Uzanto:Aidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babelejo
lt
Šio vartotojo gimtoji kalba yra lietuvių.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
fr
1
Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
Uzantoj laŭ lingvo

Saluton,

mi estas litovlingvano kaj ĝis junio 2012 estis lernejano. Tre entuziasma mi estas pri la germana lingvo, sed ankaŭ regetas la anglan kaj ŝatas la francan, pri kies rego mi tamen ankoraŭ tre batalas. Kompense mi estas tre malforta pri ĉiuj slavaj lingvoj ... en tio mi estas tipa litoviano de la nova generacio, post la ŝtata sendependiĝo de 1990. Ekde oktobro 2012 mi studas en Germanio.

En Vikipedio mi estas jam ekde oktobro 2007 (!), kaj ĝis nun (laŭ lerneja respektive nun studa premo en iuj periodoj pli, en aliaj malpli aktive) aparte kontribuis pri iusence politikaj temoj, aparte pri instancoj kaj funkciuloj de la Eŭropa Unio, en kiu Litovio estas nova membroŝtato, sed ankaŭ pri iuj ŝtataj parlamentoj, naciaj politikaj partioj kaj simile.

Tamen mi interesiĝus ankaŭ pri tute aliaj, parte ne tiom seriozaj temoj. Ekzemple mi ĝojus pri ekesto de pli ampleksaj "biografiaj" artikoloj pri la figuroj el la komiksoj de Asterikso (kun bildoj de la herooj) ... en la litovan lingvon la komiksoj de Asterikso ne estas tradukitaj kaj tial estas komplete nekonataj, sed mi ŝatas ilian humuron.

Aidas (pri la signifo de mia nomo vidu la paĝon Aidas)


Jen miaj lastaj kontribuoj en ĉiuj vikimediaj projektoj

... en la esperantlingva vikipedio ĝis marto 2017 kolektiĝis iom pli ol 10 000 redaktoj de mi - laŭ tiu stato mi estis la 42-a plej aktiva kontribuanto al la e-lingva vikipedio. Ekzistas pli regulaj helpantoj, sed sendube ankaŭ estas multaj, kiuj en diskutoj krias pli laŭte ol mi, kvankam ili ĝis nun praktike kunhelpis malpli multe.