Karoserio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karoserio de Audi A2

Karoserio estas la tuta supra parto de aŭtomobilo aŭ alia veturilo, okaze de ne-memporta karoserio kaj kontraste al la ĉasio. Okaze de memporta karoserio, oni ne povas apartigi ĉasion (plimulto de la hodiaŭ produktitaj personaj aŭtomobiloj) kaj oni devas paroli pri karoserio rilate al la tuta aŭtomobila skeleto.

Karoserio estas konstruita plej ofte el zinkizita ŝtalo, malofte el aluminio (Audi A8Opel Speedster), plasto (Chevrolet Corvette, Trabant). La karoserio de la unuaj aŭtomobiloj estis parte el ligno (DKW F8).

Oni dividas la karoseriojn ankaŭ al memporta, ne-memporta aŭ skeleta karoserio.