Pusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pusto
Geografia regiono
tipa tir-puto en la Pusto
tipa tir-puto en la Pusto
tipa tir-puto en la Pusto
planta komunumoebenaĵo [+]

LandoHungario
- koordinatoj47° 34′ 48″ N, 21° 9′ 0″ O (mapo)47.5821.15Koordinatoj: 47° 34′ 48″ N, 21° 9′ 0″ O (mapo)


Pusto (Hungario)
Pusto (Hungario)
DEC
Pusto
Pusto

Map
Pusto
Vikimedia Komunejo:  Puszta [+]
vdr

La Pusto, hungare puszta, estas pejzaĝo sur granda areo de Hungario. La pejzaĝo estas stepo, preskaŭ sen iu arbo, kaj havas forte kontinentan klimaton - somere pli varman, vintre pli malvarman, ol ĉe la eŭropaj marbordoj. La origina pejzaĝo, en kiu nur kreskis malaltaj herboj kaj kiu nur uzeblis por paŝtado de bestoj, intertempe en grandaj partoj kultiviĝis. La tute ne-ŝanĝita, origina stepa pejzaĝo nun nur troveblas en malmultaj lokoj, ekzemple en la Nacia Parko de Hortobágy.

La grundo plejparte konsistas el sablo. Subtera akvo troviĝas malprofunde sub la tersurfaco, tiel ke la tre malmultaj arboj kaj arbustoj dum la tuta jaro havas simplan aliron al akvo. Tiu malprofunda nivelo de la subtera akvo ankaŭ favoras la funkcion de la historiaj tir-putoj, tute tipaj por la Pusto.

La vorto Puszta signifas pli-malpli "malplenejo" aŭ "paŝtejo". Ĝi estas parto de pluraj lokonomoj. Oriente de la urbo Debrecen situas la arbarego "Erdős Puszta" (en Esperanto pli-malpli "arbara malplenejo").

La Pusto estas eksklavo de la eŭrazi-stepa pejzaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]