Uzanto-Diskuto:Esperantostern

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Esperantostern!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 13:11, 13. Nov 2006 (UTC)


Kara Esperantostern (Karl Heinz Schaeffer?),

mi preferus, se vi ne redaktus artikolojn nur por ŝanĝi "Germanio" al "Germanujo", kiel vi faris ĉe Esperanto programita. -- Ulrich Matthias 16:33, 14. Maj 2007 (UTC)

En Vikipedio estas uzata Germanio kiel en 80% de la dokumentoj en Esperanto. Bonvolu ne ŝanĝi ĉiun aperon de la vorto per la de vi preferita 'Germanujo'. Sufiĉas ke aperas en la artikolo Germanio la mencion «Germanio (aŭ Germanujo) ...» La finaĵo -ujo estis uzata ĝis 1920, sed de tiam ĝeneraliĝis la uzo de la finaĵo -io, kaj eĉ se iuj volas restarigi la antikvan -ujo ne estas unuanima interkonsento pri tio. Vikipedio ne estas tereno por lingvaj bataloj : ni konformiĝas al plej ĝenerala uzo kaj flanke mencias alternativajn formojn (sed nur flanke, ne anstataŭe). Dankas pro la komprenemo Arno Lagrange @ 22:04, 23. Okt 2008 (UTC)

Saluton! Evidente la foto de vi estas via propra foto. Ĉiuj fotoj en Vikipedio devas esti markita kun la kopirajta statuso. Bonvolu aldoni la ŝablonon {{proprafoto}} al la dosiero se vi donas tian permeson. Se vi havas iujn ajn demandojn, bonvolu kontakti min. Ĝis! -- Yekrats 21:03, 20. Nov 2008 (UTC)

Kara Esperantostern : Mi dezirus kreii artikoleton pri ekozonoj tradukante la franclingvan artikolon( écozone ). Mi serĉas taŭgan tradukon por :

  • Afrotropical : ĉu Afrotropikio ???
  • Région antarctique  : ĉu Antarktikio ??? Ekozono antarkta ???
  • Indomalais : ĉu Hindomalajsio ???
  • Paléarctique : ĉu Palearktikio ??? Palearktio ??? Ekozono palearkta ???
  • Néarctique : ĉu Nearktikio ??? Nearktio ??? Ekozono nearktia ???
  • Néotropique : ĉu Neotropikio ???
  • Océanien : ĉu Ekozono oceania ???

Eble vi povas helpi ? Dankon !Vikipediisto:Forstbirdo Kara Esperantostern : Mi dankas por via konsilo kaj pensas ke vi tute pravas rilate la uzo de "uj". Mi do faris novan klopodon kion vi povas vidi en mia artikoleto. Eble vi ektimos, sed mi pensas ke koncernas gravajn sciencajn nociojn laŭ mia scio ne jam uzitajn en Esperantujo. Oni ankaŭ devas diferencigi inter la biogeografia-ekologia nocio kaj la geografia. Pro tio la aŭdacaj proponoj provizore adoptitaj. Vikipediisto:Forstbirdo Kara Esperantostern : Bonvolu konsulti la diskutpaĝon je Flandrio ( pardonu ! ) 2009-01-25 Vikipediisto:Forstbirdo

Saluton. Kvankam mi ne estas fakulo pri ekozonoj, ŝjane estas du eraroj en tiu nomigo. Unue estas la vorto Arkto kaj ne arktiko, kio estas en aliaj lingvoj, sed ne en Esperanto, do malmankas -ik- en la nomigo. Ik signifas sciencon, ekzemple informadiko. Krome Ne- ŝajne estas en aliaj lingvoj kiel mallongigo de Nea- kaj sinonimo de Nov-; en Esperanto Ne- signifas neadon. Do tiu parto devus esti Nov-. Ekde mia nefakuleco mi proponus Novarktujo aŭ Novarktio (uzado de ambaŭ sufiksoj interbatalas en Esperantio, spite la antaŭe menciita opinio). Se vi scias alinomi, pripensu taŭgecon fari ĝin. Se ne, diru, kaj mi mem faros tion.--kani 21:31, 25. Jan 2009 (UTC) Kara Esperantostern, Bovolu doni, se eble, viajn rimarkojn al mi. Mi bazigis min precipe je la anglaj terminoj por krei la Esperantaj. 2009-01-16 Vikipediisto:Forstbirdo

Kara Esperantostern, Ĉu vi ne partoprenas en la nuntempa baloto pri la unueco de landonomoj ? Korajn salutojn, --Forstbirdo 07:36, 4. Jul 2009 (UTC)

Uzanto:Esperantostern/ludejo[redakti fonton]

Saluton, Esperatnostern. Mi ĵus korektis iomete Uzanto:Esperantostern/ludejo. Tie mi anstataŭigis la ne ekzistantan ŝablonon Personendaten, kiu staris je la fino, per la ŝablono {{informkesto homoj}}, kiu staras je la komenco. Krome mi tradukis la plej gravajn kategoriojn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 16 Apr. 2012 (UTC)