Privilegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
atesto de la imperiestro Karolo la 4-a, ke nur la pragaj ĉefepiskopoj havu la privilegion kronigi la reĝon de Bohemio.
Privilegium comitatus palatinus et militiae auratae a Ferdinando Tertio, 1653. Ĉi tiun privilegion donis Ferdinando la 3-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, al la grava altlernejo de kuracistoj de Milano, Italio.

Privilegio (de la latina vorto privilegium, derivita de la latina aldiro : priva lex, privus legus; laŭvorta traduko privata leĝo, kun signifo de supera rajto) estas aparta rajto, favoro, aŭ imuneco, koncesiita al iu ekster la komuna rajto. Iuj povus esti transdoneblaj, vendeblaj aŭ pasigitaj laŭ postaj generacioj.

En multaj epokoj de la homa historio tre gravis privilegioj - aŭ la batalo kaj por reteni ilin kaj kontraŭ ili (Egaleco antaŭ la leĝo).

Komence kaj ĉefe tiu estis laŭleĝa dokumento en mezepoka Eŭropo, kiu reguligis la rilaton inter la registaro kaj etnoj, komercistoj aŭ enmigrintoj, aŭ individuo en la registara aŭtoritato (imperio, regno, princinoj) al kiuj ricevis specialajn rajtojn antaŭ la leĝo. En la eŭropa mezepoko grava karakterizaĵo de la feŭdismaj regnoj estis la privilegioj de la klerikaro, nobelaro kaj de la reĝoj.

Ankaŭ malplimultaj komunumoj ricevis tiujn "Rajtleteroj" kaj ekzemple estis donitaj al judoj de tempo al tempo en la suvereneco de reĝoj kaj nobeloj en Eŭropo, por reguligi sian setliĝejo kiel kaj etna kaj religia malplimulto, kaj eĉ por permesi al ili okupiĝi pri okupoj malpermesitaj al la tuta loĝantaro.

Ekzemple, jam antaŭ la krucmilitoj judaj komunumoj en centra Eŭropo ricevis "ĉarton", unu el ili estas de Frederiko la 2-a, kiu permesis al ili okupiĝi pri bankado, tio estas intereza prunto kaj monŝanĝo inter valutoj, kaj tre grave promesis defendon de la reganto. La privilegioj, kiujn tiuj komunumoj ricevis, permesis al ili plu konservi sian religian vivmanieron kaj konservi sian etnan identecon.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la komunistoj elstarigis la ekziston de "privilegiaj klasoj" kaj la neceson forigi tiujn privilegiojn.

En moderna ekonomio, aparte la posedo de monopolo pri iu varo donas privilegiojn al la posedanto.

Sociologie, privilegioj povas esti konsiderataj kiel formo de diskriminacio.