Vikifontaro:Diskutejo

El Vikifontaro


Bonvenon al la esperantlingva Diskutejo en Vikifontaro! Pri sistemkomunikaĵoj bonvolu regardi sur la koncerna paĝo.
Estas IRC-a kanalo pri Vikifontaro en freenode nome #wikisource-eo.

Metu viajn demandojn kaj atentigojn je la finon de la listo.

Arĥivo

20082010201120122013

Universal language selector

Saluton,

Universala lingvo-elektilo (ULS) estis malaktivigita en ĉiuj vikioj de la Fondaĵo Vikimedio antaŭnelonge pro problemoj pri rendimento (Bugzilla: 46306). Ĝin nun eblas ŝalti post ensaluto. Vi povas ĝin aktivigi en Specialaĵo:Preferoj, kie vi elektu "Ebligi Universalan Lingvo.elektilon".

Tio signifas:

  • Pluraj vikioj nun estas kun malpli ol optimala subteno por sistem-nivela tiparo
  • la tiparo OpenDyslexic ne estas disponebla (fakte por Esperanto tute ne disponebla, sed ja mestas tio prizorgata (KuboF))
  • Ttt-bazitaj enig-metodaj redaktiloj ne estas disponeblaj (tuŝas ĉiujn uzantojn)
  • La traduka kromprogramo estas rompita por vikioj, kiuj uzas ĝin por tradukado de paĝoj
  • Vikidatumoj ne estas disponebla por ĵavaskripta API de ULS

Mi ne scias kiom rapide ĝi estos solvita, sed la espero estas, ke "frue". Se vi konas homojn aŭ projektojn kiuj estos tuŝitaj de tio ĉi, bonvolu kunhavigi la novaĵon. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 19:03, 21 Jan. 2014 (UTC) (tradukita de KuboF)

Scienca Revuo

La estraro de ISAE anoncis, ke la tekstoj de sia organo Scienca Revuo estas atingeblaj en reta arkivo sub CC-permeso.

La transformo de la PDF-dosieroj al teksto per programo, kiu rekonas Esperanton, estas promisplena kaj povus pligrandigi la trezoron de wikifontaro per ne tro malaktualaj sciencaj tekstoj, kiuj ankorax estas raraj. Lau ISAE La artikoloj en la retejo disponeblos laŭ la permesilo CC BY-ND.

CC

Tio permesas la liberan prilaboron kaj utiligon, eĉ por komercaj celoj. Estraranino de ISAE timis la grandan laboron por transformi la dokumentojn. Sed tio ne estas vera obstaklo por Wiki-sistemo, kie personoj kun diversaj interesoj kaj kapabloj povas kunlabori.

La programo, kiu bele transformas la PDF als teksto (RTF aŭ epub) estas Aiseesoft PDF Converter. Senpaga per kontrakto kun la revuo Computer-Bild dum unu jaro. Ĝi ne nur funkcias per Scienca Revuo, sed ankaŭ kun la dosieroj, kiuj ofertas la Aŭtra Nacia Biblioteko en Vieno.

Mi enmetis kelkajn tekstojn, kiuj estas interesaj laŭ enhavo por mi. Por aliaj, nome kemiaj tekstoj kun formuloj, mi bezonus la rajton alŝuti grafikaĵojn. Tial mi evitis, kvankam estas mia fako.

Por racie organizi la laboron, oni bezonus certajn ŝablonojn kaj decidon pri la strukturo, pri kategorioj. Eble koncizan manlibron por la volontuloj, kiuj nun venas amase :-)

Estas certa problemo, ke la skanado en Herzberg okazis sen kontrolo de kvalito. Foje la paĝoj estas preskaŭ ne legebloj pro ombroj. Dum kelkaj jaroj la papero estis tiom maldika, ke oni povas vidi la tekston de la dorsa flanko. Foje la paĝoj estas oblikvaj. Tion oni povus facile korekti dum la skanado, sed nun estas tro malfrue.

Tamen eble la duono de la dosieroj efikas akcepteblan rezulton, kio povas iĝi - post prilaboro kaj kontrolo de fakulo - utila parto de Wikifontaro.

Kvankam la lastaj numeroj (de 2000, eble pri frue) prezentas perfektan rezulton, supozeble ne indas iri la vojon tra OCR, ĉar la dokumentoj certe ankoraŭ ekzistas en elektronika formo kaj povas senerare esti transprenataj. Pri tio scias eble ISAE.

Mi arde atendas viajn komentojn.

--AgroKarbo (diskuto) 15:08, 1 Maj. 2014 (UTC)

Ĉu Vikifontaro vere akceptas verkojn disponeblajn laŭ la nelibera CC BY-ND permesilo? Mi klarigu: la vorto “libera” en “libera verko” (aŭ “libera biblioteko”) signifas ke oni povas ambaŭ kopii la verkon kaj modifi ĝin. Ankoraŭ, CC BY-ND malpermesas kreadon de modifitajn versiojn. Ivan Shmakov (diskuto) 15:10, 2 Maj. 2014 (UTC)
Malfeliĉe Ivan pravas - CC BY-ND estas tro limiga, maltro libera permesilo por Vikifontaro :( Tamen, ekzemple Bretaro.net certe havus intereson pri la tekstoj. --KuboF (diskuto) 12:22, 3 Sep. 2014 (UTC)

Monpeto por pliprogresigi Vikifontaron

Saluton. Dum Septembro eblas monpeti enkadre de la programo Individu-Engaĝaj Monpetoj. Mi ricevis rekomendon pri projekto "Plej bonaj praktikoj de Vikifontaro", kiu temus pri pristudo de Vikifntaroj, labormanieroj, kiujn ili uzas, laborfluo, ilia efikeco kaj fine estus kreita raporto kun rekomendoj kiel labori en Vikifontaro. La rekomendon mi ricevis de meta:Wikisource Community User Group kiuj ĝin ŝajne kapablus priskribi pli bone.

La monpeto povas (parte) kovri vian labortempon, kontrakti helpanton kaj kovri elspezojn por bezonata aparataro. En kazo de intereso vi povas demandi ankaŭ min, mi jam havas sperton pri monpetoj de Vikimedio (tamen, de alia speco). --KuboF (diskuto) 15:10, 3 Sep. 2014 (UTC)

Helpa peto

Saluton,

Mi estas nova uzanto de Vikifontaro, ĉar mi kredas, ke ĝi povus esti tre utila por Esperanto kaj Esperanto-parolantoj. Sed mi ne bone scias kiel partopreni; ĉu iu povus helpi min?

Dankon! --Theomanou (diskuto) 15:01, 27 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, se vi ankoraŭ iam legos ĉi tion ĉi tie, do vi povas plej bone helpi trovante iun verkon (libron, rakonton, poemon, dokumenton) en Esperanto, kiu estas jam senkopirajta (kutime 70 jarojn post la morto de la aŭtoro), kaj transskribi ĝin ĉi tie. Tio estas esence la celo de Vikifontaro. --Blahma (diskuto) 17:53, 14 Mar. 2015 (UTC)

Propono pri ŝanĝo de x-anstataŭado en vikiaj projektoj

En la Esperanta Vikipedio nun estis komencita diskuto pri ŝanĝo de farado de ĉapelitaj literoj en Esperantaj viki-projektoj. Mi proponis ekdiskuti tie kaj poste fari saman diskuton en aliaj viki-projektoj, inklude de tiu ĉi. Mi invitas ĉiujn interesiĝantojn veni al Diskutejo de Esperanta Vikipedio! Dum via komento bonvolu mencii, ke via ĉefa projekto estas iu alia ol Vikipedio, por bona superrigardo. --KuboF (diskuto) 13:30, 17 Feb. 2015 (UTC)

Ŝanĝo de x-anstataŭado en Vikifontaro

Mi supre menciis proponon pri ŝanĝo de x-anstataŭado en Esperanta Vikipedio. La koncerna Peto pri komento finiĝis kun klarega rezulto por ŝanĝi manieron de x-sistemo de malnova al nova per Universala LingvoElektilo. Mi lanĉas la saman diskuton pri ŝanĝo en Esperanta Vikifontaro.

Kiel vi certe scias, Esperantaj viki-projektoj montras Esperantajn ĉapelitajn literojn tute bone, sed dum redaktado de kodo ili aperas uzante x-sistemon. Do, en artikolo estas montrite eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde, kvankam la kodo aspektas ehxosxangxo cxiujxauxde. Kvankam la funkcio funkcias por kutima redaktado, ĝi ĉiam faras ĝenajn problemojn, kelkajn el ili mi listigas sube.

Tiu ĉi funkcio estis aldonita en fruega komenco de Vikipedio, kiam ankaŭ interreto (en multaj landoj) ne estis signife disvastiĝinta, tajpado de ĉapelitaj literoj per komputilo estis (precipe por neteĥnikistoj) koŝmaro kaj retfoliumiloj estis sufiĉe primitivaj. Mi memoras, ke en tiu tempo mi ankoraŭ uzadis diskedojn... Intertempe la aferoj ege ŝanĝiĝis - nuntempe eblas tute bone tajpi ĉapelitajn literojn en ĉiuj gravaj komputilaj operaciumoj kaj modernaj retfoliumiloj provizas mirindajn eblojn.

Aspekto de Universala LingvoElektilo por Esperanto

Nuntempe en Esperanta Vikifontaro (kaj aliaj projektoj) funkcias etendaĵo Universala LingvoElektilo, per kiu ankaŭ eblas tajpi ĉapelitaj literojn, ne nur per x-metodo, sed ankaŭ h-metodo, Zamenhofa h-metodo kaj aliaj (detala priskribo por interesiĝantoj). Universalan LingvoElektilon vi povas provi dum vi redaktas artikolon - dekstre en tekstujo dum tajpado kaj por kelkaj sekundoj post tajpado aperas kesteto kun sageto, alklaku ĝin, elektu Esperanton kaj iom testu.

Eblas ŝanĝi agordojn de Esperanta Vikifontaro tiel, ke Universala LingvoElektilo estus defaŭlte ŝaltita por ĉiuj kun specifa konverta metodo, ekzemple x-metodo. Por absolutega plejparto de uzantoj, inklude neensalutiĝintaj, tio funkcius preskaŭ same - nura diferenco estus, ke ĉapelitaj literoj montriĝadus jam dum tajpado kaj estus videblaj jam ekde komenco de redaktado. Por tiu funkcio tamen estas bezonata Ĝavoskripto (JavaScript), kiun tamen subtenas ĉiuj modernaj retfoliumiloj.

Kiel funkcias la Universala Lingvo-Selektilo?

Por mallongigi kaj faciligi la diskuton: La w:Helpo:Universala LingvoElektilo jam funkcias kaj estas disponebla. Jen kiel ĝi funkcias:

kelkaj problemoj de la eksmoda x-sistemo (aldonu vian!)
  • problemo pri HotCat
  • Diskutejo - problemo pri Vivanta antŭvido, teĥnika fono simila al VarmaKato
  • problemo dum kopiado de inter viki-projektoj
    • Diskutejo (nun eĉ de neesperantisto) kaj bezonata ŝango
    • kopiado de vortojn kiel LinuxBordeaux de alilingvaj artikoloj rompas la vorton, speciale ĝena ĝi estas en ligiloj
    • kopiado de tekstoj kaj ŝablonoj al nova Esperanta projekto en Vikimedia Kovilo (ekz. Esperanta Vikivojaĝo) estas problema, ĉar en Kovilo ne funkcias x-metodo same kiel en Vikipedio
  • Helpo:Alinomi paĝon - alinomado de artikolo kun fuŝa ikso estas malsimpla
  • Diskutejo - problemo pri dosiernomoj (bezonata ŝanĝo)
  • Diskuto de KuboF - problemo de robotistoj
  • luterum-kontroliloj superflue markas x-vortoj, kio malplifaciligas trovon de vere misliterumita vorto
  • pri la filozofio malantaŭ la sistemo
    • Diskutejo - Fundamenta argumento kontraŭ x-sistemo (kaj por h-sistemo)

Tial mi prezentas proponon malŝalti malnovan x-metodan konvertadon kaj samtempe ŝalti novan x-konvertadon per Universala LingvoElektilo. Io tia jam estis proponita antaŭ jaro, sed estas necesa konsento de loka komunumo, kion mi faras nun. Bonvolu subteni unu eblon el la subaj aŭ/kaj diskuti ĝin tute sube. Laŭ la rezulto mi sciigos evoluigistojn.

Ĉar plej bonus samtempe fari tian ŝanĝon en ĉiuj Esperantaj viki-projektoj, mi komencis la diskuton en la Esperanta Vikipedio. Tie estis starigitaj pluraj demandoj kaj klarigitaj neklaraj partoj. Se en la supra mallonga propono estas io neklara, bonvolu unue serĉi la temon en la Vikipedia diskuto. Se post du semajnoj ne estos kontraŭoj, aŭ eĉ estos subteno en ne-Vikipediaj projektoj, mi plu procedos la aferon kaj petos evoluigistojn pri la koncerna ŝanĝo. --KuboF (diskuto) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun x-metoda anstataŭado

  1. kiel proponinto --KuboF (diskuto) 00:45, 14 Mar. 2015 (UTC)
  2. kiel unu el malmultaj redaktantoj lastatempe aktivaj en tiu ĉi projekto --Blahma (diskuto) 17:29, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por laso de la nuna stato

Por malŝalto de malnova x-sistemo kaj ŝalto de Universala LingvoElektilo kun alia anstataŭado ol x-metoda

(bonvolu tuj mencii kiun anstataŭ-metodon vi preferus)

Sindetenas

Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la afero sed (almenaŭ portempe) ne decidiĝis pri certa eblo.

Diskuto

Rezulto

Ĉar dum monato neniu kontraŭis kaj eĉ estis subteno, mi petos evoluigistojn pri malŝalto de la malnova x-sistemo kaj defaŭltigo de x-anstataŭado per Universala LingvoSelektilo. Ĉar, precipe en komenco, povas aperi problemetoj pri uzantoj, kiuj iom-post-iom alkutimiĝas al nova sistemo, Uzanto:Blahma preparis filtrilon kaj redakto-etikedilon por marki redaktojn kun erare enmetitaj iksoj. Tiel en lastaj ŝanĝoj kaj historio de paĝo videblos, kiuj redaktoj meritas tiurilate atenton (vidu ekzemplon en Vikipedio). Rezulte vi povas kontakti uzanton kaj klarigi kiel labori pli efektive. (Tamen konsciu, ke tiu filtrilo kaptas nur okazon, kiam neniu supersigno estis aldonita sed estis aldonita almenaŭ unu ikso; tial ekz. mistajpita ikso en alie bone supersignita teksto ne estos markita)

Lokaj administrantoj (Uzanto:Frglz) povas la filtrilon instali en Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/new. Kodon vi povas ricevi en w:Specialaĵo:Filtrilo_kontraŭ_misuzado/3 (iru al "Eksporti ĉi tiun filtrilon al alia vikio"). Okaze de demando vi povas min kontakti en mia Vikipedia diskuto. Amike. --KuboF (diskuto) 12:35, 13 Apr. 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio

Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (diskuto) 00:10, 4 Nov. 2015 (UTC)

Vikifontara konferenco 2015

Ĉi-semajne en Vieno, Aŭstrio okazos la unua internacia Vikifontara konferenco kaj inter partoprenontoj estas ankaŭ (almenaŭ) 2 esperantistoj: mi (nome de Esperanto kaj Libera Scio kaj Vikimedio Slovakio) kaj Psychoslave (nome de Vikimedio Francio).

Celoj de mia partopreno estas:

  • komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por malgrandaj lingvoj
  • kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
  • ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon
    • (tiel, ke unu laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis ekde tiam...)

Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed ili nuntempe ne planas tion fari.

Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj. Bonvolu sendi ilin al mi persone retpoŝte aŭ al dissendolisto de Esperanto kaj Libera Scio (mi apenaŭ povos venadi ofte al la projektaj paĝoj dum venontaj tagoj).

Amike. --KuboF (diskuto) 21:34, 17 Nov. 2015 (UTC)

x-sistemo → eks-sistemo

La hodiauxaj sxangxoj en Phabricator kaj Gerrit devos signifi, ke post du jaroj, kun helpego de Brion, James, Amir, kaj WhatamIdoing, la deviga uzado de la x‑sistemo dum redaktado, devas baldaux fori. Grandan dankon al ili! Dankon egale al LLarson, kiu verkis tiun mesaĝon. --Psychoslave (diskuto) 13:27, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidatiĝo por fariĝi administranto

Saluton. Mi ĉi tiel kandidatiĝas por fariĝi administranto de la Vikifontaro en Esperanto. Nun ekzistas ĉi tie nur unu administranto – Uzanto:Frglz – kiu ne aktivis ĉi tie ekde pli ol unu jaro, kaj apenaŭ ekzistas komunumo de redaktantoj ĉi tie dum la projektaj paĝoj fariĝas iom kadukaj. La enhavo ja estas relative multa kaj la projekto meritas subtenon – ĉu teknikan (kiun mi kiel programisto scias doni, ekz. ripari malaktualajn ligilojn aŭ tekstojn en la interfaco), ĉu organizan (kiel aktivulo de ELiSo kaj de ĉeĥa Vikimedio mi povas iam kontribui al klopodoj pri venigo de novaj kontribuantoj ĉi tien). Mi ne promesas ajnan el tiu agado kun konkretaj detaloj, sed mi estas motivata jam per mia propra bezono de bone funkcianta Esperanta Vikifontaro kaj mi ankaŭ opinias tion pli sekura kaj praktika, se administrantoj en la projekto estas almenaŭ du. Se vi subtenas mian kandidatiĝon, bonvolu skribi tion ĉi-sube. Kelkajn pliajn klarigojn mi donis jam en la diskutpaĝo de la ununura ĝisnuna administranto Frglz. Amike, antaŭdankeme --Blahma (diskuto) 20:05, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la kandidatiĝon, Blahma estas fidinda uzanto, utila por la projekto. --Petrus Adamus (diskuto) 21:12, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ja subtenas Blahma. :) --Psychoslave (diskuto) 09:18, 15 okt. 2016 (UTC)[Respondi]