Rigardismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knabaĉo rigardismanta tra fenestro, pentraĵo el la dua jardeko de la 20-a jarcento.

Rigardismo estas formo de sekseco, ĉe kiu rigardulo sekse ekscitiĝas pro observado de senvestiĝanto aŭ nudaj homoj aŭ pro spektado de seksumado aŭ aliaj seksrilataj aferoj (ekz. urinado). Oni nomas rigardismo en pli strikta senco la sekretan observadon de pri tio nekonscia persono por ĉiu ŝato (krom ekscitiĝo ankaŭ plezuro). Tion oni povas nomi kaŝ-rigardismo.

La malo de rigardismo estas ekshibicio.

Formoj[redakti | redakti fonton]

  • En striptizo senvestiĝas virinoj aŭ viroj; kelkfoje sursceneje montriĝas ankaŭ seksumado.
  • En seksgapejo oni povas tra truo spekti senvestiĝon, elmontron de nudeco aŭ seksumadon.
  • Alia, sekreta, akceptita aŭ interkonsentita observado rekte, sin kaŝinte, per lorno, binoklo aŭ kamerao, tra truoj kaj alimetode.

Leĝa situacio[redakti | redakti fonton]

En multaj landoj la rigardado, ĉu senkaŝe, ĉu sekrete, ne estas malpermesita. Kontraste ekzemple en Germanio sekrete foti personon en loĝejo aŭ en loko "aparte protektita kontraŭ enrigardado" povas esti punata laŭ § 201a de la krima leĝaro[1]; tio validas ankaŭ pri neseksrilataj fotoj. Malpermesita estas ankaŭ interalie la transdono kaj publikigo de tiel estiĝintaj fotoj.

Aldone la publikigo de fotoj povas damaĝi personecajn rajtojn - eĉ se ili estiĝis en publika loko, kie ne ekzistas malpermeso pro krima leĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]