Migdalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Migdalaj, nerostitaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 580 kkal   2410 kJ
Karbonhidrato 21.7
- Amelo 0.74
- Sukeroj 3.89
- Laktozo 0.0
- Fibro 12.2
Graso 49.42
- saturitaj grasoj 3.73
Proteino 21.22
Akvo 4.7
Vitaminoj
Luteino  1 μg
A-vitamino  1 IU
beta-karoteno  1 μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  0.211 mg 16%
Riboflavino (B2-vitamino)  1.014 mg 68%
Nikotina acido (B3-vitamino)  3.385 mg 23%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.469 mg 9%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.143 mg 11%
Foliata acido (B9-vitamino)  50 μg 13%
Ĥolino  52.1 μg 11%
E-vitamino  26.2 mg 175%
K-vitamino  0.0 μg 0%
Mineraloj
Kalcio  264 mg 26%
Kupro  0.99 mg 50%
Fero  3.72 mg 30%
Magnezio  268 mg 72% 
Mangano  2.285 mg 109% 
Fosforo  484 mg 69%
Kalio  705 mg 15%
Natrio  1 mg 0%
Seleno  2.5 mg 4%
Zinko  3.08 mg 31%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto : USDA[1]
Migdaloj kaj kun ligna ŝelo kaj sen ŝelo

Migdalo estas kerno de la frukto de migdalujo. Ĝi estas longece ovoforma kaj havas (de interne) unue lignan ŝelon kaj due grizan ledecan fruktoŝelon. Interne la kerno estas blanka, kio estas uzata por kuirarto kaj dolĉaĵoj.

La migdalujo (latine: Prunus dulcis) apartenas al la familio rozacoj (latine: Rosaceae) kaj estas kreskigita de 4000 jaroj. Oni kreskigas la migdalujon ĉefe en Kalifornio, Usono, ĉirkaŭ la Mediteraneo, sed ankaŭ en Pakistano kaj Irano. Tamen ankaŭ en Germanio ĝi kreskas en kelkaj regionoj kien verŝajne romianoj alportis ĝin kune kun vinberujoj.

Ekzistas dolĉaj kaj amaraj migdaloj. El tiu lasta oni produktas en Portugalio faman alkoholaĵon, nome Amendoa, populare amarginha.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Full Report, Nutrient Data: Almonds. USDA (2011). Arkivita el la originalo je 2015-04-04. Alirita 2013-02-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]