Gruzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gruzo (geologio)

Disiĝintaj ŝtonoj al gruzo (ŝtonero)

Gruzo estas naturaj aŭ nenature pretigitaj ŝtoneroj en diversaj grandoj, uzataj ĉefe en la konstrua industrio. Nature ĝi estiĝas per ruliĝo en riveroj, glaĉeroj, dum kio la ŝtonoj disiĝas, malgrandiĝas, rondiĝas (gruzo (geologio)).

Nenature oni disigas ŝtonojn per maŝinoj al konvena grando, uzebla en konstruado (ekz sub fervojajn relojn, ĉe vojoj por akcepti, tralasi akvon).

Divido laŭ grando[redakti | redakti fonton]

Gruzo (G) Gruza grando
Granda gruzo (gG) 20,0 - 63,0 mm
Meza gruzo (mG) 6,3 - 20,0 mm
Fajna gruzo (fG) 2,0 - 6,3 mm

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]