Tergloba navigada satelita sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aro de satelitoj de tergloba navigada satelita sistemo

La tergloba navigada satelita sistemo (angle Global Navigation Satellite System, GNSS), estas sistemo por difini ekzaktajn poziciojn sur la terglobo kaj faciligi la navigadon inter pluraj tiel difinitaj pozicio-lokoj. Ĝi uzas signalojn de specialaj satelitoj en la orbito de la tero. Komence la sistemo, unue aplikita en Usono, tutmonde anglalingve nomiĝis Navstar - Global Positioning System (GPS) -sed nuntempe la nomo GPS specife celas la usonan variaĵon de la sistemo.

GNSS-satelitoj radie komunikas sian ekzaktan pozicion kaj tempon en la tera orbito. Por ricevi sian pozicion sur la tero, teknika aparato devas ricevi la signalojn de almenaŭ kvar sendependaj satelitoj samtempe.

Por ke la ricevaj aparatoj estu laŭeble malgrandaj (ekzemple en misiloj), la satelitoj ĉirkaŭflugas la teron en laŭeble eta distanco. Pro fizikaj kialoj tiu eta distanco de la tero rezultigas rapidecojn de la satelitoj, kiuj signife superas la rotacion de la terglobo. Tial necesas almenaŭ 24, pli bone 32 satelitoj, kiuj laŭ diversaj vojoj ĉirkaŭflugas la teron, por ke la sistemo glate funkciu en ĉiu loko de la tero.

Fiksaj signaloricevaj stacioj sur la tero plibonigas la ekzaktecon de la sistemo, sendante korektajn signalojn al la ricevaj aparatoj. Tiaj satelite bazitaj aldonaj sistemoj (SBAS) estas la eŭropa sistemo EGNOS, la usona WAAS, la japana MSAS kaj la hindia GAGAN. La ĉina sistemo COMPASS ankoraŭ ne finkonstruiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]