Uzanto-Diskuto:Chtaesok

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Chtaesok!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 13:48, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Vi lastfoje redaktis ĉi tie en oktobro 2022, tial mi tute ne scias kiom rapide vi vidos tiun ĉi noton. Sed povas esti, ke vi ĉiukaze ensalutas ankaŭ se vi nur legas ion en vikipedio kaj ne redaktas. Tial mi ĉiukaze provas. Se vi foje volus komplete ekkrei artikolon, mi havus du proponojn por vi, la urbon Gjongbuk en Koreio kaj la altlernejon universitato Dankook en Seulo. Se vi hezitas komenci de nulo, vi ankaŭ povus demandi ekzemple min krei kvazaŭ malplenan kadron de artikolo, kaj vi poste povus enhave iom pliplenigi ĝin. Kompreneble pliaj temoj, pri kiuj vi scias multon, estus la ĵurnalismaj temoj de semajngazeto Donga, la korea televido YTN (Yonhap Televidaj Novaĵoj), aŭ la kompanio Korea Telecom Hitel kaj sia novaĵa servo (kaj kompreneble vi mem ankaŭ povas pensi pri pliaj temoj), sed urboj kaj universitatoj estas aparte bazaj temoj por vikipedio, kiuj estu laŭeble kompletaj. Pripensu, ĉu vi foje havos liberan duontagon semajnfinan, kaj volos fari plian paŝon en vikipedio. Cetere: en la teksto pri Lee Chong-Yeong estas ankoraŭ du informtruoj pri universitato Yeungnam kaj la Kampanjo 2000 de UEA ekde 1996, pri kiuj mi scias plene nenion, sed vi tiam estis pli en la Esperanto-movado kaj eble havus ideon, de kie oni povus kunskrapi informojn por vikipedia teksto. Salutas vin ThomasPusch (diskuto) 12:20, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

saluton, mi provos plenumi, kiam mi trovos iom da libera tempo. Amike, Taesok. Eble vi povas helpi min, kiel ŝanĝi "Kjonĝu" (Kjonĝu) al "Gjongĝu". Mi sukcesis ŝanĝi en la teksto, sed ne tiun kapvorton. Amike, Taesok Chtaesok (diskuto) 07:52, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]