Mizantropeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mizantropo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la homa inklino. Por informoj pri la samnoma komedio de Molière, vidu la artikolon La mizantropo.
Pieter Bruegel la pliaĝa: La mizantropo, ĉirkaŭ 1568

Mizantropo (eo Hommalamanto) laŭ PIV estas homo, kiu malamas kaj evitas la societon de la homoj. Mizantropeco (eo Hommalamo) koresponde estas malinklino al kunvivado inter homoj. Ties antonimo estas filantropio.

La termino devenas el la helena antikva epoko kaj konsistas el la antikvaj grekaj vortoj μισεῖν misein = "malami", ἄνθρωπος anthrōpos = "homo".

Difino[redakti | redakti fonton]

Mizantropeco estas priskriba termino pri sento kaj difinas nek filozofion, nek religion nek konkretan kondutomekanismon. Mizantropo sekve ne nepre devas esti agresema, perfortema aŭ aroga; altruisma konduto de misantropo ne maleblas. La mizantropeco, malgraŭ la etimologia simileco, ne estas la ekzakta malo de la termino de filantropeco, kiu priskribas la apartan simpation de unuopulo al la homoj ĝenerale respektive al la tuta homaro, sed kutime pli difiniĝas laŭ la konkreta konduto de la unuopulo ol laŭ nuraj sentoj aŭ esprimoj de ĝi.

Mizantropeco en si mem ne estas psika malsano, sed povas ekesti surbaze de tia psika malsano, ekzemple el depresio.[1]

Formoj kaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Multaj kaŭzoj povas igi homojn malami kaj malrespekti la homaron ĝenerale: malbonaj spertoj en la interagoj kun aliaj homoj, negativa prijuĝo de la homa agado surtere, negativa vidpunkto (eble religie kaŭzata) pri la moralo de la homaro, la deziro pri ne-homa posteulo de la homo kiel gvida biologia specio surtere, kaj multaj pliaj motivoj. Ofte la mizantropo juĝas la aliajn homojn laŭ la mezuro de propra idealo, rimarkas la diferencojn inter realo kaj idealo kaj konvinkiĝas pri la malboneco de ĉiuj homoj.

En ekstremaj kazoj de naŭzo kontraŭ aliaj homoj la mizantropo izoliĝas kaj vivas kvazaŭ ermito. Tiu mem elektita izoliteco diferenciĝu de la patologia timo kontraŭ aliaj homoj (antropofobio), kiu karakteriziĝas per la tensio inter granda deziro havi proksimecon al la ĉirkaŭa homa societo kaj la psika neeblo atingi tiun proksimecon.

En satiroj kaj komedioj mizantropaj sintenoj ofte karikaturiĝas kaj primokiĝas; la tiam troigitaj karakterizaĵoj celas malpliseriozigi kaj humurigi la historiojn.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

La germana filozofo Immanuel Kant en sia verko Allgemeine Anmerkung zur Exposition der ästhetischen reflektierenden Urteile ["Ĝenerala komento pri la montro de estetikaj reflektaj prijuĝoj"] kondamnas la mizantropecon:

"Dagegen ist Menschen zu fliehen, aus Misanthropie, weil man sie anfeindet, oder aus Anthropophobie (Menschenscheu), weil man sie als seine Feinde fürchtet, teils hässlich, teils verächtlich."
"Kontraŭe fuĝi de la homoj, el mizantropeco, ĉar oni malamikas al ili, aŭ el antrofobio, ĉar oni timas ilian malamikecon, estas parte malbele, parte abomeninde."

La same germana filozofo Arthur Schopenhauer kontraŭe mem havis mizantropian koncepton pri la homaro. Li kredis, ke la homa ekzisto devu esti "speco de eraro".

"So treibt das Bedürfnis der Gesellschaft, aus der Leere kaj Monotonie des eigenen Innern entsprungen, die Menschen zueinander; aber ihre vielen widerwärtigen Eigenschaften kaj unerträglichen Fehler stoßen sie wieder voneinander ab."
"Tiel la bezono de societo, kiu fontas el la malpleno kaj monotonio de la propra interno, kunpuŝas la homojn; sed iliaj multaj abomenindaj ecoj kaj neelteneblaj eraroj denove forpuŝas unu disde la alia."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En la monda literaturo la temo de mizantropeco interalie temiĝis de la dramistoj Menandro (antikva helena dramo Diskolos, "la mizantropo"), William Shakespeare (dramo Timon of Athens, "Timono de Ateno") kaj Molière (Le Misanthrope, "la mizantropo"), kaj same de la antikva helena satiristo Lukiano de Samosato (verko Timon).

Aŭtoroj de "nigra satiro" ofte konsideriĝas kvazaŭ mizantropoj, ĉar la juĝantoj ne diferencigas inter la aŭtoro kaj sia verko. Ekzemple la aŭtoro Jonathan Swift ofte akuziĝis mizantropo, pro la intensa temigo de mizantropeco en la kvara volumo de la verko Vojaĝoj de Gulivero.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la rokmuzika stilo metalroko, aparte en la substiloj Thrash, Death (mortmetalo) kaj Black Metal (nigra metalroko), kaj ankaŭ en la punkrokmuziko, parte esprimiĝas forte mizantropiaj sintenoj. En Germanlingvio ankaŭ iuj grupoj de hiphopmuziko havas mizantropiajn tendencojn, ekzemple la grupo ’’Hollywood Hank’’ kun sia albumo "Menschenfeind" ("mizantropo").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]