Senso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvin sensoj, pentraĵo de Hans Makart el la jaroj 1872-1879

Senso estas la kapablo per kiu homoanimalo perceptas aŭ ricevas informojn pri la ĉirkaŭaĵo aŭ pri la propra korpo.

Oni ordinare atribuas al homo 5 sensojn: vidado, aŭdado, flarado, gustado kaj tuŝado.

Sed ekzistas fakte pli ol tiuj kvin sensoj, ĉar sendepende funkcias ankaŭ la kapablo senti varmon aŭ malvarmon, senti ekvilibron, senti gravitan forton kaj alian akceleradojn. Ankaŭ estas la sento de korpopozici-scio kaj la senso de doloro. Krome, iuj bestoj havas kapablon senti magnetan kampon, elektran kurenton, k.t.p.

La organoj per kiuj oni perceptas:

Plantaj sensoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Planta percepto.

Per diversaj perceptiloj, plantoj sentas lumon, graviton, temperaturon, humidon, kemiaĵojn, kemiaĵajn gradientojn, reorientiĝon, magnetajn kampojn, infektojn, damaĝon al sia histo kaj mekanikan premon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]