Mezfingro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la mezfingro

La mezfingro[1]longa fingro[2] estas parto de la mano. Ĝi estas la meza el la kvin fingroj kaj troviĝas inter la montrofingro kaj la ringofingro. La mezfingro estas kutime la plej longa fingro de la mano.

Kiel ĉe la plimulto de la primatoj, tiel ankaŭ ĉe la homoj, ĝi estas la plej forta fingro.

La mezfingro povas - male al aliaj - moviĝi relative aŭtonome, tiel ĝi ofte povas anstataŭi la montran fingron.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En multaj - ĉefe eŭropaj - kulturoj, mezfingra suprengesto signifas obscenan ofendon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]