Ukrainio

El Vikicitaro
Ukrainio
Ukrainio
Ukrainio
Aliaj projektoj
Ukrainio en Vikipedio
Ukrainio en Komunejo
Ukrainio en Komuneja kategorio
Ukrainio en Vikivortaro
Ukrainio en Vikinovaĵoj

Ukrainio estas lando en Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio. »
— Zbigniew Brzeziński La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri la ŝtatoj aperintaj post disfalo de Sovetunio] Inter tiuj ŝtatoj tri landoj havas speciale gravan signifon: Azerbajĝano, Uzbekio kaj Ukrainio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono sukcesis ankaŭ atingi sindevigon de Ukrainio aliĝi al la Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj en statuso de la nenuklea ŝtato reciproke al kresko de ekonomia helpo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Oni ankaŭ sukcesis konvinki Ukrainion rompi kontrakton kun Irano pri konstruado de nuklea reaktoro en Buŝehro, subskribitan en lastaj tagoj de Sovetunio. Tamen Usono poste ne plenumis sian promeson pri rekompenco al ukraina fabriko en Ĥarkovo, perdinta mendon pri la konstruado de la reaktoro en Irano. La afero eĉ pli komplikiĝis komence de 1995, kiam Rusio interkonsentis kun Irano pri finkonstruado de la jam parte konstruita objekto»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« [post disfalo de Sovetunio] Krom Rusio nur Ukrainio heredis signifan militan potencialon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Ukrainio estas displitiĝinta lando kun du malsamaj kulturoj. Linio de splitiĝo inter la civilizacioj, apartigante la Okcidenton de ortodoksismo, iras ĝuste laŭ ĝia centro jam kelkajn jarcentojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« [pri opoziciaj manifestacioj en Rusio en marto 2017] ...agendo de manifestacioj kaj temo de la protestoj, en 2012 pozitiva kaj komplika, en 2017 iĝas primitive simpla, la opozicia diskuto rapide “ukrainiĝas” (pardonu min ukrainoj), limigante sin al afero komprenebla al lernejanoj — korupto, kiu efektive estas la dekkvina laŭ graveco sekvo, kaj kuraci ĝin estas same kiel malaltigi febron ĉe paciento: tio kreas iluzion de pliboniĝo, sed por mallonge, dum ĝi ne kuracas kaj eĉ detruas organismon. Pro tio haveblas postuloj ŝanĝi personojn, ne la sistemon. » « [об оппозиционных митингах в России в марте 2017 года] ...повестка митингов и тема протестов, в 2012 году конструктивная и сложная, в 2017-м становится примитивно-простой, оппозиционная дискуссия стремительно «украинизируется» (да простят меня украинцы), ограничивая себя предметом, понятным школьникам, — коррупцией, которая на деле — пятнадцатое по проблемности следствие, и лечить его — все равно что сбивать температуру больному: создает иллюзию улучшения, но ненадолго, при этом не лечит и даже разрушает организм. Отсюда же требования сменить персоналии, а не систему. »
— Andrej Movĉan, Bone, sed primitive [la 27-a de marto 2017
Citaĵo
« Majdano en 2013 estis protesto kontraŭ stato de la ukraina ekonomio. Al Majdano la ukraina ekonomio venis kun pokapa MEP malpli ol 4000 dolaroj jare. En 1991, kiam disiĝis la orienteŭropaj satelitoj de Sovetunio, pokapa MEP de Ukrainio estis pli alta ol tiu de Pollando. Ekde tiam la ukraina MEP kreskis nur 1,8-oble. Eĉ ne unu lando sur tiu ĉi flanko de Uralo montris tiom malaltan kreskon. Por komparo: en Pollando MEP kreskis 8-oble; en Rumanio kaj Ĉeĥio — 5-oble; en Rusio — 3,2-oble.
Kialo de tia katastrofo (lokiĝo de la eŭropa lando je la 111-a loko en la mondo laŭ pokapa MEP, tuj post Mongolio) estas ne Janukoviĉ, sed la efektivigita en la lando dum lastaj 23 jaroj politiko de “merkata feŭdismo”, limiĝinta al ekspluatado de naturaj resursoj kaj aktivoj, restintaj post Sovetunio, fare de konkurantaj klanoj de oligarĥoj»
 « Майдан 2013-го — это протест против состояния украинской экономики. К Майдану украинская экономика подошла с ВВП на человека менее 4000 долларов в год. В 1991 году, когда разошлись восточноевропейские сателлиты СССР, у Украины ВВП на душу населения был больше, чем у Польши. С тех пор украинский ВВП вырос всего в 1,8 раза. Ни одна страна по эту сторону Урала не показала такой низкий рост. Для сравнения: в Польше ВВП вырос в 8 раз; в Румынии и Чехии — в 5; в России — в 3,2.
Причина такой катастрофы (нахождение европейской страны на 111-м месте в мире по душевому ВВП, сразу после Монголии) не в Януковиче, а в проводившейся в стране последние 23 года политике «рыночного феодализма», сводившейся к эксплуатации натуральных ресурсов и активов, оставшихся от СССР, конкурирующими кланами олигархов. »
— Andrej Movĉan, Ĉu sukceso de revolucio? [la 10-a de oktobro 2014]
Citaĵo
« Rusofobio en ĉiaj manifestiĝoj por Ukrainio estas ege malutila. » « Русофобия в любых проявлениях для Украины крайне вредна. »
— Andrej Movĉan, Ĉu sukceso de revolucio? [la 10-a de oktobro 2014]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …libereco kaj sendependeco ne estas la samaj aferoj. Usonanoj ne subtenos tiujn, kiuj strebas al sendependeco, ĉe tio anstataŭigante forirantan tiranion per loka despotismo. Ili ne helpos al tiuj, kiuj diskonigas sinmortigan naciismon, bazitan sur etna malamo»
— George H. W. Bush, [parolado en Kievo en aŭgusto 1991][1]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj