Pajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pajla pako en sia pli konata formo por stokado kaj transportado
Preparado de ĉapeloj de pajlo
"Modif", tradicia gastejo en Irako konstruita tute el pajlo. Reestigita post esti detruita fare de la Saddam-reĝimo

Pajlo estas la seka sengrajnigita, detranĉita tigo post la rikolto de grenoj (kiel ekzemple tritiko, sekalo, rizo, hordeo kaj maizo). Ĝi estas konsiderita utila kromprodukto en la pasinteco kaj nuntempo. Ĝi estas kava, tiel ĝi donas tre elstarajn kvalitojn al adobo.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Kaj hodiaŭ kaj en la pasinteco, pajlo havas multajn uzojn, kaj la postulo de pajlo kiel bruligebla materialo, por produktado de fuelo, pli kaj pli disvastiĝas.

Antaŭ la maŝinigo de la agrikulturo, oni falĉis la grenojn kaj plektis ilin en garbon, poste oni hejmenliveris ilin kaj el tio draŝis la grajnojn per draŝilo. Tiu restaĵo estas la pajlo, uzitas por matracoj, tegmentoj, seĝoj aŭ pajloŝtopi felon (remburi per pajlo felon de mortinta besto por konservi al ĝi aspekton de vivulo).

Pajlo povas esti utiligita kiel kruda manĝingredienco en furaĝo por bestoj kiuj konsumas energion nur por vivtenado. Malgraŭ ĝia malalta nutra valoro ĝi estas konsiderata utila, ĉar ĝi estas facile digestebla kaj kaŭzas senton de sateco kaj tiel provizas malmultekostan solvon al granda parto de la ĉiutaga porcio por bestoj, kiuj ne bezonas porciojn riĉajn je energio kaj proteino. Ĝi uzatas kiel substerkaĵo por bestoj.

La uzo de pajlo por tegmento, fariĝas pli kaj pli populara, ĉefe pro la fakto, ke ĝi estas tre ekologiema. Krome, la uzo de pajlo kaj argilo por fari fortan konstrumaterialon ankoraŭ estas praktikata en pluraj lokoj en la mondo. Estas konstrutekniko en kiu pajlo estas uzata kiel varmoizolilo, ĉefa konstrumaterialo, aŭ ambaŭ.

Ĉar pajlo estas mola sed ne dispremita, ĝi tial estas efika kiel protekta materialo por pakaĵoj. En la pasinteco, ili kutimis protekti vinbotelojn per pajlaj envolvaĵoj. Tiaj kovriloj estas maloftaj hodiaŭ sed kelkaj komercistoj daŭre uzas ilin. Pajla pulpa papero povas esti farita. Pajlo estas uzata por krei celojn por pafarkistoj. Pajlo estas uzata por fari ŝnurojn, pajlaj ĉapeloj kaj pajlaj korboj.

En kelkaj lokoj kiel Japanio, estas kutime envolvi arbojn en pajlo por protekti ilin kontraŭ la malvarma damaĝo vintre. Pajlo estas sternita surgrunde sub ĝardenaj fragplantoj por malhelpi falantajn fruktojn malpuriĝi de la tero. Pajlo ankaŭ estas uzata kiel kultivmedio en la intensa kultivado de manĝeblaj fungoj.

La ĉefa diferenco inter fojno kaj pajlo estas, ke la fojno estas la sola produkto de la kampo en kiu ĝi estas kultivita. Ĝi inkluzivas ĉiujn partojn de la planto inkluzive de la beroj aŭ fruktoj de la planto kaj tial estas nutre riĉa. Pajlo aliflanke, estas la plantrestaĵo post kiam la plej multaj el la fruktoj aŭ beroj estis kolektitaj kaj estas fakte kromprodukto de la agrikultura kultivaĵo kaj nutre pli malriĉa.

Pajlokolora estas sinonimo de blonda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]