Inicado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inicado estas ritoceremonio por enkonduki personon en societon aŭ alian organizaĵon, aparte kaze de sekretaj societoj kaj ordenoj.

En framasonaj kaj rozkrucaj (kiel ekz. la Rozkruca Ordeno, AMORC) grupoj, inicado estas ne nur enkonduka rito en la ordenon aŭ societon, sed ankaŭ enkonduka rito en ĉiun vice pli altan gradon (ekzemple, la Rozkruca Ordeno, AMORC havas 12 gradojn, kaj ĉiu grado havas propan inican ceremonion). Ĉiu grado havas specialajn simbolojn, terminojn kaj sciojn kiuj ne estu malkaŝitaj al personoj kiuj ankoraŭ ne estas inicitaj en tiun gradon.

Krome ceremonio, inicado povas esti ankaŭ interna spirita sperto en kiu oni estas inicita en superan spiritan scion/konon, ekzemple estis en antikva Helenio la inicado en la Eleŭzisaj Misteroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]