Patogenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La patogenezo (de la greka πάθος, páthos, sufero kaj γένεσις, génesis, origino) priskribas la originon kaj evoluon de malsano kun ĉiuj faktoroj kiuj rilatas al tiu. Tio kio per la metodoj de la naturaj sciencoj estus priskribita kiel 'disvolvigo de malsano' estus identigita ankaŭ kiel patomekanismo. Male, la kaŭzo de malsano estas studita per la etiologio.

Estas diferencoj inter la kaŭza kaj la formala patogenezoj. Dum la kaŭza patogenezo malpliigas la naturon de la individuo per la konsidero de la malsano, la formala patogenezo identigas la procezon de la malsano funkcie kaj strukture kun la individuo. Kiel ekzemplo, oni konsideru gripan infekton: la viruso estas la etiologio, la kompleta situacio de la individuo en kontakto kun la viruso estas traktita de la kaŭza patogenezo dum la ŝvela procezo apartenas al la formala patogenezo.

La psikosomatika aŭ personisma medicino metas unuarange de la konsidero de la malsanoj, krom la biologiajn, ankaŭ la psikosociajn faktorojn. Oni konsideras kiel patogenezo ĝenerale la limigon de la individuaj kapabloj limigitaj per la origino de la malsano. La celo de tiu alproksimigo estas la akiro de la kompreno de la procezoj reguligaj de la biopsikaj funkcioj por atingi kaj helpi la manieron plibonigi la staton de ĉiu paciento.