Polvosuĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polvosuĉilo estas puriga aparato, kiu kune kun la ensuĉita aero kuntiras ankaŭ la polvon kaj malgrandajn malpuraĵojn el aŭ desur objektoj en rubaĵujon. La aerofluon estigas enkonstruita ventilatoro. La aeropremo antaŭ la ventilatoro estas pli malgranda, kaj malantaŭ la ventilatoro pli granda ol la aeropremo de la ĉirkaŭaĵo. La polvosuĉilo servas por purigi plankon kaj meblojn kaj speciale utilas por tapiŝoj, speciale gluitaj (ĝismuraj) tapiŝoj, kiuj alie apenaŭ estus purigeblaj.

Polvosuĉilo kun polvosako
Robota polvosuĉilo

Ekzistas diverzspecaj polvosuĉiloj, ekde movigeblaj gis la enkonstruite fiksaj, ekde la malgrandaj manteneblaj aparatoj, gis la grandmezuraj industriaj maŝinoj. Ekzistas ankaŭ variantoj, kiuj purigas helpe de akvo aŭ vaporo.

Tubo kaj ajuto de polvosuĉilo

Historio[redakti | redakti fonton]

Suĉilo de Nilfisk el la jaro 1920

Pri la invento de polvosuĉilo estas diversaj historioj. La ideo komenciĝis per mekanikaj balailoj. La unuan mekanikan balailon fabrikis la angla James Hume en 1811, kaj ĝin pluevoluigis Lucius Bigelow en 1858. Sed ĉi tiuj balailoj ne funkciis tro ĝuste, ili kirlis pli multe polvon, ol kiom ili kolektis. En 1876 Melville Biselli konstruis mekanikan tapiŝobalalilon laŭ la peto de sia edzino. En lia purigilo turniĝis cilindraj brosoj, kaj tiel ili kolektis la polvon de tapiŝo. La investo gajnis grandan popularecon, la familio baldaŭ poste fundis fabrikon. Post la morto de sia edzo Anna Biselli estiĝis la unua firmestrino de Usono.

La maŝinon, kiun oni povas teni la prao de hodiaŭaj polvosuĉiloj konstruis Cecil Booth en 1901, post kiam ŝi rigardis kiel volas oni vane elblovi la povon el fervojvagonoj ĉe stacidomo. Al ŝi enkapiĝis, kial oni ne provadas per ensuĉado. Ŝi provis sian teorin hejme per poŝtuko, poste ŝi kreis sian maŝinaĵon, kiu estis tiel granda, ke oni devis tiri ĝin per ĉevaloj, kaj funciante ŝi bruis ege. Spite de la malavantaĵoj ĝi estis populara por senpolvigi komunejojn kaj hotelojn, eĉ ankaŭ reĝo, Eduardo la sepa ŝatis apliki ĉi tiun servon. En 1904 konstruis Booth por familiaj domoj la unuan polvosuĉilon, kies funkciado bezonis du servistinojn, sed la maŝino populariĝis. Post unu jaro pretiĝis la varianton funkciigantan per elektra kurento, kaj aperis surmarkete ankaŭ konkurantaj maŝinoj, el kiuj la firmao Hoover, kiu aĉetis la patenton de James Murray Spangler, kuzo de la firmaestro, praviĝis la plej forta tiel, ke en la anglalingvaj landoj la vorto hoover signifas la polvosuĉilon. La firmao Booth transiris al fabrikado de industriaj polvosuĉiloj, kaj ĝi pretigis la plej grandan polvosuĉilon de la mondo por la angla minaro. Gia pezo estis 13.5 t.

Dum la 20-a jarcento la polvosuĉiloj estiĝis pli kaj pli malpezaj, la kovraĵon de polvosucilojn oni ŝanĝis anstataŭ metalo per artefrita materialo. Aperis diversaj specoj kun polvosako kaj sen polvosako, kaj kiuj purigas per gaso aŭ per akvo. En la jaroj 1990 fabrikiĝis la polvosuĉiloj per ciklonoj, kaj en la jaroj post jarmilŝanĝo ankaŭ la aŭtomataj robot-polvosuĉiloj.

Principo de funkciado[redakti | redakti fonton]

La polvosuĉilo funcias laŭ tre simpla principo. Ventilatoro funkciigita per elektra motoro kreas en la suĉtubo malpremon, kie estiĝas aerofluo en la direkto al la ventilatoro. La aerfluo ĉe la suĉkapo kuntiras la volverojn kaj aliaj malgrandaj malpuraĵojn. La polvohava aero transiras la ventilatoron kaj fluas en la polvosakon. La pecetoj de polvo ne povas transiri la breĉetojn de teksaĵo de polvosako, kaj tiel kaptiĝas en ĝi. La kvazaŭ pura aero trans la polvosako plufluas en la ĉirkaŭaĵon. La aero fluanta tras la spaco de motoro intertempe malvarmigas ĝin.

Centraj polvosuĉilo-sistemoj[redakti | redakti fonton]

Centra polvosuĉilo-sistemo ekzistas jam ekde la fino de 19-a jarcento. Ĝi enhavas la centran polvosuĉilon kun granda suĉkapablo kaj la tubsistemon enkonstruitan en la muroj de konstruaĵo.

Al la mura konektilo oni povas konektiĝi per longa suĉtubo simila al la pli mallonga suĉtubo de mana polvosuĉiloj. La centra polvosuĉilo laboras pli mallaŭte, ĉar la motoro ne estas en la loĝspaco, sed ie en flanka ĉambro aŭ en kelo. Plue la elblovo de la purigita, tamen enhavanta ankoraŭ iom da polvo ne okazas en la ĉambro, sed trans elblovtubo, ekzemple super la tegmento, kaj tiel ĝi ne kirlas la polvon en la purigota ĉambro, kiu levas la efikecon de la purigado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Kompletigo laŭ la hungara artikolo.