Pasato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pasatoj estas parto de la atmosfera cirkulado de la tero.
HIGH = alta aerpremo
Kiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Divi-divi arbo kreskas al unu direkto pro la alizeo

La pasatoj estas specoj de vento, kiuj troviĝas ĉirkaŭ la ekvatora regiono de la Tero.

En NPIV estas du nomoj: pasato kaj alizeo. Se oni kontrolas la diversajn lingvojn en la vikipedio (plej facile videblaj je la fino de "redaktado"), oni trovas, ke en la plimulto de la lingvoj la nomoj estas versioj de "pasato", sed en ankaŭ multaj lingvoj la nomoj estas versioj de alizeo. En la angla la nomo estas trade winds.

La pasatoj estas la plej oftaj ventoj en la tropikaj regionoj. Ili blovas de la regionoj de alta aerpremo en la t. n. ĉevalo-latitudoj al la regionoj de malalta aerpremo ĉirkaŭ la ekvatoro. La pasatoj blovas el nordoriento en la norda hemisfero kaj el sudoriento en la suda hemisfero.

La vento je la grundo fluas al la ekvatoro, kaj la fluo en la alteco estas reen al la polusoj. Je latitudoj ĉirkaŭ 30° norde kaj sude la aero malleviĝas al la tero. La malleviĝanta aero estas relative seka, ĉar ĝia akvo falis kiel pluvo en la ekvatora regiono super la tropikaj pluvo-arbaregoj. Tiuj sekaj ventoj sekigas la teron kaj kaŭzas dezertojn, kiel ekz. la saharon en norda afriko.

La vento blovanta al la ekvatoro estas direktita okcidenten per la koriolisa efiko.

Regionaj pasat-ventoj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej konataj estas la alizé ankaŭ alize, stabila, malforta nordorienta vento blovanta tra centra afriko kaj la Karibio.

En Egiptio la pasato blovas stabile el nordoriento. Per ĝi oni povas ĉiam komforte veli sur la nilo suden. Reen al la nordo oni glitas per la fluo de la akvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]