaj-a latina alfabeto.

Gramatikoj de ne-eŭropaj lingvoj ekestis kompilitaj por la celoj de kristanigo de alkontinentaj popoloj kaj kiel tradukoj de la Biblio ekde la 16-a jarcento antaŭen, kiel ĉe la Grammatica o Arte de la Lengua General de los Indios de los Reynos del Perú (1560), kaj gramatiko de la Keĉua lingvo fare de Fray Domingo de Santo Tomás.[11]

Ekde la lasta parto de la 18-a jarcento, gramatiko estis ekkomprenita kiel subfako de la ĵus aperinta fako de la moderna lingvistiko. La Deutsche Grammatik de Jacob Grimm estis por la unua fojo publikigita en la 1810-aj jaroj. Tiu fama Deutsche Grammatik (Germana Gramatiko) estis rezulto de lia pure filologia laboro. Li esploris la verkojn de pasintaj generacioj, el la humanistoj antaŭen, konsultante enorman kolekton de materialoj en la formo de teksteldonoj, vortaroj kaj gramatikoj, ĉefe nekritikaj kaj nefidindaj. Kelka laboro estis farita kiel komparo kaj determinado de ĝeneralaj reguloj, kaj la koncepto de kompara ĝermana gramatiko jam estis alproksimigita fare de la anglo George Hickes jam komence de la 18-a jarcento, en sia Thesaurus. Ten Kate en Nederlando estis farinta valorajn kontribuojn al la historio kaj komparo de la Ĝermanaj lingvoj. Grimm mem dekomence ne intencis inkludi ĉiujn lingvojn en sia Gramatiko, sed li tuj trovis, ke la Malnovaltgermana lingvo postulis esti Gota lingvo, kaj ke la lastaj stadioj de la Germana ne povas esti komprenataj sen helpo de aliaj okcidentĝermanaj lingvovariaĵoj inklude la anglan, kaj ke la Norda mezepoka literaturo ne povas esti ignorita. La unua eldono de la unua parto de la "Gramatiko", kiu aperis en 1819, traktis la fleksiojn de ĉiuj tiuj lingvoj, kaj inkludis ĝeneralan enkondukon en kiu li postulis la gravon de historia studo de la germana lingvo kontraŭ la preskaŭ-filozofiaj metodoj tiam modaj.[12]

Marmora busto de Jacob Grimm fare de Elisabet Ney, ĉizita en 1856–58 en Berlino, nome tro jardekojn post la apero de la Germana Gramatiko.

En 1822 la Deutsche Grammatik de Jacob Grimm aperis en dua eldono (reale kiel nova verko, ĉar, kiel Grimm mem diras en la prefaco, li devis "fortranĉi la unuan rikolton ĝisgrunde"). La konsiderinda salto inter la du stadioj de la disvolvigo fare de Grimm mem de tiuj eldonoj estas montrata per la fakto ke la dua volumo frontas la fakon fonologion en 600 paĝoj – pli ol duono de la volumo. Grimm estis konkludinta, ke ĉia filologio devas esti bazita sur rigora aliĝo al la reguloj de la sonŝanĝo, kaj poste li neniam devojiĝos el tiu principo. Tio havigis al ĉiuj liaj esploroj konsiston kaj konvinkoforton, kio mankis en la studado de filologio ĝis tiam.[12] La Gramatiko estis pluigita en tri volumoj, kiuj traktis esence derivadon, vortofaradon kaj sintakson, el kiuj la lastqa restis nefinita. Grimm tiam komencis trian eldonon, el kiu nur unu parto, traktanta la vokalojn, aperis en 1840, ĉar lia tempo kaj energio estis en tiu epoko dediĉita partikulare al la vortaro. La Gramatiko famis pro sia kompleteco, metodo kaj detalaro, kun ĉiuj punktoj ilustritaj de preskaŭ elĉerpiga materialamaso, kaj ĝi utilis kiel modelo por ĉiuj postaj esploristoj. La gramatiko de Friedrich Diez pri la Latinida lingvaro estis fundamentita tute sur la metodoj de Grimm, kiuj havis fortan influon sur la pli ampleksa studado de la Hindeŭropa lingvaro ĝenerale.[12] La pritrobadora esplorado devigis Diez okupiĝi pri la unuigita provenca literatura lingvo. El tio naskiĝis verkoj konsiderataj hodiaŭ luliloj de la scienco pri la latinida lingvaro. En lia Grammatik der romanischen Sprachen (1836-43) unuafoje esploritis latinidaj lingvoj pri siaj parencaj rilatoj unu al la alia laŭ la severa metodo starigita de Jacob Grimm. Samtempe estis refutitaj la teorioj de Raynourd pri la okcitana lingvo kiel ligilo historia inter la latina lingvo kaj ties idoj. La verko furoris. Ĝia suplemento estis la vortaro Etymologische Wörterbuch der romanischen Sprachen (1853), per kiu la epoko de fantaziozaj etimologioj ekz. de Gilles Ménage finiĝis kaj la etimologia fako akiris novan elanon. Kiam Diez komencis siajn lingvistikajn esploradojn estis nur malmultaj eldonoj de malnovaj romanidaj tekstoj je dispono. Ŝtopi tiun ci truon estis la firma volo de Diez dum la pli malfruaj jaroj. Li fondis skolon laŭ la ekzemplo de tiu de Karl Lachmann kaj eldonigis en 1846, 1852 kaj 1865 tekstojn malnovajn kiuj ĝis hodiaŭ estas la fundamento de ĉiuj etimologiaj esploradoj koncerne la lingvistike sed ankaŭ socie ege interesan transiron de la latina lingvo al la latinida lingvaro.

La Kompargramatiko (Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Zend, Griechischen, Lateinischen, Litthauischen, Altslawischen, Gotischen und Deutschen) de Franz Bopp, nome startejo de la moderna Kompara lingvoscienco, aperis en 1833. La malkovroj de Bopp estis unu el la fundamentaj sciencaj akiroj de la komenciĝanta 19-a jarcento. Liaj esplormetodoj vole nevole ege influis ankaŭ aliajn sciencajn disciplinojn de antropologio, proto- kaj prahistorioj, religia historio, historio de jurscienco, kulturhistorio.

La formala gramatiko estas kodigo de la uzado disvolvigita baze sur la observado. Kiam oni starigis kaj disvolvigis la regulojn, povis aperi la preskriba koncepto, kiu ofte kreis fendon inter la tiutempa uzado kaj tio akceptita kiel ĝusta. La lingvistoj konsideras plej ofte, ke la preskriba gramatiko ne havas ajnan justigon escepte la estetika plaĉo de ties aŭtoroj. Iel ajn, la preskriboj permesas al la socilingvistiko klarigi la kialojn, pro kiuj difinita socia grupo uzas diferencigajn lingvajn konstruaĵojn.

La formala studado de la gramatiko estas grava parto de la edukado el la frua aĝo ĝis la alta eduksistemo, kvankam la reguloj, kiujn oni instruas en la lernejoj, ne konstituas gramatikon en la senco en kiu la lingvistoj uzas la terminon, ĉar ili estas preskribaj anstataŭ priskribaj.

La konstruitaj lingvoj estas tre abundaj en la aktualo. Multaj —kiaj Esperanto— estis desegnitaj por helpi en la homa komunikado, aŭ la lojban, tre kongruebla kun artefaritaj lingvoj. Oni kreis ankaŭ lingvojn kiel parto de fikcia mondo (kiaj la klingono kaj la quenya), kaj ĉiu el ili havas sian propran gramatikon.

Apartaj fakoj[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Trubetzkoj, fakulo pri Fonologio, 1920-aj jaroj.

Rilataj fakoj estas:

Fonetiko kaj Fonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj kaj kiel tiuj povas ŝanĝi la konsiston de vortoj
Morfologio - la studo de vortoj, ties klasoj, kompono kaj variaĵoj
Sintakso - la studo de la grupigo de vortoj en sintagmoj, de tiuj en frazoj kaj de tiuj en tekstoj
Semantiko - la studo de lingva signifo
Pragmatiko - la studo de la praktika uzado de la lingvo
Etimologio - la historio kaj origino de vortoj
Onomastiko - historio de propraj nomoj
Ortografio - literumado kaj skribmaniero
Leksikologio - branĉo de lingvistiko, kiu esploras leksikan signifon
Leksikografio - la arto aŭ scienco fari vortarojn
Dialektologio - la studo de la diskompono de lingvo en dialektoj, tiel ke lingvo havas plenan gramatikon, dum dialekto tute ne aŭ nur kelkaj apartajn diselementojn.

Gramatikaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Gramatikoj[redakti | redakti fonton]

Gramatiko de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Gramatiko de Esperanto kaj Fundamento de Esperanto.

La gramatiko de Esperanto estas la strukturo de vortoj, esprimoj, frazoj, kaj paragrafoj en Esperanto, malpli komplika ol la plimulto de naciaj lingvoj. Ĝi estas resumita en la 16 reguloj de la Fundamento de Esperanto; tiu temas pri jeno:

Edukado[redakti | redakti fonton]

Eduksistema bildaro por la instruado de la gramatiko de substantivoj en la hispana lingvo: genroj kaj pluralo.

Preskriba gramatiko estas instruata en baz- kaj mez-lernejoj. La anglalingva termino "grammar school" (gramatika lernejo por baz-mez-lernejo) historie aludas al lernejo (ligita al katedralomonaĥejo) kiu instruas Latinan gramatikon al estontaj pastroj kaj monaĥoj. En sia plej frua formo, "gramatika lernejo" referencis al lernejo kiu instruas studentojn kiel legi, kopii, interpreti kaj deklami la grekajn kaj latinajn poetojn (kiel Homero, Vergilio, Eŭripido kaj aliaj). Tio ne estu erare konfuzita kun la rilata, sed diferenca, nuntempaj britaj "grammar schools".

Normiga lingvo estas la dialekto kiu estas promociita super aliaj dialektoj en verkado, edukado kaj pli amplekse konsiderita parolado, en la publikaj sferoj; ĝi kontrastas kun la koncepto de regionaj dialektoj, kiuj povas estis studobjektoj en akademia, priskriba lingvistiko sed kiuj estas rare instruataj preskribe. La normigita "unua lingvo" instruata en bazlernejo povas esti celo de politika polemiko, ĉar ĝi povas foje establi normigitan difinan naciecon aŭ etnecon.

Ĵuse, oni faris klopodojn por aktualigi la gramatikinstruadon en baz-mez-edukado. La ĉefa fokuso estas eviti la uzadon de eksmodaj preskribaj reguloj favore al stablado de normoj bazitaj sur antaŭa priskriba esplorado kaj ŝanĝi la percepton pri relativa "ĝusteco" de la preskribaj normigaj formoj kompare kun la ne-normigaj dialektoj.

Afiŝo en Salvadoro kie videblas uzo de skriba voseo (Pedí) for de la normiga gramatiko de la hispana lingvo, sed akceptate en lokoj de Hispanameriko.

La hegemonio de la Pariza franca regis dumlonge sendefie laŭlonge de la historio de la moderna franca literaturo. La norma itala ne estas bazita sur la parolmaniero de la ĉefurbo, Romo, sed sur la parolmaniero de Florenco pro la influo kiun Florencanoj havis sur la frua Itala literaturo. Simile, ankaŭ la norma hispana ne estas bazita sur la parolmaniero de la ĉefurbo, Madrido, sed sur tiu de edukitaj parolantoj el pli nordaj areoj kiel Kastilio-Leono (vidu artikolon Gramática de la lengua castellana). En Argentino kaj Urugvajo la hispana normo estas bazita sur la lokaj dialektoj de Bonaero kaj Montevideo (Rioplata hispana); tiu sudkonusa normo ne nur havas diferencojn pri vortotrezoro, prononcado ktp., sed ankaŭ kelkajn gramatikajn malsimilaĵojn, ekzemple la dua gramatika persono en verboj (voseo). La portugala havas, ĝis nun, du oficialajn normigojn, respektive la Brazila portugala kaj la Eŭropa portugala; en tiu okazo estas en la prononcado pli ol en la gramatiko la plej gravaj diferencoj.

The serba variaĵo de Serb-kroata estas simile dividita; Serbio kaj la Respubliko Serba de Bosnio kaj Hercegovino uzas siajn proprajn distingajn normajn subvariaĵojn, kun diferencoj en la rekonstruoj (modifoj) de jato. La ekzisto kaj kodigo de distinga montenegra normo estas afero de polemiko: kelkaj traktas la montenegran kiel aparta normo kaj kelkaj pensas, ke ĝi estu konsiderata alia formo de serba. Fakte la militaj kaj politikaj okazaĵoj en la eks-Jugoslavio dum la fino de la 20a kaj komenco de la 21a jarcentoj ege influis en la apartigo de la diversaj variaĵoj el la Serb-kroata, sed tio okazis ĉefe en vortotrezoro, esprimoj kaj ĝenerala uzado de la lingvo pli ol en gramatiko.

La norvega havas du normojn, nome Bokmål kaj Nynorsk; la elekto inter ili estas celo de polemiko: ĉiu norvega municipo povas ĉu deklari unu kiel sia oficiala lingvo aŭ ĝi povas resti "lingvoneŭtrala". "Nynorsk" estas apogita de 27 procento de municipoj. La ĉefa lingvo uzata en bazlernejoj, elektita per referendumo ene de la loka lernodistrikto, normale sekvas la oficialan lingvon de sia municipo. La normiga germana aperis el la normigita kanzeleria uzado de la frua germana en la 16a kaj 17a jarcentoj. Ĝis ĉirkaŭ 1800, ĝi estis preskaŭ nur verkita lingvo, sed nun ĝi estas tiom amplekse parolata ke plej el la iamaj Germanaj dialektoj estas preskaŭ formortintaj.

La normiga ĉina havas oficialan statuson kiel parolata norma formo de la ĉina lingvo en la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), la Respubliko Ĉinio (ROĈ) kaj en Respubliko Singapuro. Prononco en normiga ĉina estas bazita sur la loka akĉento de Mandarena ĉina el Luanping, Ĉengde en Hebejo proksime al Pekino, dum la gramatiko kaj la sintakso estas bazitaj sur la moderna populara verkita ĉina.

La moderna normiga araba estas rekte bazita sur la klasika araba, nome la lingvo de la Korano. La Hindustana lingvo havas du normojn, nome la Hindia kaj la Urdua.

En Usono, la Society for the Promotion of Good Grammar deklaris la 4an de marto kiel la "National Grammar Day"" (Nacia Tago de Gramatiko) en 2008.[13]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DRAE, gramática, [1] alirita la 6an de Februaro 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 http://www.fundeu.es/noticias-articulos-la-palabra-del-dia-gramatica-6205.html[rompita ligilo] La palabra del día: Gramática, 11a de Oktobro 2010, Alirita la 5an de Marto 2012, Fudéu, Fundación del Español Urgente.
  3. Standards of adequacy Arkivigite je 2020-02-22 per la retarkivo Wayback Machine functionalgrammar.com
  4. The Editors of Encyclopaedia Britannica (2013). Ashtadhyayi, Work by Panini. Encyclopædia Britannica. Alirita la 23an de aprilo 2020., citaĵo: "Ashtadhyayi, Sanskrit Aṣṭādhyāyī (“Eight Chapters”), Sanskrit treatise on grammar written in the 6th to 5th century BCE by the Indian grammarian Panini."
  5. McGregor, William B. (2015). Linguistics: An Introduction. Bloomsbury Academic. pp. 15–16. ISBN 978-0-567-58352-9.
  6. 6,0 6,1 6,2 Casson, Lionel (2001). Libraries in the Ancient World. New Haven, Connecticut: Yale University Press. p. 45. ISBN 978-0-300-09721-4.
  7. G. Khan, J. B. Noah, The Early Karaite Tradition of Hebrew Grammatical Thought (2000)
  8. Pinchas Wechter, Ibn Barūn's Arabic Works on Hebrew Grammar and Lexicography (1964)
  9. Linguistic Literature, Hebrew Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine arkive, artikolo de Encyclopedia Judaica, en la Jewish Virtual Library
  10. "Zimske urice proste - Adam Bohorič, Jože Toporišič - Google Knjige". Books.google.com. 2008-04-30. Alirita la 24an de aprilo 2020.
  11. En la hispanlingva vikipedia artikolo "Arte (gramática)" oni listigas ses gramatikojn fare de hispanaj misionistoj de la 16a jarcento, dek unu de la 17a jarcento, dek kvar de la 18a jarcento kaj du de la 19a jarcento, preskaŭ ĉiuj de indiĝenaj lingvoj de Ameriko, sed ankaŭ kelkaj el Azio.
  12. 12,0 12,1 12,2 Sweet, Henry (1911). "Grimm, Jacob Ludwig Carl". En Chisholm, Hugh (eld.). Encyclopædia Britannica. 12 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 600–602. Alirita la 24an de aprilo 2020.
  13. National Grammar Day: Brought to you by Grammar Girl and the Society for the Promotion of Good Grammar.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • American Academic Press, The (eld.). William Strunk, Jr., et al. The Classics of Style: The Fundamentals of Language Style From Our American Craftsmen. Cleveland: The American Academic Press, 2006. ISBN 0-9787282-0-3.
  • Rundle, Bede. Grammar in Philosophy. Oxford: Clarendon Press; New York: Oxford University Press, 1979. ISBN 0-19-824612-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Esperante[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Unua hispanlingva gramatiko de la RAE de 1771, alirita la 6an de Februaro 2016.
  • Nova hispanlingva gramatiko de la RAE (interkonsentita kun la aliaj hispanlingvaj akademioj) de 2009-2011, alirita la 6an de Februaro 2016.
  • de RAE Pri studo de gramatiko
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gramática en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grammar en la angla Vikipedio.