Grundofirmigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GrundofirmigoGrundofirmiĝo (depende ĉu oni aludas al faktoroj kiuj okazigas ĝin aŭ ne) estas procezo per kiu grundoj malpliiĝas en volumeno. Laŭ Karl von Terzaghi "Grundofirmiĝo estas ajna procezo kiu inkludas malpliigon en akvoenhavo de saturata grundo sen anstataŭo de akvo fare de aero." Ĝenerale ĝi estas la procezo en kiu malpliiĝo de volumeno okazas per forigo de akvo laŭ longdaŭraj stataj ŝarĝoj. Ĝi okazas kiam streĉo estas aplikita al grundo kio okazigas ke la grundopartikloj kunpakiĝas pli dense, tiele malpliigante la kernan volumenon. Kiam tio okazas en grundo kiu estas saturata je akvo, tiu akvo estos forigita el la grundo. La mezuro de grundofirmiĝo povas esti antaŭvidita per multaj diferencaj metodoj. Laŭ la Klasika Metodo, disvolvigita de Terzaghi, grundoj estas testataj per edometra testado por determini ties premindicon. Tio povas esti uzata por antaŭdiri la kvanton de grundofirmiĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Coduto, Donald (2001), Foundation Design, Prentice-Hall, (ISBN 0-13-589706-8) 
  • Kim, Myung-mo (2000) (in ko), Soil Mechanics (4 ed.), Seoul: Munundang, (ISBN 89-7393-053-2) 
  • Terzaghi, Karl (1943), Theoretical soil mechanics, John Wiley&Sons, Inc., p. 265