Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilio estas gvida organo, kun kompetenteco jen decida jen konsila, plenumanta diversajn funkciojn en registara organizo aŭ entrepreno.[1] Konsilio estas grupo de personoj kiuj kunvenas por konsulti, debati aŭ decidfaradi. Konsilio povas funkcii kiel registaro, parlamentoportempa regado, ĉefe en la niveloj de urbo, vilaĝo aŭ provinco, sed la plimulton de la regaj organoj je niveloj jen ŝtata jen tutlanda oni ne konsideras propre konsilioj. En tiuj niveloj, eble ne estas aparta plenuma branĉo, kaj la konsilio povas reprezenti efektive la tutan registaron. Ankaŭ administra konsilantaro de entrepreno povas esti nomita konsilio. Ankaŭ simile okazas ĉe komitato, sed tiu estas ĝenerale pli malsupra korpuso komponita de membroj de pli supra grupo, dum konsilio povas ne esti tio. Ĉar ĉe multaj lernejoj tra la tuta mondo havas studentaj konsilion, tiu estas la regosistemo laŭ kiu multaj personoj ricevas sian unuan sperton kiel elektantoj, konsilianoj aŭ registaranoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 1an de Septembro 2023.