Kadavrejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interna vidaĵo de mortintejo.
Detala vidaĵo de mortinta korpo en kadavrejo de Charité.

Kadavrejomortintejo (en hospitalo, policejo aŭ aliloke) estas uzata por la stokado de homaj mortintaj korpoj kiuj atendas identigon aŭ translokigon por nekropsio aŭ respektive entombigo, kremacio aŭ alia metodo. En modernaj tempoj kadavroj estis kutime malvarmigitaj por eviti malkomponiĝadon.[1]

Tipoj de malvarmigilaj kadavroĉambroj[redakti | redakti fonton]

Estas du ĉefaj tipoj de malvarmigilaj kadavroĉambroj, nome la jenaj:

Pozitiva temperaturo[redakti | redakti fonton]

Korpoj estas tenitaj inter 2 °C (36 ) kaj 4 °C (39 ). Kvankam tio estas kutima uzata por teni la kadavrojn ĝis kelkaj semajnoj, ĝi ne evitas malkomponiĝadon, kiu pluas pli malrapide ol je ĉambra temperaturo.[2]

Negativa temperaturo[redakti | redakti fonton]

Korpoj estas tenitaj inter −10 °C (14 ) kaj −50 °C (−58 ). Kutime uzataj je institucioj de jurmedicino, partikulare kiam la kadavro ne estis identigita. Je tiuj temperaturoj la korpo estas komplete frostita kaj malkomponiĝado estas tre multe malpliigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Morgan, Oliver (2006). Management of Dead Bodies after Disasters: A Field Manual for First Responders. Pan American Health Organization. p. 49. ISBN 92 75 12630 5 – via Michigan State University SearchPlus.
  2. Zentralblatt der allgemeine Pathologie; 1957 May 4; 96(5-6):280-86; NIH.gov