Lampŝirmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krepuska lampo kun lampŝirmilo
Ombrelo kiel lampŝirmilo

Lampŝirmilo, lampoŝirmilo, lumŝirmilolumoŝirmilo estas ŝirmilo fiksita al lumilo (ankaŭ nomata lampo), kiu utilas al jeno:

  1. ŝirmi la okulojn kontraŭ tro forta lumo,
  2. koncentrigi la lumon en apartaj lokoj, ekz. por legado,
  3. malaltigi la influon de termoradiado de lumiloj,
  4. modifi la koloron de la lumfonto.

Por atingi tiajn celojn, oni uzas sonoril-, teler- aŭ funel-forman ŝirmilon el blankigita vitro, papero, metaloŝtofo. Tiaj lampoŝirmilo kutime troveblas en specifaj vendejoj pri lampoŝirmiloj, normalaj meblovendejoj aŭ eĉ ĉiovendejoj, sed eblas ankaŭ memkonstrui propran originalan lampoŝirmilon el tre diversaj objektoj aŭ materialoj, ekzemple ombrelo, densa seka arbusto, vegetalaj materialoj ktp. Tio produktas samajn celojn kiel aĉeteblaj lampoŝirmiloj, sed estas pli unikaj kaj malkostaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Gerster: Moderne Beleuchtungssysteme für drinnen und draussen. 1. Auflage, Compact Verlag, München, 1997, ISBN 3-8174-2395-0
  • Winfrid Hauke, Rolf Thaele, Günter Reck: RWE Energie Bau-Handbuch. 12. Ausgabe, Energie-Verlag GmbH, Heidelberg, 1998, ISBN 3-87200-700-9