Masaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filmero de masaĝo Lomi Lomi el Havajo.

Masaĝo estas permana metodo por sisteme malstreĉi kaj sendolorigi homan korpon kun aŭ sen oleo, vestite aŭ ne, havante terapian efikon sur la nerva kaj hista sistemoj kaj sur la kardiovaskula sistemo. La historio de la masaĝo (arabdevena vorto) eble estas same longa kiel la historio de la homaro. La praktiko de masaĝo evoluis kune kun la kresko de malsamaj kulturoj tra la mondo, kiam oni malkovris la avantaĝon kontentigi la bezonojn de la korpo de medicina kaj mensa aspekto. Multaj el la konataj masaĝaj metodoj evoluis el la tradiciaj kulturoj de Ĉinio kaj Barato. Ĉi tiuj kulturoj provizis diversajn masaĝajn metodojn kaj teknikojn, kiuj enhavas filozofian enhavon kaj kredojn pri ilia utileco. Ekzemple en Refleksologio oni kredas, ke iuj areoj de la piedo estas kongruaj kaj / aŭ ligitaj al diversaj organoj en la korpa sistemo. Tial oni argumentis, ke damaĝo aŭ vundo al aparta organo en la korpo povas esti vidata kiel "reflekto" en la piedo.

La masaĝo estas interago inter la terapiisto (masaĝisto aŭ masseur) kaj la paciento (kliento). Tial krei bonan etoson kaj komunikadon inter la partioj komence de la masaĝo estas necesa kaj grava. Tiucele oni disvolvis specialecojn por krei etoson, kiu kongruas kun la speco de masaĝo dezirata. Ankaŭ ĉi tio estas la kialo, kial la masaĝisto devas disvolvi bonajn rilatojn kun la pacientoj. Kutime la masaĝo estas ĝoja kaj malstreĉa sperto por la paciento.

En 30 landoj (en Eŭropo, Usono, Azio...) miloj da infanoj (kutime inter 4-12 jaraj) ĉiusemajne reciproke masaĝas unu la alian (kola kaj survestaĵa ŝultromasaĝo) dum 15 minutoj, ĉar tio montriĝis precipe helpema en lernejoj kie multas ĉikanado. Ekzistas diferencoj en kulturaj perceptoj de masaĝo, plej evidente por tiuj perceptoj kiuj originas en kulturaj sintenoj kaj normoj pri tuŝo kaj sekseco. La terminaro montras ke tiuj tipaj fakvortoj estas la solfeĝo de la masaĝo-arto.

En multaj tradiciaj socioj, multaj vidmalkapabluloj, blinduloj kaj homoj kun parta vida malkapablo laboras kiel masaĝistoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Masaĝo (prononco laŭ IPA :

  • el la franca masser „masaĝi“.
  • el la araba مس (massa) aŭ „tuŝi, palpi“[1]

Komparu

  • (hebrea) משח „unkti“
  • (greka) μάσσω „maĉi; knedi“

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas referencoj al masaĝado en antikvaj notoj pri la ĉina, japana, araba, egipta, hinda, greka kaj roma nacioj[2].

Jam antaŭ 3000 jaroj, la masaĝo fariĝis formala kuracmetodo en Ĉinio. Arkeologiaj signoj de masaĝo estis ankaŭ trovitaj en multaj aliaj pratempaj kulturoj inkluzive de Hindio/Barato, Japanio, Koreio, Egiptio, Italio Grekio (Hipokrato) kaj Mezopotamio.

La historio de masaĝo estas tipe verkita de kuracistoj kaj tial el tre medicina perspektivo. En Francio kaj Barato masaĝo tamen disponigas ravan kontraŭekzemplojn kiuj pli fokusas sur la bonfarta aŭ sensa aspektoj. La Kamasutro kaj la erotikaj skulptaĵoj en Khajuraho kaj aliloke ekzemple estas heredaĵoj de kulturo kiu komprenas kaj uzas tiujn propraĵojn por ŝanĝi ies animstaton, veki ĝin kaj trankviligi ĝin.

Tiu simpla rimedo, kiu bezonas nek drogojn, nek anestezon, nek lanceton, estis iom post iom pli atentata kaj rutine uzata en malsanulejoj, sanatorioj kaj ĉe familioj kiel vojo al prevento, mildigo kaj ebla helpo ĉe sanproblemoj.

Post Henrik Ling (1776-1839) la masaĝokulturo ne plu fokusis precipe sur la mekanikaj aspektoj de la korpo, sed pli evoluis al la aktiva 'instrumento de la animo'[3]

1878 : la nederlanda masaĝterapiisto Johan Georg Mezger uzas francajn vortojn por nomi kvin bazajn masaĝoteknikojn kaj vortumas ĝin kiel "sveda masaĝo sistemo", kvankam tute ne temas pri origne 'sveda' masaĝo sed pri la 'klasika' formo de masaĝo, iom ĉie konata en la mondo, krom en Usono kie oni pli uzas la vortumon 'sveda masaĝo' [4]

Masaĝo en arto[redakti | redakti fonton]

Dum la historio de la homaro artistoj estis inspiritaj de la homa korpo. Iuj faris pentrajojn de masaĝsesio[5].

Kun permeso Yanpetro Kavlan

Masaĝo - ponto interhoma kaj interkultura[redakti | redakti fonton]

Masaĝado estas maniero malstreĉiĝi kaj ekligi kun alia persono. Same kiel ni povas paroli pri ni mem per vortoj, ni povas paroli pri ni mem tra nia tuta korpo. Esti bone en sia korpo signifas ne plu timi la eksteran mondon ĉar nia interna mondo estas en paco.

Dum miloj da jaroj, masaĝoj kaj tuŝaj terapioj estis parto de la resanigaj tradicioj de centoj da kulturoj ĉirkaŭ la mondo[6].

Masaĝprofesiuloj (ekzemple Gilles Horclois - danca masaĝo[7]) celas esti kulturaj spertuloj pri tuŝo por la ĝenerala publiko, ĉar kiel arto, masaĝo povas transponti lingvajn kaj kulturajn barojn, ĉar kulturoj interamikiĝas precipe kiam oni parolas la saman lingvon, tiu de la koro. Instrui al gepatroj masaĝi la bebon, instigi geamikojn kaj familianoj al mano-masaĝo aŭ iniciati geflegistoj kompateman tuŝadon ekzemple, rekte kontribuas al plia vivkvalito. Respektema masaĝo povas helpi la homaron evolui al pli bona socio. Tro multaj personoj kreskas sen sperti regulan, pozitivan kontakton.

En interkultura renkontiĝo tre gravas komuniki kaj esti sentema al kulturaj diferencoj kaj sintenoj. La tutmondiĝo faciligas ke multaj azianoj iras eksterlanden por masaĝi sen peti 'feedback' de la kliento, ofte malfaciligita pro 'serioza lingva problemo' [8].

Eble estonte oni vidos pli kaj pli tra la mondo masaĝojn per kiuj eblas oferti al la publiko sencaciojn el la tuta mondo, kiun kosmetikistino Aurélie Meautte nomiĝas 'etna kokunumada masaĝo' (fr. massage cocooning ethnique[9][10]) ĉar en ĝi uzeblas aŭ eblas reunuiĝi masaĝo-teknikojn el la tuta mondo.

Masaĝo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum iuj Esperanto-renkontiĝoj i.a. dum OkSEJT-36, la IJK en Rusio (2014) aŭ la Beneluksa Kongreso (2016), okazis metiejoj por instrui bazajn sciojn pri masaĝado.

Yumeiho[redakti | redakti fonton]

"Yumeiho" [jumejho] aŭ 'diina' masaĝo estas ĝustiga premkneda terapio de la koksosto bazita sur japanaj kaj ĉinaj popolaj terapio-metodoj, kiun kreis japana esperantisto Saionji Masayuki [11] Vidu Yumeiho por la ĉefartikolo rilate al tiu temo. Ankaŭ la blinda Esperanto-verkisto Vasilij Eroŝenko laboris en Japanio kiel masaĝisto.

Tajvano : Kevin Shih[12] estas esperantisto kaj estro de masaĝejo por pieda masaĝo kaj korpomasaĝo en urbo Pingtung kun dek kelkaj masaĝistoj kaj inter la kelkaj kunlaborantoj du aliaj Esperantistoj.

Masaĝoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

La kunteksto de masaĝo povas varii de neformala kaj amatora ĝis profesia kaj forte reglamentita. En profesia kunteksto, tiu kiun oni masaĝas kutime kuŝas sur masaĝotablo, surplanke aŭ sidas sur masaĝo-seĝo. Ekzistas granda diverseco en nomoj por masaĝoj kiel ekzemple sveda klasika masaĝo, ĉakro-masaĝo, Lafo ŝtono-masaĝo, ĉokolado-masaĝo, sentuma masaĝo, seĝo-masaĝo, premo-punkta masaĝo, sporto-masaĝo kaj multaj aliaj formoj.

Masaĝoj diversas laŭ origino kaj laŭ teknikoj, sed multaj el ili celas ripari la konsciiĝon kaj la kontakton kun la korpo aŭ havas unusolan celon : la bonfarton. Multaj teknikoj estas ĉu derivaĵoj de aliaj masaĝo-teknikoj, ĉu havas origine tradiciajn radikojn aŭ formas novan kombinon de malsamaj teknikoj. La plej influaj skoloj estas la finna, rusa, sveda kaj orientaj skoloj.

La plej gravaj grupoj de la okcidentaj masaĝoj estas

  • sveda masaĝo (alinomata 'klasika' aŭ 'tradicia' masaĝmetodo) estas la plej uzata.
  • sporta masaĝo
  • limfodrena masaĝo

Eùropaj kaj usonaj masaĝistoj aktivigas konscie la neŭrofiziologiajn reguligo-mekanismojn. Sveda, kalifornia, Esalen-a kaj tn. 'holista' masaĝoj, estas tradiciaj tutecaj masaĝoj el okcidento.

Sveda, sed ankaŭ finna kaj rusa masaĝo-sistemoj iel similas unu la alian, ĉar ili dum multaj jaroj adoptis la plej bonan el inter ili, kiu permesis daŭre plibonigi ilian teknikon.

La plej gravaj aziaj masaĝoj estas

  • ŝiacu' (japana premmasaĝo)
  • tradicia ĉina masaĝo (TCM)
  • tradicia taja masaĝo (Nuad Thai Bo'Ran)
  • ajurveda masaĝo (oleomasaĝo kiu originas el Keralao, Barato)

Orienta masaĝo ne estas nur praktikata kun la manoj sed ankaŭ kun la kruroj. Tajlandaj masaĝistoj stimulas pere de sistemo nomata Zen.

Masaĝistoj el Barato regas la ekigon de kundalini kaj de la harmoniigo de la ĉakroj kaj prana energio[13].

Maŝaĝo de 5 kontinentoj kiel interkultura masaĝo[redakti | redakti fonton]

Krom masaĝoj tipaj al iuj landoj aŭ kontinentoj (vidu malsupre), eblas renkonti masaĝon kiu klopodas arigi masaĝoteknikojn el diversaj kulturoj: la masaĝo de 5 kontinentoj (mallonge M5C). Tiel ekzistas ekzemple en Svislando internacia masaĝlernejo kiu instruas la masaĝon de kvin kontinentoj kiu kombinas la energion de reikio kaj magnetismo kune kun diversaj specoj de masaĝoj el diversaj kulturoj kaj originoj: masaĝo lomi lomi, kalifornia, sveda, tuina, akuprema kaj ajurveda. Temas pri malrapida kaj profunda masaĝo de la tuta korpo, kiu cirkuligas la esencan energion rekte en la korpo kaj en kiu la uzo de pli ol 10 diversaj esencaj oleoj estas gravega parto de la tuta masaĝo[14][15]. Iuj kiuj malkovras la masaĝon uzas ĝin poste kiel ŝancon vojaĝi tra sia lando kaj eĉ tra la mondo laŭ la trejnado, kiu ili ofertas kiel instruantoj[16].

Regulacio[redakti | redakti fonton]

Ĉar la arto kaj scienco de masaĝo estas tutmonde diversa fenomeno, malsamaj jurisdikcioj foje agnoskas kaj rajtigas homojn kun profesiaj titoloj, dum aliaj areoj ne. Ekzemploj estas:

  • Registrita Masaĝisto (Registered Massage Therapist (RMT)) Kanado
  • Korektiga Registrita Masaĝisto (Remedial Massage Therapist (RMT)) Nov Zelando
  • Atestita Masaĝisto, (Certified Massage Therapist (CMT)) Nov Zelando
  • Rajtigita Masaĝisto (Licensed Massage Practitioner (LMP))
  • Rajtigita Masaĝisto (Licensed Massage Therapist (LMT))
  • Rajtigita Terapiisto pri Masaĝo kaj Korpolaboro (Licensed Massage and Bodywork Therapist (LMBT)) North Carolina
  • Terapia Masaĝisto (Therapeutic Massage Therapist (TMT)) Sud-Afriko

En iuj jurisdikcioj, labori sen permesilo estas krimo. Unu tia jurisdikcio estas Vaŝingtonia ŝtato, kie al iuj sanaj profesiuloj praktikantaj sen licenco povas esti monpunita kaj akuzita pro delikto.

Masaĝo en diversaj kulturoj de la mondo[redakti | redakti fonton]

En diversaj kulturoj de la mondo, precipe en aziaj landoj, inkluzive aziaj eks-sovetiaj respublikoj kaj en Tibeto, Ĉinio, masaĝado estas forte intertekstita kun la tiea kulturo : homoj tie ĉiutage plurfoje masaĝas unu la alian en la familio kaj inter geamikoj[17]. En multaj kulturoj movo-ekzercoj kaj masaĝoj estas esencaj por gardi bonan sanon. Ideoj el multaj kulturoj kaj de multaj masaĝterapiistoj influis la masaĝpraktikon[18]. Multaj antikvaj civilizacioj interŝanĝis kulturajn praktikojn ekzemple dum vojaĝoj sur la Silka Vojo. En aziaj landoj oni havas tradicion masaĝi kun pli forta premo ol en okcidento kie tia premo estas ofte interpretata kiel doloriga kaj do malpli bona, dum profunda malstreĉiĝo, precipe en mediteraneaj kulturoj, estas ambaŭ celo kaj valoro en si mem.

Kulturo kreas ekonomion. Antaŭ dudek jaroj oni ne atendus ke iu prenus seĝomasaĝon en flughaveno, sed intertempe tio fariĝas pli kutima, kvankam masaĝo ankoraŭ ne estas tiom populara ke ĝi sufiĉas por doni laboron al la multegaj personoj kiuj sekvis formalan masaĝo-trejnadon (en Usono 70 mil en 2005)[19]

Ekzistas multe pli da diversaj masaĝoj ol tiuj listigitaj ĉi sube. Aliaj estas fakte pli iuj formoj de korpolaboro (angle : bodywork) ol masaĝoj kaj fokusas sur specifaj teknikoj por manipuli la muskolojn kiel Rolfing (profunda muskolmasaĝo), Trager, ... Kiom da diversaj masaĝoj ankaŭ ekzistas unu ŝlosilvorto kiu estas gvida tra la tuta masaĝohistorio estas malstreĉiĝo.

Ne manĝi antaŭ masaĝo-sesio sed ja trinki post ĝi estas konsilo valida por ĉiu ajn masaĝo.

Afriko[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas tipe 'afrika' masaĝo. Jen kelkaj masaĝoj kiuj estas ankaŭ konataj ekster Afriko :

Vunkuŭa (aliliterate ankaŭ kiel Vunkuwa [20], kiu signifas energio-fluo), masaĝo inventita de la Carol Rahaba Mathebula (Sud-Afriko), radikas en aŭtentaj afrikaj naturkuracaj tradicioj, uzante teknikojn kiuj vamigas aŭ malvarmigas la korpon, sed ankaŭ uzante 'kupadon' kun la manoj kaj oleojn kaj ŝmiraĵojn kun tradiciaj sud-afrikaj spicoj kaj plantoj (ekzemple sovaĝan karoton, eŭkalipto, monta ajlo kaj bugo)[21].

Digui estas tekniko heredita de la regiono de Malio, de la nordo de Ebur-Bordo kaj Senegalo. Origine, ĉi tiu masaĝo celis stimuli la korpon de novnaskita bebo[22].

Yarunda estas afrika masaĝo kiu uzas profundajn movojn kaj akupremon ofte uzante buteron de la buterarbo.

Alia pli profundhaŭta masaĝo nomiĝas Rungu (orienta Afriko) pro la uzo de bastono kun specifa simbola valoro en tieaj kulturoj[23].

Vidu ankaŭ pli sube : Maroko, Zanzibaro.

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Dr. Rosita Arvigo el centra Ameriko inventis ventromasaĝon bazitan sur la antikvaj majaj praktikoj..

Barato/Hindio[redakti | redakti fonton]

Hinda ajurveda masaĝo
Hinda ajurveda masaĝo - Masaĝo ne estas nur lukso, ĝi certe estas vojo al pli feliĉa kaj pli sana vivo.

Ajurveda masaĝo aŭ tradicia hinda masaĝo (uzhichil). Ajurvedo signifas "scio de la vivo". Ĝia baza teorio estas ke ĝi deiras de la principo ke ekzistas tri bazajn 'doŝojn' aŭ korpotipojn. Estas tri malsamaj tipoj de masaĝo por ĉiu korpotipo. Ajurveda masaĝo inkludas ankaŭ laboron sur meridianoj nomitaj 'marmas'[24].

Kaŝmiria masaĝo originas en la ŝiva tradicio de Kaŝmiro. Teknike ĝi estas bazita sur principoj el la tantra jogo-tradicio[25] sed post ĝia enkonduko en Francio ĝi en okcidento disvastiĝis kiel sensama masaĝo[26].

Chavutti Thirumal, laŭlitere kun la signifo "piedpremo" en la malajala lingvo. Tiu ĉi masaĝo ankaŭ konata kiel nudpieda masaĝo, kvankam ne temas pri masaĝo kiun masaĝisto mane faras al la piedoj.  La masaĝisto masaĝas helpe de ŝnuro aŭ alispeca tenilo kiel subteno, Ĝi estas tradicia hinda masaĝtekniko evoluigita el la batalarto Kalaripayattu. Chavutti Thirumal celas pliigi flekseblecon de la korpo.

Aŝiacu aŭ japana por nudpieda premmasaĝo.Vidu ankaŭ sub Indonezio (Injak)
Aŝiacu aŭ japana por nudpieda premmasaĝo. Vidu ankaŭ sub Indonezio (Injak)

Uliccil estas ankaŭ tradicia nudpieda masaĝo, ĝenerale aplikata al tiuj kiuj faras la luktarton Kalaripajato (kalarippayattu)

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

"Tui Na" estas tradicia ĉina masaĝterapio. Tui signifas «puŝi» kaj Na, «kapti» kiuj estas la du plej uzataj specoj de manipuladoj dum tiu masaĝo. Foje la termino An Mo (按摩, "premado" (An) kaj "frotado" (Mo).rilatas al Tui Na, ĉar tiuj 2 manipuladoj estas ankaŭ je la origino de Tui Na.

"An Mo" (按摩), kiu inkluzivas ankaŭ diversajn kategoriojn kiel Pu Tong An Mo (ĝenerala masaĝo), uzante premojn per fingroj kaj pugnoj. Masaĝo en ĉina medicino estas konata kiel An Mo (按摩, premado kaj frotado).

Tibeto[redakti | redakti fonton]

Kum Nye, KynyeSkumnye (Skum estas la tibeta vorto por korpo kaj mnye tiu por masaĝo). Instruata laŭ la Internacia Akademio por Tradicia Tibeta Medicino [27] ĝi apartenas al sistemo de terapia oleomasaĝo (bsku mnye). Ĝi apartenas al kuraca praktikaro kiuj estas parto de terapioj bazitaj sur la tibetaj medicinaj tantroj[28]. Ĝiaj avantaĝoj laŭdire inkludus la eliminadon de toksaj substancoj, kreskanta vigleco, dolora redukto kaj trankviligado de nervoza malordoj [27]. Tulku Lobsang estas unu el la plej gravaj tibetaj instruistoj kiu enkondukis tiun ĉi masaĝon en Okcidento [29].

Egiptio, Grekio, Italio[redakti | redakti fonton]

Aroma masaĝo pro la uzo de esencaj oleoj. Ĝi celas pli grandan kuracadon kaj relaksadon. Uzo de lavendo ekzemple rezultis en pli bona animstato kaj la uzo de rosmareno al pli granda atento. Iuj de la efikoj kiuj oleoj produktas inkludas malstreĉiĝon, energian stimuladon, plifortigon de la imunsistemo kaj pli bonan sangocirkuladon. Bonaj aromterapiaj masaĝistoj havas multjaran trejnadon kaj sperton[30].

Filipinoj[redakti | redakti fonton]

Hilot estas tradicia kuracanta tekniko de Filipinio kiu uzas masaĝon, komunajn manipuladojn, kaj herboj kiel ekzemple banano [31]. Ekzistas ankaŭ masaĝo kiu uzas konkojn el la Filipinoj, konata sub la nomo Tiger Clam.

Finnlando[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi transprenis elementojn el aliaj masaĝsistemoj la finna masaĝo ne uzas ĉiujn fingrojn sed dum la plej multa tempo nur la dikfingron. La finna varianto de la sveda masaĝo inkludas agresema mano-tapado kaj de la rusa sistemo ĝi uzas knedotrikojn[13].

Havajo (Usono)[redakti | redakti fonton]

Temas pri speciala kombino de masaĝo, respiro, danco kaj frapetado. -> Oceanio

Indonezio[redakti | redakti fonton]

"Pitjit" signifas masaĝo en la indonezia lingvo. Pitjit estas tradicie ligita al la tieaj kulturoj kaj spiritualismo en la prevento de malsano. Ne ekzistas oficialaj kursoj en pitjit.

Pidjit
Pidjit, tradicia indonezia masaĝo

Ĝi estas transdonata de generacio al generacio ene de la familio kaj ekstere de ĝi pere de la tn. “Ibu Pitjit” aŭ “Tukang Pitjit” kaj "Dokon pitjit" (masaĝopatrino resp. masaĝo-metiisto kaj tradicia kuracisto). La malriĉeco en la lando malhelpas la kultivadon de Pitjit kaj junaj generacioj ankoraŭ malmulte okupiĝas pri ĝi kiu kaŭzas ke ĝi en Indonezio estas mortanta fenomono, kvankam ĝi restas grava parto de la indonezia kultura heredaĵo precipe postvivante en la kamparaj vilaĝoj (kampongs)[32]. Indonezio estas vasta insularo kun multaj malsamaj loĝantaroj. Tial ekzistas diverseco en pitjit-masoĝostiloj depende de la lokoj kaj aperis riĉeco de teknikoj. Pitjit ne estas ligita al normigitaj teknikoj, kvankam kutime ĝi estas dinama, irante de dolĉa al intensa kaj sufiĉe rapida, seninterompa masaĝado kaj ritma balancado (ayun ayun). En Pitjit oni uzas krom la manojn ankaŭ la kubutojn, la genuoj kaj la piedoj. Tial pitjit povas esti masaĝo kun forta premado kiel ekzemple ĉe 'pitjit jalan' (surplanka masaĝo) aŭ 'pitjit kaki' (=nudpieda korpomasaĝo) kiu nur rajtas esti farata de fakuloj se uzante la tutan korpopezon. Karakteriza estas krome la uzado de kompresoj (varmaj kaj malvarmaj), la uzado de ŝmiraĵoj kun ungventoj kun herboj ('jamu') kaj la vasta masaĝado de la ventro. Alia karakterizo estas la uzado de kajeputesenca oleo (minyak) kaj balsamo kiuj estas aplikataj etkvante en Indonezio ĉar multekostaj[33]. Ekzistas pluraj variantoj en literumado : pidjit, pidjet, pijit kaj pijid estas ofte uzataj. Ankaŭ eblas vidi la nomojn pijat (Javo kaj Balio) kaj pijetpidja, Urut kaj Lulur (surŝmiri la haŭton).

Jamubalia masaĝo : uzas longajn, ritmajn manovrojn kun forta ĝis meza premo, akupremo kaj selekto de aliaj teknikoj por alporti pacan etoson en bela prezentado de la masaĝejo per florpetaloj, eĉ sub la 'vizaĝujo' kiu permesas al la kliento spiri facile dum li/ŝi kuŝas kun la vizaĝo malsupren. La uzata oleo konsistas el kokonuksa bazo kun spicaj, floraj kaj fruktaj volatilaj oleoj. Tipa je la komnenco kaj fino de la sesio estas ankaŭ jena propono por interŝanĝi la balian benon "Om suasti astu" kiu signifas "Paco en via koro kaj en la mondo."[34]

Japanio[redakti | redakti fonton]

Anma (kanji :  摩 , hiragane : あんま) rilatas al la praktiko de tradicia japana masaĝo.

Ŝiacuo (japane 指圧, alilingve ankaŭ literumata kiel 'shiatsu')  estas premmasaĝo plejparte derivita de anma. Speciala formo de ŝiacu estas aŝiacu - aŝi (piedo) kaj acu (premo) aŭ nudpieda premmasaĝo estas la plej eble profundprema masaĝo. Katas estas tipe maniero masaĝi akuprempunktojn kaj japanaj masaĝteknikoj en alte ĥoreografia sinsekvo. Samkiel dum la kurda Breewa kaj la korea relaksado oni restas vestita, tiel ankaŭ ŝiacu sur seĝo permesas doni masaĝsperton rapidan kaj konvenan en multaj situacioj, en kontrasto kun oleomasaĝo kiu kutime okazas en privata loko, nude aŭ duonnude, havante eble duban karakteron.

Enman (signifas 'harmonio' en la japana) estas tradicia masaĝo retrovita kaj adaptita ankaŭ al okcidentanoj fare de Ŝie Samamura. Ĝi origine estis rezervita al la japana elitularo kaj ĉiam komencis kun 'bano kun mil parfumoj'. Ĝi disvolviĝas en tri fazoj, dum kiuj estas uzata ĉiam alispeca masaĝoleo. La tri fazoj estas 1) anraku (bonfarto) por trankviligi la menson, 2) kanzen (pleneco) por kvietigi la korpon, 3) reisei (sereneco) por harmoniigi la tuton kaj 4) jasaŝisa (Yasashisa, kiu signifas dolĉeco) kiu fortigas la tri unuajn fazojn.

Asahi, Tanaka kaj Kobido estas ankaŭ du formoj de japana vizaĝmasaĝo.

Kurdio (Afganio, Irano)[redakti | redakti fonton]

Breewa masaĝo estis origine praktikata fare de vilaĝanoj en la montara vilaĝo Breemava inter Afganio kaj Irano. Ĉar oni konsideris la korpon kiel energia sistemo, Breewa masaĝo estas uzata por revivigi la korpan energion kaj ekvilibrigi la emociojn kaj la menson, uzante i.a. ritmajn movojn, dolĉajn streĉmovojn kaj frapadetojn,

Koreo[redakti | redakti fonton]

Korea masaĝo, nomata ankaŭ korea malstreĉiĝo baziĝas sur relaksada tekniko kiu situas en la korea tradicio[35] kaj konsistas el movoj de premo, etendado, vibrado, praktikataj segmenton post segmento sur la tuta korpo.

Korea vizaĝo-masaĝo estas ankaŭ tre populara inter koreaj virinoj por ke la vizaĝo restu junaspekta. En jena video vi povas vidi kiel.

Laoso[redakti | redakti fonton]

Laosa masaĝo (en Laoso nomata 'Bib Hayn Lao') estas iom pli malfortprema ol la tradicia taja masaĝo kaj estas kutima preni vaporbanon antaŭ tiu masaĝado [36] Ĝi konsistas el premadoj, streĉadoj, knedadoj kun la manoj sed same bone kun la piedoj, la genuoj kaj la kubutoj.

Maroko[redakti | redakti fonton]

Masaĝo kun argano-oleo.

Meksiko[redakti | redakti fonton]

Hakali (kakto) masaĝo kiu kombinas indiĝenajn masaĝteknikojn kun mikso de lokaj ingredientoj kies ĉefa estas la kakto senpikigita kaj bolita en akvo [37].

Mongolio[redakti | redakti fonton]

En la mongolia kaj azia kuracaj tradicioj (tibetaj, ĉinaj) oni uzas arbaran mielon por mielmasaĝo[38]. Antaŭe oni enfrotas la dorson kun iom da alkoholo, post kiam oni masaĝas kun la mielo la dorson de supre malsupren, prefere unu matene kaj vespere ĝis 3 fojoj semajne dum 15 minutoj. Tiu speco de masaĝo stimulas tra la refleksaj zonoj (meridianoj aŭ nevideblaj energiolinioj) de la dorso la funkciadon de la koncernaj organoj. Rezulte de speciala masaĝa tekniko (pumpimitaj movoj de la manoj) la tir-efekto de la masaĝo atingas profundajn tavolojn de la korpo[17] kaj riparas la ekvilibron de la vivo-energion 'ĉi'.

Nepalo[redakti | redakti fonton]

La nepala masaĝo estas ajurvedstila masaĝo kiu kombinas frikciojn, profundajn cirklajn manmovojn kun subtila prilaborado de prempunktoj per specifaj vibraj manmovoj en kiu tradicia sonkonko intervenas je la fino de la sesio.

Oceanio[redakti | redakti fonton]

"Lomi Lomi Nu" estas tradicia masaĝo el Havajo, origine inspirita de la malnova, ŝamana tradicio nomata 'kahuna' aŭ 'ma-uri'. Tiu ĉi masaĝo estas influita de la danco-arto konsistante el naturaj, fluaj manmovoj pere de glitanta premo de la manoj, antaŭbrakoj kiuj kreas energiofluon. La uzataj manmovoj estas tre vastaj, kvazaŭ maraj ondoj rulas super la tuta korpo.

Kiel indiĝena praktiko, ĝi varias je insulo kaj je familio. La vorto lomilomi ankaŭ uzata vorto por masaĝo en Samoo kaj orienta Futuna. Sur la insulo Samoo, ĝi ankaŭ estas konata kiel lolomi kaj milimili. En orienta Futuna, ĝi ne nur estas nomita milimili, sed ankaŭ fakasolosolo, amoamo, lusilusi, kinikini, fai'ua.  En Nov-Zelando la indiĝena sanigaj praktikoj konsistis el Māori-masaĝo, en la maoria lingvo ĝi nomiĝas roromi kaj mirimiri.[39]

Alia masaĝo uzas bambuajn bastojn, unu duonplenigita kun grenoj, la alia por rapidritme frapeti la korpon, ne malofte en kombino de kreola muziko [40]. origine inspirita de la malnova mistera shamana tradicio sur Havajo kiu nomiĝas Kahuna aŭ 'Ka Huna'.

En Tongo masaĝo nomiĝas fotofota, tolotolo, kaj amoamo. En Tahitio ĝi estas rumirumi. Sur la tuvala insulo Nanumea, masaĝo estas konata kiel popȏ kaj puke, premadi estas kukumi[41].

Pakistano[redakti | redakti fonton]

Kvankam origine tantrismo originas el la Drávida-kulturo el la nuna Pakistano kaj el tiu filozofio ekestis tielnomataj tantraj masaĝoj, ĝi ne havas rektan rilaton kun masaĝoterapio, kun la diversaj teknikoj, filozofioj kaj originaj celoj de masaĝoterapio malgraŭ la uzo de la termino "masaĝo". Sekve, ĉe la internacia klasifiko, la "tantrika masaĝo" ne estas agnoskita kiel masaĝo, sed nur vidata kiel alternativa korpoterapio, ne apartenanta al la metodoj uzataj de masaĝaj terapiistoj.

Rusio[redakti | redakti fonton]

La rusa masaĝo-sistemo ekestis antaŭ la sveda kaj koncentriĝas sur knedado-teknikoj. Venik estas ankaŭ rusa masaĝo, nomo unuafoje uzata de Zabludovsky kiu publikigis pli ol cent studojn pri masaĝo en Rusio[42]. Ĝiaj teknikoj estas divideblaj en kvar ĉefaj grupoj: glitmovoj, frotado, knedado kaj vibrado. Rusa masaĝo inkluzivas moviĝkapabligajn ekzercojn, kiuj ne estas kutimaj en aliaj masaĝoteknikoj. Tiuj praktikoj celas neuzitajn lokojn de la korpo kaj estas similaj al la streĉo-ekzercoj en jogo. Plej karakterize por rusa masaĝo estas batadtekniko konata kiel "perkutado"[43] [44]

Svedio[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej praktikataj formoj de masaĝo en la okcidenta mondo estas la tn. 'sveda masaĝo' ankaŭ nomata la 'klasika' masaĝo. Kvankam ĝenerale la kuracisto Pehr Henrik Ling estas ofe konsiderata la patro de tiu masaĝo, pli aktualaj esploroj neas tion : la nederlanda masaĝterapiisto Johan Georg Mezger la kvin diversajn manmovojn kun franclingva nomo[45], ligitaj al tiu masaĝo : Tanĝado (france Effleurage aŭ longaj, flugtuŝaj glitmovoj kutime je la komenco kaj la fino), Petrisage (rulado de la haŭto), Friction (pli profunda premado per la dikfingro, fingropintoj kaj fingroartikoj), Vibration (vibrado, skuado) kaj Tapotement (ritma frapado per kavaĵforme fermitaj kaj malfermitaj manoj)

Tajlando[redakti | redakti fonton]

Nuad Thai Bo'Ran
Klasika taja masaĝo

Tradicia tajlanda masaĝo (Nuad Thai Bo'Ran) konata en Tajlando kiel นวดแผนโบราณ ( Nuat phaen boran, IPA: [null [nûət pʰɛ́ːn boːraːn]] ) , kun la signifo "antikva taja masaĝo" estas malnovega korpomasaĝo kiu estas praktikata de la kapo ĝis la piedfingroj uzante la manplatojn, dikfingrojn, kubutojn, genuojn kaj piedojn de la masaĝisto. Ĝi estas ĝenerale bazita sur kombinaĵo de hinda jogo kaj ĉina akupremo. Ĝi estas korpotrejna masaĝo de kiu la tekniko konsistas el kombinaĵo de knedado, glatigo de la muskoloj, streĉado, fingra akupremo kaj streĉado de la muskoloj kaj artikoj kaj tial forte stimulas la sangocirkuladon kaj la flekseblecon, ĉar ĝi malstreĉiĝas kaj etendas partojn de la korpo unu post la alia kaj liberigas tensiojn. Ekzistas du stiloj : la reĝa stilo ("rajasamnak") kiu estas tre kodigita stilo, uzante nur akupremon kaj la popolan stilon ("chalosiak")[46], kiu uzas jogonakupremon, refleksologion kaj streĉadojn kiuj plibonigas la korpan flekseblecon. Ĝi estas praktikata sen oleo, la masaĝata persono estas vestita per malpeza vestaĵo.

Turkio[redakti | redakti fonton]

En orienta banokulturo (hamamo) estis kutimo uzi varmegon kaj herbojn por knedi la korpon ekzemple sur varmigita marmora planko.

Usono[redakti | redakti fonton]

"Esalen"kalifornia masaĝo estas tuteca oleomasaĝo kiu estĝis en la Instituto Esalen en Big Sur (Kalifornio). Ĝi celas la harmoniigon de la korpo kaj de la animo, agrable alkonduki energion al la korpo kaj kreskigi la korpokonscion.

Ŝtonmasago inventita en Arizono fare de Mary Nelson uzas bazaltajn ŝtonojn, varmajn aŭ malvarmajn aŭ en kombino. Usono : Watsu masaĝo estas kombino de ŝiacu kaj akvoterapio.

Vietnamio[redakti | redakti fonton]

Dâm BopTâm Quât estas vietnama nomo por tradicia vjetnama masaĝo (de majstro al diĉiplo aŭ en familia tradicio) kiu iel similas al la taja tradicia masaĝo. Ĝi estas sintezo de du tradiciaj masaĝoj de suda kaj norda Vjetnamio aktualigita de Majstro Tu Minh Tân[47]. La masaĝistoj uzas "molan forton" por malfari nodojn kaj premojn en la muskoloj per la uzo de tre diversaj teknikoj: rapida sed leĝera perkutado, premado kun la manplatoj kaj dikfingroj, pétrissages, vibrado, voblado kaj tirlongigo[48] [49]. Tiu masaĝo estas prefere praktikata surplanke, sur masaĝa tatamo. La masaĝata persono restas vestita, prefere en flekseblaj kaj komfortaj vestaĵoj [48]. Nuntempe la pura 'Tâm Quât' masaĝo ne plu estas kutime praktikata en vjetnamaj bonfartejoj, ĉar oni ĝin kombinas kun aliaj elementoj kiel tiuj el la taja, ĉina, japana, sveda masaĝoteknikoj por krei diversajn korpomasaĝojn[50].

Diện Chẩn ViệtVinaMa (mallongigo de Vina por 'Vietnam' kaj Ma por masaĝo) estas akuprema masaĝo nur de la kapo, kiu ankaŭ uzas unikajn masaĝteknikojn kaj iujn helpilojn el Vietnamio. VinaMa estas plua disvolviĝo de la tekniko fare de prof-o d-ro Bùi Quôc Châu.

Zanzibaro[redakti | redakti fonton]

La Zanzibara masaĝo originas el Zanzibaro, insulo kie renkontiĝis la afrika kaj hindiaj kulturoj. Ne estas la asemblado de nur deko da teknikoj, sed la varieco de la manmovoj (tipe ekzemple estas la manmovo kun kruciĝo de la kruroj) kaj la riĉeco de la muziko kiuj faras tiun ĉi masaĝon unika en sia speco[51]. Tiu formo de masaĝo ne estus praktikata en Zanzibaro mem, sed havi strangan originon kaj nur esti prezentata sur kosmetika retejo[51].

Masaĝo kaj akrobacio[redakti | redakti fonton]

Masaĝo fariĝas arto kiam ĝi estas praktikata kun lerto dum akrobataĵoj. Plej bona ilustro de tio troviĝas en jutuba video titolata 'flying massage'

Masaĝo-principoj (laŭ ĉina praktiko)[redakti | redakti fonton]

Masaĝo baziĝas sur la teorioj de Qi [Ĉi] aŭ vivenergio, Zang, Fu (visceroj), kaj Jing [Ĝin] kaj Luo [Lŭo] (meridianoj) de la tradicia ĉina medicino. La meridianoj troviĝas ĉie en la korpo. Ili interne ligas Zang Fu (la viscerojn) kaj ekstere atingas la muskolojn kaj la surfacon de la korpo por formi organikan tuton. Se en individuo la Qi stagnas, la sango tro malrapide cirkulas kaj kreas blokadon de meridiano kondukante al malsano. Uzante la fingrojn kaj polmojn, la masaĝo celas agi rekte ĉe la meridianoj kaj la punktoj (Xuewei [Ŝuevej]) por malbloki la meridianojn, akceli la fluon de Qi kaj la sangocirkuladon, por tiel kuraci la malsanon kaj plifortigi la korpon. La masaĝo fakte havas la samajn principojn kiel Qigon [Ĉigon]. Ĉe la unua, la individuo estas malstreĉigita pro agado de aliulo, ĉe la dua, li mem efikas ĉe si malstreĉiĝon. Rezulte, pliboniĝas la transportado kaj enmetado de informoj en la korpo.

Laŭ la teorioj de la moderna fiziologio, la korpo estas regulata pere de la nerva kaj korpolikvaĵa sistemoj. La efikoj de la masaĝo pasas tra la nervosistemo al diversaj organoj por tie stimuli aŭ malhelpi kuntiriĝon aŭ dilatiĝon. Samtempe, per la korpolikvaĵa sistemo, ĝi influas la agadon de diversaj hormonoj, kiuj regulas la metabolon kaj la funkciadon de la organoj.

Masaĝo ĉe la dorso povas malpliigi antaŭe senĉesan doloron, ĉar ĝi stimulas la produkton de endorfino, peptido korpa kun opieca efiko. Kuracistoj trovas, ke masaĝo povas sendolorigi ĉe malfacile kuraceblaj malsanoj, kiel ekzemple: ŝultrodoloro, cervika spondilopatio, sindromo de fascio, mislokiĝo de intervertebra disko. [52].

Masaĝoj en lernejoj, feriejoj, vartejoj...[redakti | redakti fonton]

Masaĝo de etuloj.
Masaĝo de etuloj.

En lernejoj kie multas ĉikandado, masaĝi helpas maltaltigi la streĉon kaj preventi aŭ forte malaltigi ĉikanadon[53] : pro la ekesto de konekto la etoso pliboniĝas kaj amikeco kaj pozitiva atento pli oftiĝas[54] [55]. Multaj problemoj (ekzemple negativa atento) en lernejoj kie oftas ĉikanado, trovus sian kaŭzon en 'haŭto-malsato', bruo kaj la influo de amaskomunikiloj kaj koputilado[55].

MISA Internacia estas reto de asocioj en 30 landoj kiuj okupiĝas ekde la 2010-aj jaroj pri programoj de masaĝoj en lernejoj en kiuj la infanoj lernas ekzemple pozitivan socian kontakton inter si, lernas en sana maniero pri amo kaj intimeco kaj la rajton diri jes aŭ ne al invito al masaĝo. Kutime tiu kiu gvidas la masaĝo-momentojn ne mem masaĝas la infanojn, sed metas la infanoj en duopoj aŭ en grupo post kiam la infanoj kiuj masaĝas demandu unue la permeson al allia samklasan(in)o. La gvidanto nur gvidas kaj invitas al interŝanĝo por fini kun dankesprimo[56]. En iuj lernejoj oni eĉ uzas libreton kun masaĝrakontoj por infanoj[56]. Infana masaĝo estas nun bone rekonita en la mondo ĉefe pro la laboro de la Internacia Asocio de Infana Masaĝo (IAIM)[57].

En Francio eĉ ekzistas kvazaŭ templo de masaĝoj (Espace des possibles)[58] kie homoj venas por praktiki artojn kaj aktivecojn kiuj stimulas la personan kreskon (jogo, muziko, teatro, senperforta komunikado, kantoj, konscia marŝado (afgana marŝado), dancoj (salso, tango, improvizita kontaktdanco, ktp.) [59].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La maniero kiel oni tuŝas multe dependas de ies kulturo kaj la kutimoj kaj sintenoj vidalvide de tuŝo ankaŭ estas forte ligitaj al la kultura medio en kiu ili ekestis. Doni masaĝon eblas el du tre malsamaj perspektivoj: el la vidpunkto de plendoj/simptomoj aŭ el vidpunkto de la ricevantoj de masaĝo povas havi malsimilajn dezirojn kaj bezonojn por lasi sin masaĝi.

En iuj landoj iuj masaĝejoj ofertas al klientoj seksan senpezigon kiel ilustrita en la usona filmo 'Happy Endings' (feliĉaj finoj). En la klopodo distanciĝi de malbona imago, iuj masaĝisto-asocioj en Usono volas meti la masaĝpraktikon en pure 'terapia' kunteksto kvazaŭ necesus terapia bezono por rajti esti masaĝata kaj ricevi masaĝon nur pro la bezono senti sin pli bone ne povus esti bona kialo por peti masaĝon[60]. Kvankam ekzistas speco de masaĝo nomata tantra masaĝo kiu ofte funkcias kun seksa energio tio ne signifas ke la masaĝo ankaŭ estas seksa aŭ pli ĝuste kondukas al sekso[61].

Internacia kvalifikado[redakti | redakti fonton]

Multaj praktikistoj ne havas licencon. Naciaj aŭ internaciaj organizaĵoj ne atingis interkonsenton pri normoj. La Internacia Terapia Ekzamena Konsilio (ITEC) ofertas ekzamenojn dum kiuj oni testas la teorian scion kaj praktikan kapablecon (kie aplikebla) de ĉiu kandidato por certigi ke iliaj kvalifikoj estas de sufiĉe alta nivelo por atingi la Internacian Profesian Kvalifikon[2][62].

Literaturo - Filmo[redakti | redakti fonton]

Libroj

Le guide complet du massage (La kompleta masaĝo-gvidilo), Wendy Kavanah, 256 p., Les nouvelles esthétiques spa

Massage for therapists (masaĝoj por terapiistoj), Margeret Hollis, 1998, Blackwell Publishers, ISBN 0632047887

Massages du monde (masaĝoj de la mondo), Gauthier, Marie-Bénédicte, Aïache, Véronique, 150 p., Les nouvelles esthétiques spa (magazino de beleco-profesiuloj).

Filmoj

Yumeiho : 65 manovroj klarigitaj en Esperanto

Tradicia tajlanda masaĝo ( นวดแผนโบราณ, Nuad Thai Bo'Ran)

Afrikaj masaĝoj : Vunkuwa (angla), Masaż Afrykański (pola)

Ma-uri masaĝo

DVD ; Traditional Balinese Massage Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (tradicia balia masaĝo)

DVD : Gvidilo por sinmasaĝado : por konatiĝo kun la tekniko de sinmasaĝado kaj mem provi ĝin (memeldono, sigitat45 ĉe gmail.com)

DVD : Guy Dumont, Ma vision du massage (mia rigardo sur masaĝo) kaj Massage artistique (arta masaĝo)

DVD : 7 manoeuvres fondamentales de massage, Jean-Michel LARDRY, Les nouvelles esthétiques spa,

Arta filmo Full Body Massage (Tutkorpa Masaĝo) en kiu iuj masaĝteknikoj estas klarigitaj.

Blinda masaĝo (Ĉine: 推拿 Tui Na) estas 2014 dramo filmo direktita de Lou Ye kaj bazita sur romano de Bi Feiyu, kiu ankaŭ kunverkis la scenaron.

Faka terminaro aŭ solfeĝo por masaĝistoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri formoj de permana manipulado uzata en terapia masaĝo.

  • Manmovo aŭ manipulado (fr. mouvement, en. stroke), ŝanĝiĝado de la pozicio de la manoj.

Tiuj tri formoj de manmovoj estas :

'effleurage' (malpeza aŭ malmola 'effleurage'), kiu malstreĉigas muskolojn kaj plibonigas cirkuladon al la malgrandaj surfacaj sangaj glasoj kaj estas pensita kreskigi la sangofluon al la koro;

  • Flugtuŝo (fr.effleurage-filmeto), malpezaj kaj etenditaj strekoj glitmovo estas la grava manmovo dum masaĝo, kiu konsistas el mola kaj flua ŝovado de la manplato. Flugtuŝoj oni uzas antaŭ kaj post la pli profundaj manprenoj kaj dum la tuta masaĝo por integrigi la pli specifajn manmovojn.

'petrissage' (kunpremado), kiu inkluzivas knedadon, pinĉadon kaj frotadon kaj estas utila en la etendado de cikatroj, muskoloj kaj tendenoj;

  • Knedado (fr.pétrissage-filmeto), pli profunda tekniko ol frotado por ĝisfunde etendi la haŭton, kvazaŭ farante paston aŭ pere de vringado/tordado de la haŭto.
  • Pinĉado (fr. pincement), rapida premado de la haùto inter du fingroj, ofte uzata de kosmetikistinoj por vivigi la vizaĝon. Jen pinĉado-tekniko dum ĉina tuina masaĝo
  • Frotado (fr. friction-filmeto), konsistas el cirklaj, linearaj aŭ transversaj manmovoj (sen glitmovoj) kiuj efektiviĝas kun la plena mano, la dikfingro, la fingropintoj kaj la fingroartikoj, sur la palmo de la mano aŭ sur alia specifa loko kun sufiĉa premo por provoki varmigon en la pli profunde situantaj histoj.

'tapotement' (perkutado), en kiu la flankoj de la manoj estas uzataj por frapi la surfacon de la haŭto en rapida ritmo por plibonigi la sangocirkuladon.

  • Frapado (fr.tapotement filmeto), ritma frapado per kavaĵforme fermitaj kaj malfermitaj manplatoj, diversaj perkutaj movoj kiel ektuŝado per rapida movo de la fingropintoj, inkluzive ankaŭ de pugnado (per la pugnoj) aŭ hakado (per la rando de la manoj).

La masaĝoteknikoj[63] evoluis dum multaj epokoj kaj integris influojn el oriento kaj okcidento. Inter la plej uzataj teknikoj ankoraŭ mencieblas : 

  • Palpado-rulado, rotaciado (fr. palper-rouler-filmeto) : premado per la manoj en rulanta manmovo kutime per montrofingro kaj dikfingro/polekso.
  • Vibrigado (fr.vibration-filmeto), tekniko per kiu oni rapide tremigas, skuas (skuadon) per la manoj aŭ pere de vibrigilo la membrojn aŭ historiĉajn partojn kiaj la postaĵo kaj la dorso.
  • Pompado (fr. pompage), leĝera intermita premado kun ambaŭ manoj ekzemple sur diversaj lokoj laŭlonge de la korpo por alkutimigi la masaĝendan personon al la masaĝo.
  • Streĉado (en. streching -filmeto), tekniko kiu plilongigas la korpon nomiĝas tirado kaj streĉo kiu mallongigas ĝin nomiĝas kunpremo.

Al la pasivaj manmovoj, dum kiuj la masaĝita persono mem faras neniun streĉadon, apartenas ekstensado, pronado, supinado, fleksado, plekto-movo.

Alisepecaj informoj por profesiaj masaĝist(in)oj temas pri konsiloj rilate al la komunikada lingvaĵo de klientoj[64] aŭ konsiloj por konvene praktiki kiam oni vivas pare[65].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Online Etymology Dictionary, massage" (reta etimologia vortaro - masaĝo) Etymonline.com. 2013-02-26.
  2. 2,0 2,1 (esperanto, MT) Nacia normo Arkivigite je 2018-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (angla) MassageNerd.com,
  4. (angla) Calvert, Robert Noah. "Swedish Massage" Arkivigite je 2007-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (sveda masaĝo) Massage Magazine, konsultita la 23-an februaro 2017.
  5. Ekzemploj videblaj per reta serĉado sur pentraĵoj masaĝoj (en : paintings massage, fr : peintures massages,...)
  6. (angla) Massage makes me happy initiative (inicitivo masaĝo feliĉigas min), Global Wellness Institute, alirite la 16 de marto 2018.
  7. (franca) Dancing Massage, konsultita a 11-an februaro 2017
  8. (angla) How Culture Mediates Massage (Kiel kulturo peras masaĝon), 2a oktobro 2012, konsultita 20a septembro 2016.
  9. (franca) Le massage cocooning ethnique, 3-a aprilo 2016, konsultita la 11-an februaro 2017.
  10. (franca) Modellage Cocooning Ethnique Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, ECB formations.
  11. [1](angle) History of Yumeiho Therapy (historio de yumeiho terapio)
  12. Noto : 'Danei, masaĝo-kliniko de esperantisto' (foto de Kevin Shih).
  13. 13,0 13,1 (angla) World Massage Therapists Association, Best massage therapists world contest (Monda masaĝterapia asocio. Plej bona masaĝterapia mondkonkurso), alirita la 29-an decembro 2016.
  14. (fr) https://massagedes5continents.com/
  15. (fr) Marion Duriaux, Le massage des 5 continents, véritable voyage sensoriel, Médoucine, la 9-an de novembro 2020
  16. (franca) Ĉu vi jam pensis al formulo kaj Masaĝo de 5 kontinentoj?, Filmeto YouTube
  17. 17,0 17,1 Irma Hirsch-Ivanov, Mielmasaĝo, Internacia Naturkuraca Asocio Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, 2008-02, p. 2-4, konsultite la 23-an februaro 2017.
  18. (angla) Sam Steven, Historical, cultural and philosophical approaches to massage (historiaj, kulturaj kaj filozofiaj aliroj al masaĝo), 2a julio 2009, konsultita 20a septembro 2016,
  19. (angla) The next Starbucks of massage? (ĉu la estonta kajtrinkejo de la masaĝo ?), The Atlantic, julio-aŭg. 2006, konsultita la 21an septembro 2016.
  20. (en, fr, de, nl) Vankuwa
  21. (nederlanda) 'Afikaanse traditie : Vunkuwa' Allirita 13-an januaro 2017.
  22. (franca) Le massage africain du bébé (la afrika bebo-masaĝo)
  23. (angla) Bobbi Lee Hitchon Arkivigite je 2017-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, 8 different massages to try around the world Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine - African Rungu Massage, 20a junio 2013, konsultita 20a septembro 2016,
  24. Julie Onofrio, Types of massage - ayurveda massage, massageschoolnotes, 26a marto 2013, konsultita 21a septembro 2016.
  25. (eo) tantra jogo [2]
  26. [3](france) Massage cachmérien (kaŝmira masaĝo)
  27. 27,0 27,1 [4] (angle) Internacia Akademio por Tradicia Tibeta Medicino (IATTM) Ku Nye
  28. (angla) Kunye Therapy & Tradition Tibetan Massage (Kunje terapio & tradicia tibeta masaĝo), 2010, Holistic-health.org
  29. (angla) Video Kum Nye Massage, konsultita 19a septembro 2016.
  30. Aromatherapy’s Effect on Moods and Minds Arkivigite je 2017-01-16 per la retarkivo Wayback Machine – Massage Magazine (La efiko de aromterapio sur la animstato kaj la menso - Massage Magazine
  31. 35 massages from around the world Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine - `Hilot bamboo massage'
  32. (nederlanda) Yildiz Huini, Masseer eens wat vaker (masaĝu foje pli ofte), Twentse Courant Tubantia, 6a juli 2016
  33. (nederlanda) 'Massage zoektocht op Indonesische bodem’ en : Massage zaken (masaĝorevuo por profesiuloj), 2008
  34. (angla) Naomi Serviss, Jamu massage: a flower from Bali Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, Massage Magazine, novembro 2004.
  35. [5](france) Video relaxation coréenne (korea relaksado)
  36. 35 massages from around the world Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine - `Laos massage'
  37. 35 massages from around the world Arkivigite je 2017-02-25 per la retarkivo Wayback Machine - `Hakali massage'
  38. (germana) Vadim Tschenze, Russisch-Tibetische Honigmassage (rusa-tibebeta mielo-masaĝo), 2000, ISBN 3-935111-50-9
  39. (angla) Chai, R. Makana Risser, ed. Na Mo'olelo Lomilomi: Traditions of Hawaiian Massage and Healing, Bishop Museum, 2005; Parsons, Claire D. F., ed. Healing Practices in the South Pacific, 1985, The Institute for Polynesian Studies; Tregear, Edward. Maori-Polynesian Comparative Dictionary. Lyon and Blair, Wellington NZ, 1891
  40. 35 massages from around the world - `creole bamboo massage'
  41. (angla) Claire D. F. Parsons, Healing practices in the south-pacific (kuracaj praktikoj en la sud-pacifika oceano), p. 38, 1985, Instituto por polineziaj studoj.
  42. 35 massages from around the world - `Venik massage'
  43. (angla) Heaven Stubblefield - Russian massage (rusa masaĝo). What happens during russian massage ? (kio okazas dum rusa masaĝo? 16-a junio 2016. Alirita la 13-an januaro 2017.
  44. (angla) Rusian massage therapy (rusa masaĝterapio),
  45. Calvert, Robert Noah, "Swedish massage" en : Massage Magazine, 13a junio 2013.
  46. (angla) Instituto de Taja masaĝo
  47. (franca) Dâm Bop - Tâm Quât - Tradicia vjetnama masaĝo, Ousé An, blogo
  48. 48,0 48,1 (franca) Le massage traditionnel vietnamien Dâm Bop Tâm Quât, Mélété,
  49. (vjetnama) Dich vụ massage tai Da Nang( masaĝoservo Da Nang),Chammassagedanang.com
  50. (angla) What to expect from Vietnamese massage techniques ? (kion atendi de vjetenamaj masaĝoteknikoj), Vietnam Travel Information, la 26-an de septembro 2018.
  51. 51,0 51,1 (franca) Massage Zanzibar, Dailymotion video, konsultite la 10-an februaro 2017.
  52. Monato 1996
  53. (angla) Von Knorring, Anne-Liis et al. (2008). Massage decreases aggression in preschool children: a long-term study. (masaĝo malkreskigas agresemon ĉe etuloj: longdaŭra studoà. Acta Paediatrica, 97, 1265-69.
  54. (nederlanda) Rowena Meenderman, Kindermassage op school (infanmasaĝo en la lernejo - kun filmetoj), alirita 22-an januaro 2017.
  55. 55,0 55,1 (nederlanda) Verplichte knuffelhormonen (devigaj knuflohormonoj), alirita la 22-an januaro 2017.
  56. 56,0 56,1 (angla) Brook Yates,video, Massage lessons in schools Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (masaĝo-lecionoj en lernejoj), MISA Usono, alirita la 22-an januaro 2017.
  57. (angla kun sube lingvoelekto de Esperanto) Massage and children Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (Masaĝo kaj infanoj), MISA internacia, alirita la 22-an januaro 2017.
  58. (franca) Pascale Senk, A l’Espace du possible : vacances en groupe avec soi- même, Psychologies, junio 2000.
  59. (franca) Espace des possibles : vacances enrichissantes Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine. (Spaco de eblecoj : pliriĉigaj ferioj), Clés de Vie, 25-a julia 2013.
  60. (angla) An outsider analyses massage (ekterulo analizas masaĝon),27a februaro 2012, konsultita 21a septembro 2016.
  61. (nederlanda) Sensualiteit en erotiek (senseco kaj erotiko).
  62. (angla) National standard (nacia normo), Wellness Evidence.
  63. Noto : iuj estas demonstrataj en video pri ĉina masaĝo (en Esperanto).
  64. Eric Bah, 4 ou 5 expressions à connaître quand on est dans le massage Arkivigite je 2017-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (4 aŭ 5 esprimoj konindaj por profesiuloj), blog Eric Bah (Sadhana), la 8-an de decembro 2015, konsultita la 11-an de oktobro 2017.
  65. Eric Bah, Peut-on faire un massage à son conjoint ? Arkivigite je 2017-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (ĉu eblas doni masaĝon al sia partnero ?, blogo Eric Bah (Sadhana), konsultita la 11-n de oktobro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]