Pollando

El Vikicitaro
Pollando
Pollando
Pollando
Aliaj projektoj
Pollando en Vikipedio
Pollando en Komunejo
Pollando en Komuneja kategorio
Pollando en Vikivortaro
Pollando en Vikinovaĵoj

Pollando estas lando en Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Pollando estas tro malforta por esti geostrategia aganto kaj ĝi havas nur unu vojon: integriĝi kun la Okcidento»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Franklin D. Roosevelt dum la Dua mondmilito dum intertraktoj kun Stalino pri loko de Pollando en la postmilita Eŭropo sincere klarigis sian maldeziron oficiale agnoski cedojn, buŝe promesitajn al la sovetia diktatoro, per timo ke tio povus iriti poldevenajn usonajn voĉdonantojn sojle de prezidenta baloto en 1944. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri sia patro] Li havis profunde liberalajn vidpunktojn kaj lin ofendis duonfaŝismaj manifestiĝoj de la pola antisemitismo. Mia unua rememoro pri tio estas kiam ni meze de la 1930-aj jaroj estis promenantaj laŭ stratoj de la pola urbo Lodzo. Mi tiam havis ses jarojn. Ni ekvidis amason a dekstraj fanatikuloj kun grandega afiŝo, sur kiu estis skribite pole: “Ĉiuj judoj estas porkoj. Iru for al Palestino. Varsovio kaj Krakovo estas nur por poloj”. Mia patro marŝadis kun promenbastono, ne pro tio ke li bezonis ĝin, sed pro tio ke tiam en Eŭropo tio estis stila, kaj li atakis ilin kun tiu promenbastono. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] Germanio esperis ke promesado de pola sendependeco helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la intermilita periodo] Pollando mem estis tro malforta por preni sur sin rolon de Rusio [je detenado de Germanio]. La Versajla traktato fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi Pollandon, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la intermilita periodo] Pollando tiel sukcesis akrigi rilatojn kun du siaj historiaj malamikoj: Germanio, ĉe kiu ĝi forprenis Supran Silezion kaj “polan koridoron”, kaj Sovetunio, ĉe kiu ĝi forkaptis teritorion oriente de la tiel nomata Curzon-linio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Garantioj al Pollando estis ekster la rondo de interesoj de la britaj ŝtataj agantoj en 1925. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Germanio provis trovi azilon en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la 1920-aj jaroj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, je traktatoj pri reciproka milita helpo [...] Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate Francion per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de atako kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia alianco, kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la krizo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉar Stalin ne deziris kontraŭstari la germanan armeon je la tiama sovetia limo, nek ekbatali kontraŭ Hitlero, la kvara dspartigo de Pollando prezentiĝis sola alternativo (fakte ĝuste sama logiko kondukis Ekaterinon la Grandan al neceso kune kun Prusio kaj Aŭstrio fari la unuan dispartigon de Pollando en 1772). La fakto ke Stalin atendis la tutan jaron antaŭ ol Hitlero faros la unuan paŝon, atestas liajn ŝtalajn nervojn kun kiuj li efektivigis sian eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la intermilita periodo] Siavice Pollando, romantike supertaksinta siajn militeblecojn, kion evidente kundividis Britio, estis rifuzanta aliĝi al komuna agado kun Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [...] britaj ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke Pollando milite estis iel aŭ tiel pli forta ol Sovetunio kaj ke la Ruĝa Armeo ne havas ofensivan potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan malfidon al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentaj demokratioj [...] unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Pollando kondutis heroece, sed ĝi ne havis signifan militan povon [...] Defenda strategio, kiun efektive sekvis Francio, devigis Pollandon akcepti sur sin la tutan furiozon de la germana atako – tasko, kiu, kiel devintus bone scii okcidentaj gvidantoj, estis ekster limoj de eblecoj de Pollando. Samtempe oni neniel povis konvinki Pollandon akcepti sovetian helpon, ĉar ĝiaj gvidantoj estis konvinkitaj ke (kaj kiel evidentiĝis poste estis tiurilate pravaj) ke la sovetia armeo-“liberiganto” transformiĝos je la armeo okupacia. Takso de la demokratiaj landoj konsistis je tio ke ili povos memstare venki en la milito kontraŭ Germanio eĉ kaze de malvenko de Pollando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la germana armeo dispremis Pollandon en malpli ol unu monato, la francaj trupoj, al kiuj kontraŭstaris nur neplene formitaj germanaj divizioj, pasive atendis kaŝinte sin malantaŭ la Maginot-linio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La nuna pola ŝtato estas kreaĵo de Antanto. Ĝi estis kreita por forigi premon, kiun antaŭe okazigis Rusio sur la orientajn limojn de Germanio. Lukto de Sovetia Rusio kontraŭ Pollando frapas ne nur tiun lastan, sed unuavice la Antanton – Francion kaj Brition. Se Pollando falos, do la tuta sistemo de la Versajla traktato ekŝanceliĝos. El tio tute evidente sekvas ke Germanio estas tute ne interesita helpi al Pollando je ĝia lukto kontraŭ Rusio. »
— Hans von Seeckt [1920]
Citaĵo
« Se Pollando iĝos sendependa reĝlando, transformiĝinte je bufroŝtato inter Rusio kaj Germanio, do en estonta milito Francio estus lasita je dispono de Germanio pro tio, ke Rusio ne povus helpi al ĝi sen rompi neŭtralecon de Pollando. »
— Arthur James Balfour [1916]

Vidu ankaŭ[redakti]