Uzanto-Diskuto:Alois

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Alois!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 14:59, 22. Jun 2006 (UTC)

Alois, bonvole uzu la ŝablonon {{Birda familio}} por tia artikolo, anstataŭ rekta kopio el la alilingva vikipedio. Vidu: Akantisitedoj kaj Estrildedoj. Dankon pro via helpo! Kore salutas Yekrats 12:48, 7. Jul 2006 (UTC)

Alois, vi redaktas papojn kaj sanktulojn. Bonvolu skribi ĝustajn nomojn de kategorioj, kiuj estas Kategorio:Naskiĝintoj en... aŭ Kategorio:Mortintoj en... Kategorioj pri sanktuloj kaj papoj estas en pluralo. --Petr Tomasovsky 06:30, 5. Aŭg 2006 (UTC)
Vidu Kategorio:Mortintoj

Kartografio de vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 06:33, 28. Okt 2006 (UTC)

Riboflavin[redakti fonton]

Saluton, Alois! Mi aldonis la strukturformulon. Se vi volas enmeti iun bildon en artikolon de la E-lingva Vikipedio, vi nur devas ŝanĝi la nomon "Bild" al "Image" aŭ "Dosiero", funkcias nur la angla aŭ Esperanta nomo. Do, "Bild:Roboflavin.png" fariĝu "Dosiero:Riboflavin.png". Amike--Diddi 11:31, 24. Nov 2006 (UTC) Multan dankon, Diddi! Tio tre helpas al mi. Verŝajne mi plurfoje havos demandon. Kiel mi atingos vin? Ĉu mi simple skribu sub "serĉu" Vikipediisto: Diddi? Mi estas preskaŭ komencanto en Vikipedio, sed volas instigi konatulojn, ke ili kunlaboru en tiu por la Esperanto-movado tre grava projekto. Imponos la eksteran mondon, se ni venontjare atingus 100.000 artikolojn. Vikipediisto:Alois

Tizanoptero[redakti fonton]

Alois: La taksonomiaj kadroj de la germana vikipedio ne estas precize sama kiel la Esperantlingva. Tamen, vi povas kopii la informon el la Taksokadro kaj enmeti ĝin en la Ŝablono:Taksonomio. Se vi bezonas pluan helpon, bonvolu kontakti min! -- Yekrats 00:40, 1. Dec 2006 (UTC)

Hello Alois fari vi spirito se mi paroli al vi en english mi povi komuniki kun vi en esperanto though. dio beni. --Sir James Paul 03:22, 4. Jan 2007 (UTC)

Estas vorto kiu mi ne scipovas traduki je esperanto. Pole ĝi estas „Kasztelania’’, germane – „Kastellanei“ kaj angle – „Castellany”. Ĉu tio estos esperante: “kastelumo” aŭ “kastelestrumo” aŭ eble “kastelmastrumo”? Kio Vi pensas pri tio. Dankon pro respondo. Platanacero

Dankon pro respondo. Via propono estas prava. Tutkoran dankon. Platanacero

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 02:43, 21. Nov 2007 (UTC)

Mia traduko "Mikroto" el la germana "Feldmaus"[redakti fonton]

Mi transprenis el la germana artikolo Feldmaus la indikojn sub "Weblinks", sed ĝi ne taŭge transformiĝis. Kiu fakulo povas helpi al mi? Vikipediisto: Alois

Estimata ! antaŭ pli ol unu jaro vi ekverkis artikolon pri Astana kun informkesto en la germana tuta aro da subtitoloj sen nenia enteno. Ĝi reskis kvazaŭ senŝanĝa de tiam (vidu historion). Mi hodiaŭ kaŝis ĉion kio ne ne taŭgas. Mi ne scias ĉu vi kreis similajn artikolojn, sed estas evitinde ekverki kaj senzorge forlasi artikolojn en neprezentebla formo : tiaj fantomaj artikoloj kontribuas doni tre malfavoran bildon al la projekto. Dankas pro la atento Arno Lagrange  21:37, 17. Mar 2008 (UTC)

Saluton, Alois. Mi ŝanĝis informon en kreinta per Vi artikolon pri Astana. Kaj volus noti, ke ĝuste uzi formon "Astano", kaj ne Astana (ekzemple, ruse oni uzas "Moskva", sed esperante - "Moskvo"). Ŝanĝis kvanto de loĝantaro kaj redaktis nomon de prezidanto. Dankas Vin por kreado del' artikolo. Vyacheslav Nasretdinov Vyacheslav Nasretdinov  22:07, 25. Okt 2008 (UTC)

Mi kreis tiun kategorion, sed faris skriberaron. Mi skribis "Australio" anstataŭ "Aŭstralio" en la titolo. Mi volas korekti tiun eraron, sed super la paĝo mi ne trovas la instrumenton "alinomu". Kiel mi povas korekti tiun mian eraron? Urĝas, ĉar mi volas traduki pliajn artikolojn por tiu kategorio. Mi dankas por helpo. Vikipediisto:Alois

Forigendaj kategorioj[redakti fonton]

Estimata !

  1. mi laŭ via peto forigis Kategorio:Etnoj en Ebur-bordo
  2. ne maltrankviliĝu pri erare kreitaj kategorioj : ili ne estas tre ĝenaj
  3. nur forviŝu ties entenon kaj enmetu la ŝablonon {{forigu}} kaj sciigu al iu(j) administranto(j) ke tiu kategorio estas forigenda;
  4. krome zorgu ke neniu paĝo entenu ligon al ĝi (la kategoria paĝo estu malplena kaj legeblu la mesaĝo : "neniu artikolo kaj neniu dosiero en tiu kategorio" (aŭ io simila)
  5. ne estas ilo "alinomi" ĉe kategorioj ĉar tio estas tro komplika por la programo
  6. kiam vi volas mencii kategorion kaj ligi al ĝi kaj ne ordigi la paĝon en la kategorion aldonu ":" [[:Kategorio:Nomo de la kategorio]]
  7. bonvolu subskribi viajn mesaĝojn en diskutpaĝoj per ~~~~, sekve krom via subskribo aŭtomate aperos ankaŭ la dato kaj horo en kiu vi lasis la mesaĝon (mi iom konfuziĝis pro via malnova enkopiita mesaĝo ĵus antaŭ nove redaktita sen mencio de datoj nek ĉe unua nek ĉe dua).

Dankas pro via atento al tiu aro da detaloj kiu plibonigos nian kunlaboradon Arno Lagrange @ 16:18, 3. Apr 2008 (UTC)

Bizaoj kaj bisaoj[redakti fonton]

Ekzistas en Afriko du diversaj etnoj kun similaj nomoj. Unue mi renkontis la etnon Bisa en Zambio kaj nomis ilin esperantlingve bisaoj. Sed hodiaŭ mi renkontis la etnon Bissa en Okcidentafriko. Konsiderinte la diversajn prononcojn mi decidis alinomi la zambian etnon Bisa de bisaoj al bizaoj, por eviti homonimojn. Sed se mi nun entajpas bisaoj mi alidirektiĝas al bizaoj. Kiel tion forigi, por ke mi povu nomi la okcidentafrikan etnon Bissa bisaoj? Eble iu el la administrantoj povos helpi min. Dankon. --Alois 14:01, 14. Apr 2008 (UTC)

Problemo solvita, ĉu ne? - Laŭ nia diskuto dum BAVELO-kunsido, mi forigis la alidirektilon kaj aldonis al ambaŭ paĝoj ligilon al la alia paĝo. Nun la paĝoj atendas vian pluredaktadon por kompletigi la informojn. Kara Alois, korajn salutojn, UNiesert 23:40, 21. Apr 2008 (UTC)

Nespecifaj kategorioj[redakti fonton]

Kial vi realdonis la kategoriajn tie kaj tie? Vi ne donis iun motivon en la rezumo. Mi forigis la redundajn kategoriojn laŭ niaj reguloj: Bonvolu legi Vikipedio:Kategorio#Reguloj - la reguloj klare postulas ke ni ĉiam uzu la plej specifajn kategoriojn. --Sebastian 08:59, 23. Apr 2008 (UTC)

Kara amiko, antaŭ pli ol unu jaro vi aldonis novan artikolon paralelan al jam ekzistinta artikolo. Vi tiam promesis, ke vi faru el la du ĝermoj unu bonan tekston. Tio ĝis nun ne okazis. Mi tial demandas, ĉu via oferto ankoraŭ validas? Amike salutas vin DidiWeidmann 00:15, 28. Apr 2008 (UTC)

Historio de Namibio[redakti fonton]

Saluton Alois,

Mi forigis la malplenan kategorion "Historio (Namibio)" pro tio, ke la titolo estis nekonforma. Jam ekzistis la korekta Kategorio:Historio de Namibio. Kore, Thomas Guibal 11:46, 7. Maj 2008 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:40, 29. Maj 2008 (UTC)

Informkesto etna grupo[redakti fonton]

Saluton, Alois. Mi vidis ĉe "Lastaj ŝanĝoj", ke vi kreis multajn artikolojn pri afrikaj etnoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi tradukis la ŝablonon {{Informkesto etna grupo}} por tiaj artikoloj. Kore --Tlustulimu 09:40, 27. Jun 2008 (UTC)


Nova peto[redakti fonton]

Mi ne havas PIV, kaj en vortaroj, kiuj mi havas ne estas tradukoj por jenaj vortoj:
1. pole ĝi estas “Maswerk’’, germane – “Maßwerk “ kaj angle – “Tracery”.
2. pole ĝi estas “Wimperga’’, germane – “Wimperg “ kaj angle – “Wimperg”.
3. pole ĝi estas “Basteja’’ kaj germane – “Bastei.
Eble Vi scipovas traduki.

Platanacero 17:22, 03. Okt 2008 (UTC)

Majaa lingvo[redakti fonton]

Kara Alois, mi ĝojas ke vi nun denove reaperas en la vikipedio kaj kreas artikolojn kaj esperas ke tio daŭras (eble vi sukcesas produkti meze 2 artikolojn tage). Mi komentis en la diskutopaĝo pri la majaa lingvo. Mi ĝojus aŭdi vian opinion. Mi ĝojus se vi ankoraŭ iom plilongigus la artikolon. Nun ĝi vere ne donas multajn informojn. Samtempe mi rimarkis ke kelkaj ligoj ne funkcias. Ĉu vi povus korekti? Cetere: Se vi kreas artikolojn en la kategorioj: "Meksiko, Geografio, Geologio, aŭ Politiko" mi ĉiam pretas kontrollegi. Speciale ĉe Meksiko mi ĝojus se vi ĉiam informus min pri kreo de nova artikolo. --Esperantst 22:21, 4. Jan 2009 (UTC)

Dear Friend, Lola Pagnani and Gianluca Ramazzotti you could help the articles founding yourself on the German?[redakti fonton]

Dear Alois, writes you if out of politeness you could help the two articles of my friends Lola and Gianluca you can found you on the German. Considering that they are autodidactic of Esperanto and German, therefore my notions are little. However I will reciprocate the courtesy if it needs you some translation in Italian and some dialect of his. In attends him of one certain answer of yours I thank you in advance!--Lodewijk Vadacchino 22:28, 9. Jan 2009 (UTC)

La urso kaj la persiko[redakti fonton]

Mi jam sendis la rakonton al vi. Dankon! Ombresaco 18:04, 21. Jan 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto[redakti fonton]

Saluton Alois! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 22:02, 29. Jun 2009 (UTC)

Saluton Alois,
lastfoje ni interparolis en Nördlingen. Mi foje nun skribas pri fizikaj aferoj. Bedaŭrinde ŝajnas ke multaj vikipediistoj nun ferias.
Amike Thomas-sk 16:16, 20. Jul 2009 (UTC)

Kara Alois,
dankon pro la korektado. Bonvole prefere skribu sciigon en mia ĉefa diskutpaĝo, ĉar en alia diskutpaĝo mi nur hazarde rimarkas tion. Vi ofte skribas pri Afriko. Ĉu estas via pasio ?
Amike Thomas-sk 20:17, 23. Jul 2009 (UTC)

Saluton. Mi volas atentigi, ke la neoficiala sufikso -ik- rilatas al scienco, kiel ĉe komputiko respektive al komputilo. Tiele la fakto estas elektro kaj la scienco estus elektriko. Ne estas elektrikaj kristaloj, sed elektraj kristaloj kaj tion mi fortranĉis de la artikolo, sed restas multaj -ik-. Eble vi devus revizii tion eĉ de la nomo de la artikolo aŭ de rilataj artikoloj. Krome ĉar la radiko piro- devenas el internacia sciencismo, sed koincidas kun esperanta vorto eble oni devus aldoni la similajn formojn kun radiko far-, ekzemple Fajrelektreco, kio povus esti alidirektilo, sed pri tio vi mem povus decidi. Amike. --kani 21:17, 18. Sep 2009 (UTC)

Kara kani, dankon pro via atentigo. Vi pravas. Mi jam ŝanĝis en la teksto ĉiujn koncernajn vortojn al la ĝusta formo elektro.

Bedaŭrinde la scienca vortero piro- kolizias kun la frukto piro. Tamen mi ne trovas, ke estus bona solvo anstataŭi piroelektreco per fajroelektreco, ĉar ne temas pri fajro. Do piroelektreco estas la pli malgranda malbono.

Nun restas la problemo pri la alinomigo de la titolo. Mi ŝatus tute estingi mian artikolon por poste krei novan kun la nuna teksto, ĉar mi ne volas, ke mia eraro restu en Vikipedio kun la danĝero, ke iu uzos la eraran formon. Kion vi pensas pri estingo kaj novkreado anstataŭ simpla alinomigo? Kiel oni estingas tekston? Ĉu tion povas fari simpla vikipediisto kiel mi aŭ ĉu nur administranto povas fari tion? --Alois 22:37, 18. Sep 2009 (UTC)

Saluton. Pri piro- vi pravas, mi ne volis sugesti, ke oni ŝanĝu la nomon sed ĉiukaze aldoni novan alidirektilon, sed pri la taŭgeca de la radiko fajr- mi estas tute malfakulo. Pri aliomigo de titolo, mi konsilas tion, ĉar fakte mi ne scias forigi artikolon kaj mi dubas ĉu oni povas fari tion aŭ devas fari ĝin administranto. Kiam mi bezonis tion, mi iris al Diskutejo aŭ al Forigendaj artikoloj kaj tion mi petis. Do, estas pli facile simple alinomigi kaj lasi la eraran pranomon tie. Sed vi mem decidu. --kani 22:45, 18. Sep 2009 (UTC)

Samseksemo en Pollando[redakti fonton]

Dankon pro Via purigo de la artikolo Samseksemo en Pollando. Mi ĵus aldonis kelkajn informojn en la sekcio Socia situacio. Mi varme petas - ĉu Vi povus kontroli ŝanĝojn? Anticipe dankon! --Fiskot (diskuto) 13:49, 13. Nov 2009 (UTC)

Kara Fiskot, mi volonte faris. Sed mi ne povas promesi, ke mi regule korektos, nur kiam mi rigardos la novajn paĝojn en Vikipedio. Sed sufiĉe ofte tio okazas.--Alois 18:35, 13. Nov 2009 (UTC)

Proteomiko[redakti fonton]

Kara Aynar, mi faris ĝermon pri via fako proteomiko, tradukante la komencon de la germana artikolo Proteomik - honore al vi! (Mi estas germana vikipediisto.) Mi esperas, ke troviĝas teamo de biokemiistoj, kiuj okupiĝas pri biokemiaj artikoloj, ĉar tiuj bezonas plimultnombriĝon (la sama direndas pri ĉiuj sciencaj fakoj). Mi konvinkiĝas, ke la evoluo de Esperanto en la natursciencoj estas grava por la estonteco de nia lingvo. Ĉu vi samopinias? --Alois 11:34, 18. Nov 2009 (UTC)

Kara Alois, dankon pro via mesaĝo, kaj pro ek-redaktado de la artikolo pri proteomiko. Mi ankaŭ pensas, ke la esperanta vikipedio tre multe bezonas sciencajn artikolojn. Nia tasko estas ankaŭ tre grava, kaj ni havas grandan respondecon, pro tio, ke plurfoje okazas, ke ni estas la unuaj esperantistoj, kiuj skribas pri iu scienca temo, kaj ni estas la unuaj, kiuj devas trovi taŭgan vorton. En proteomiko libera tempo ne abundas, sed mi esperas esti utila. Bonan kunlaboradon! :) Eynar Oxartum 14:41, 22. Nov 2009 (UTC)

Saluton. Okazas konflikto inter tiuj du artikoloj. Eble robotoj freneziĝos por aldoni la alilingvajn ligilojn. Mi supozas, ke la plej facila solvo estus unuigi ambaŭ artikolojn kaj lasi la plej povran kiel alidirektilo de Veterdisfalo, ĉu ne? Sed, se jam aperas la ligoj al Efloresko, se vi akceptas ambaŭ nomojn oni povas lasi Veterdisfalo kiel alidirektilo, kvankam oni povas uzi ĝin en la redakto.--kani 22:16, 20. Nov 2009 (UTC)

Kara Alois, en decembro 2006 vi iniciatis artikolon pri la usona animacia serio Avatar: The Last Airbender. Ĝi de tiam ne multe moviĝis, kaj ankoraŭ estas nematura. Nun, kiam en la kinejoj furoras la filmo Avatar, estas bona momento reatenti ankaŭ pri la samnoma animacia serio. Ĉu vi ne emus reveni al via kreaĵo kaj ampleksigi ĝin?

ThomasPusch 18:33, 17. Jan 2010 (UTC)

Multan dankon Alois pro la atenta tralego de mia artikolo Phillip Ndunguru - se vi estus indiano, mi nomus vin "Okulo-de-Linko"  ;-) --Dominik 23:57, 3. Feb 2010 (UTC)

Bantua lingvaro[redakti fonton]

Saluton. Ŝajne vi iam faris tiun artikolon. En la tabelo La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj la nombro fakte estas konfuzaj ĉar mi dubas ke la mallongigo mi-oj facile povas esti komprenata ĉu al miloj, al milionoj aŭ al kio. Ĉu vi volus ŝanĝi tion aŭ ke ni faru se vi diras al kio egalas.--kani (diskuto) 13:05, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Schauinsland[redakti fonton]

Saluton. En Schauinsland la artikolo videblis fuŝe ĉar la bildoj tro grandis. Tio rilatis al fakto ke en la germanlingva originalo oni lasis la vorton mini; ansatataŭe oni devas ŝanĝi al eta. Nun videblas la germanlingvaj klarigoj, sed mi ne scias tion traduki, ĉu vi povas fari tion? Dankon.--kani (diskuto) 23:12, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Same okazis en Evakuado, kie krome ne estis minimuma enhavo por artikolo.--kani (diskuto) 11:37, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]