Malkuraĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malkuraĝa leono de La mirinda sorĉisto de Oz

Malkuraĝo estas karaktera kvalito, kiam timo kaj troa memzorgo superas bezonon agi juste kaj etike- ĝi do estas la malo de kuraĝo.

Laŭ multaj militaraj leĝoj, malkuraĝo estas krimo punenda per morto. Plejmulto da kulturoj disdegnas malkuraĝon.

Ampleksa senco[redakti | redakti fonton]

Malkuraĝo, en ampleksa senco, inkluzivas:

  1. Rifuzo klopodi por helpi danĝeratan personon, kiam oni povas;
  2. Rifuzo batali kontraŭ egala forto;
  3. Profitado de avantaĝo super sendefenda aŭ multe malpli potenca persono por efektivigi proprajn motivojn, celojn, dezirojn ktp.