Hilelismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dogmoj de Hilelismo, 1906
Homaranismo (Hilelismo), 1906

Hilelismo estas doktrino inspirita de la farisea rabeno Hilelo, kiu vivis en la 1-a jarcento. Lazaro Ludoviko Zamenhof adoptis ĝin kadre de sia Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando, en 1901.

'Hilelismo konsistas en la kreado de morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de iaj nove elpensitaj dogmoj kaj sen la bezono, ke la popoloj forĵetu siajn religiojn ĝisnunajn' - L. L. Zamenhof en letero al Alfred Michaux, la 21-an de februaro 1905).

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Rezigninte pri la cionisma solvo jam en 1886, Zamenhof tamen restis fidela al sia origina etno, kies sorto en Orienta Eŭropo estis pli kaj pli senespera.

En 1901, sub la pseŭdonimo Unuel ("Unu el la popolo"), kopiita de Akad-Ĥam, la pensulo al kies spirita cionismo Zamenhof antaŭe aliĝis (diverĝe el la politika kaj eĉ armita cionismo de Theodor Herzl kaj Vladimir Ĵabotinskij), Zamenhof eldonis siajn tezojn pri la starigo de nova, neŭtrala homa religio, bazita ankaŭ sur nova, neŭtrala homa lingvo. Se la cionismo eluzis la romantikan paradigmon, strebante ke oni parolu pri judo kun la sama respekto kiel pri franco, germano, ruso ktp, Zamenhof pledis, ke oni entute forgesu, kio estas judo, franco, germano, ruso ktp.

Sian proponon li dissendis ruslingve al la "intelektaj" judoj (aŝkenazoj regantaj la rusan), el kiuj pluraj estis ankaŭ Esperantistoj. Hebreoj kaj Tolstojanoj konsistigis fakte la unuajn kernojn de la esperantistaro en la cara imperio.

Renkontante reziston, Zamenhof momente retiriĝis, por reaperi kun la sama projekto kelkajn jarojn poste, sed sub la nomo homaranismo. El tiu unua fazo estas plej rimarkinda la letero al Abram Kofman, al kiu la 28-an de majo 1901 Zamenhof klarigas ke "cento da homoj lernintaj la lingvon herede estas pli gravaj ol milionoj kiuj lernis ĝin pro modo" kaj ke "la lingvo de la plej malgranda popoleto havas vivon multe pli certigatan ol lingvo senpopola". Tial la letero al Kofman estas konsiderata kiel la unua ĝermo de la raŭmismo.

Esperanto, Hilelismo kaj Homaranismo[redakti | redakti fonton]

Christer Kiselman en sia artikolo Hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin[1] trairas la dokumentojn de Zamenhof por komprenigi kiel li dubis inter siaj projektoj pri artefaritaj lingvoj, partikulare Esperanto, kaj unuigecaj religioj nome Hilelismo kaj Homaranismo, en broŝuroj, leteroj kaj deklaroj de 1900, 1901, 1906, 1913 kaj 1917. Tiuj duboj venis el la konflikto inter du celoj de Zamenhof: nome savo de la judoj kaj unuiĝo de la tuta homaro. La ideo de Esperanto ŝajne venis el la klopodoj por la unua celo, nome dissolvi judojn en neŭtrala medio por eviti persekutojn. Tiel hilelismo estus esenca heredo de judismo, sed senigita de propraj elementoj. Unu el la rimedo por tio estus krei novan lingvon kaj forlasi la jidan. Zamenhof ricevis kritikojn kaj ĉefe neakceptojn antaŭ kaj malantaŭ la du unuaj universalaj kongresoj, kiam li devis retroiri en siaj klopodoj elpaŝi el la lingvaj klopodoj al la disvastigo de la novaj ideoj unue pri hilelismo, poste pri homaranismo. Antaŭ la gravo de homaranismo li vidas Esperanton kiel duaranga rimedo, kaj tio ne estis akceptita de multaj esperantistoj, same kiel multaj religiuloj ne multe interesiĝis pri liaj religiaj klopodoj.


Tiu ĉi artikolo inkluzivas informon el la Enciklopedio de Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 401-414.

Aliprojektaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la "Letero al Kofman" en Vikifontaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.