Uzanto-Diskuto:Henri

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Henri!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  05:28, 14. Jul 2006 (UTC) Bonvenon al vi kara Henriko !


Bonvolu ne krei novajn artikolojn per redaktado kaj alinomado de Helpo:Kiel krei paĝon.

Entajpu la titolon en ĉelo maldekstre, premu butonon "Ek", kaj poste elektu ruĝan ligilon "krei la paĝon". Maksim 12:14, 14. Jul 2007 (UTC)

ZEO en Moutiers-les-Maufaix[redakti fonton]

Kara Henri,

Ĉu vi havas novaĵojn pri la ZEO "Rue de l'Espéranto" ? Ĉu tio ekzistas nun ? Se vi havas pli da informoj, se vi havas foton, bonvolu aldoni ilin en nia listo de ZEO-j en Francio. Koran dankon, NicoRay 09:11, 11. Okt 2007 (UTC)


---

La ZEO de Moutiers-les-Mauxfaits ekzistas oficiale nur surpapere pro decido de la urba konsilantaro (unuanima voĉdono). Ĝi ekzistas ankaŭ sur la tereno sed mankas ankoraŭ nun la plakoj kun la nomo "Rue de l'espéranto". La tuto aspektas ankoraŭ nun (29an de aŭgusto 2008)kiel konstruejo : ĉirkaŭ dudeko da domoj estas aŭ ekkonstruataj aŭ konstruataj aŭ preskaŭ finkonstruitaj (mankas tamen internaj aranĝoj, eksteraj : ĝardenoj, ĉirkaŭaj muroj aŭ kradojn, ktp, kaj ŝajnas al mi ke ankoraŭ neniu loĝas tie). Eble oni komencos loĝi tie post kelkaj monatoj. Fotojn mi ja faris en diversaj periodoj sed ili ne prezentas intereson ĝis nun por la ZEO-listo. Henri

Dankon pro via respondo. Ni atendu... Ĝis, NicoRay 16:57, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Bonjour Henri,

Je crois pouvoir remarquer en relisant vos articles que vous avez quelques difficultés à employer la syntaxe en usage sur Wikipédia. Voici donc quelques astuces très simples :

  • Pour insérer un lien dans le corps du texte, par exemple vers "Hippolyte Sébert", il vous suffit d'écrire le mot de la manière suivante : [[Hippolyte Sébert]]. Le nom apparaîtra ainsi en bleu dans le corps du texte (ou en rouge si l'article n'existe pas encore). De même, si vous écrivez par exemple [[Alfred Dreyfus|Dreyfus]], le texte affichera en bleu "Dreyfus" mais renverra à l'article "Alfred Dreyfus".
  • Pour insérer des sections dans vos articles, utilisez le symbole "==". Exemple : == Ĉefaj verkoj ==. Puis === Unuaj verkoj === pour les sous-sections, et ainsi de suite...

Cordialement, Thomas Guibal 07:57, 28. Aŭg 2008 (UTC)

---

Dankon Thomas pro viaj atentigoj. La problemo estas en tio ke mi estas ege malregula kaj malofta kunlaboranto kaj kontribuanto de Vikio. Tion mi faras laŭbezone, ekzemple nun sekve de traduko de artikolo kiun mi verkis ĉe AgoraVox [1] ĉar mi sentas ke estas oportune ke oni sciu pli bone pri tiuj famuloj kiuj subtenis Esperanton. Do, pro tiu malreguleco kaj malofteco mi intertempe forgesas kion mi aplikis monatojn antaŭe. Intertempe mi malkovris la solvon por la internaj ligiloj sed ne por la eksteraj ;-)

Ĝuste pri Sebert mi foje atentigis ke ne devas esti "é" sed "e" : SEBERT kvankam la franca prononco estas efektive "é"... Sed mi ne estas sufiĉe sperta por ŝangi ion• Ŝajnas al mi ke en tiaj kazoj oni devas ĉion reverki (aŭ kopii-glui ?).

En miaj artikoloj mi kutimas skribi graslitere la librotitolojn, ne kursive. Tiel faras Le Monde Diplomatique. Laŭ mi tio estas pli oportuna por diferencigi titolojn disde citaĵoj.

Nu, mi ne scias kiam okazos mian venonta kunlaboraĵo...

Amike. Henri

Pri roboto[redakti fonton]

Henri, saluton! Vi lasis mesaĝon ĉe mia diskutpaĝo, sed mi pensas, ke eble vi celis alian homon, ĉu ne? Mi demandis vin pri roboto (aŭ mi faris tion?). Kore, Fernando Maia Jr. 03:42, 5. Sep 2008 (UTC).

Ligiloj al artikoloj en la franca[redakti fonton]

Saluton Henri,

Pardonon pro la insisto, sed bonvolu NE krei ligilojn al la franca lingvo se ne ekzistas ekvivalento de la samaj artikoloj en Esperanto. Ruĝaj ligiloj estas multe pli preferindaj. Kore, Thomas Guibal 18:33, 3. Okt 2008 (UTC)


Saluton Thomas,

Mi ne scias ekzakte pri kio vi skribas. Povas esti ke mi erare lasis ligilon al la franca por artikolo kiu ekzistas en diversaj lingvoj, tio ĉar mi ne ankoraŭ alkutimiĝis al la kodoj. Mi uzas modelojn kaj poste mi gluas kaj modifas; eble mi forgesis modifojn.

Se temas pri nomoj en artikolo, ekzemple en la artikolo pri Michel Bréal, mi lasis, post via korekto : FR Albrecht Weber kvankam "FR" ne plu havas ekzistokialon, ĉar per ĝi mi atentigis pri la ekzisto de artikolo pri li en la franca : http://fr.wikipedia.org/wiki/Albrecht_Weber (fakte ĝi ekzistas ne nur en la franca : germana, angla, rusa, sveda).

Mi opinias ke tia indiko ne estas senutila ĉar nun, per uzo de aŭtomataj tradukiloj (eĉ Esperanta el/al la angla : http://traduku.net/ ), eĉ se ili ne estas plene fidindaj, eblas ricevi ĝeneralan ideon pri kio temas por la plimulto el la uzantoj de Vikio. Nun, post redakto de artikoloj kun fontoj el lingvoj kiujn mi ne scipovas (rusa kaj hispana), mi opinias ke tiaj iloj ne estas neglektindaj. Se, ekzemple, Ukrainano aŭ Ĉino scipovanta nur Esperanton kaj unu fremdan lingvon (ĉu germana, ĉu angla, ĉu franca) volas scii pli pri menciita nomo, li havas eblecon glui tiun nomon ĉe Google kaj serĉi; nu, per mia metodo, ili havas eblecon iri rekte al tiutema artikolo en unu el la versioj de Vikio, kaj se la franca ne taŭgas por ili, eble ekzistas alilingvaj versioj. Tio estas ĝuste la kazo por Albrecht Weber. Kore.--Henriko 04:45, 5. Okt 2008 (UTC)

Henriko, du aferoj pri ligoj al alilingvaj artikoloj :
  1. por ligi al alilingva artikolo enmetu la kodon [[:xx:Titolo de la artikolo]] ekzemple [[:fr:Albrecht Weber]] rezultas fr:Albrecht Weber, [[:fr:Albrecht Weber|Albrecht Weber]] rezultas Albrecht Weber, -atentu pri la komenca dupunkto (:) se vi forgesus ĝin vi kreus interlingvan ligilon kiu aperos enla maldekstra ligilo ! Same pri internaj ligiloj ne enmetu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vetero sed [[Vetero]] kio rezultas Vetero
  2. por aŭtomate ligi al alilingva artikolo ĉar la Esperanta ne jam ekzistas ekzistas ŝablono {{Alilingve}}; se vi enmetas {{Alilingve|de|Albrecht Weber}} rezultos Albrecht Weber (germane: Albrecht Weber), kaj la ligilo al la germana artikolo aŭtomate malaperos kiam la artikolo estos kreita en Esperanto. -mi intence metis ligilon al germana prefere al la franca ĉar temas pri germano kaj ĉefe ĉar la germanlingva artikolo estas multe pli riĉa ol la franclingva. Legu pli pri la uzo de la ŝablono je {{Alilingve}}.

Arno Lagrange @ 08:16, 5. Okt 2008 (UTC)

Dankon Arno pro la "trukoj". Fakte mi havas certan alergion al la kodoj, kaj pli interesas min la serĉado kaj redaktado ol enpaĝigo. Mi opinias ke estus oportune se ekzistus kaj redaktantoj kaj enpaĝigantoj, kvankam estas bone ke laŭeble plej multaj vikipediistoj kapablu fari ĉion de "A ĝis Z". Tion mi foje skribis en SAT-Amikaro. Estas kapabluloj kaj kompetentuloj pri multaj fakoj sed kiuj neniam emos fari enpaĝigon. En tio ni perdas amason da eblaj artikoloj.

Alia afero pri la alilingva kodigo. Mi tute ne havas kompetentencon en programado (mia alergio! ;-) , sed povas esti ke eblus fari tiel ke, por difinita nomo, ekz. Albrecht Weber, se Vikiuzanto klakus sur tiun nomon, li ricevus la aktivan liston de ĉiuj lingvoj en kiuj ĝi estas konsultebla. Por Esperanto, oni tuj vidus ĉu ĝi ekzistas aŭ ne kaj ĉu ĝi estas kompletiginda per informoj el la aliaj versioj. Tio estus tre praktika, ĉar la uzanto tuj vidus ĉu estas inter tiuj lingvoj unu kiun li scipovas aŭ por kiu li povus ricevi aŭtomatan tradukon, kio estas pli bona ol nenio. Krome, artikoloj en Esperanto ekzistanta ankaŭ en ne multe konataj lingvoj estus grandparte komprenebla por multaj kiuj scipovas la anglan, hispanan, italan kaj francan. Eble vi povus komuniki tiun ideon al la programistoj...

--Henriko 18:35, 5. Okt 2008 (UTC)

nterlingvaj ligiloj inter ĉiuj lingvoj
Nuna situacio:
interlingvaj ligiloj
inter ĉiuj lingvoj
=> Proponata situacio: ligiloj el ĉiuj lingvoj al unu centra punkto
Proponata situacio:
ligiloj el ĉiuj lingvoj
al unu centra punkto

Fakte mi pripensas tian aranĝon jam de pli ol kvar jaroj. Kaj mi trovis ke oni priparolas ĝin je meta:A newer look at the interlanguage link. Esperinde tio baldaŭ aperos. Arno Lagrange @ 10:15, 6. Okt 2008 (UTC)


Dankon ! Tio estus vere bonega novaĵo. Kvankam novulo, mi preskaŭ tuj sentis tiun bezonon. En mia ĵusa artikolo pri Antoine Meillet, mi uzis la metodon, kiun vi sugestis. Por francoj mi uzis [[:fr:ktp kaj por usonano [[:en:ktp , sede oni povas eventuale uzi alian lingvon ol tiu de la persono pri kiu oni skribas. Mi opinias ke tio pli taŭgas ol lasi nomon ruĝa. Oni same vidas ke estas manko rilate al eo, kaj tiel oni ne lasas la leganton sen ebleco pli facile informiĝi. Espereble iam -- sed io estas nur revo ;-) -- estos ebleco "traduki tiun paĝon" en almenaŭ la plej vaste uzataj lingvoj kaj, kompreneble, eo. Pardonu : mi forgesis la subskribon :--Henriko 11:47, 6. Okt 2008 (UTC)


Saluton. Vi ĵus kreis tiun artikolon, sed jam ekzistis similtema artikolo sub titolo Aldomigo. Mi vidas, ke ambaŭ artikolo taŭgas (ambaŭ enhavas interesaĵojn), sed ne separate, do mi supozas, ke indas unuigi ilin. Mi supozas, ke la procezo estas lasi la malnovan kiel ĉefa titolo, ĉar la alilingvaj ligoj direktas al ĝi, krom aliaj partoj, kiel finaj aldonaĵoj. Kopii ĉion el Dresado kaj enmeti ĝin en Aldomigo. Jam malplena Dresado povas esti konvertita en alidirektilo por Aldomigo. Ĉu vi konsentas pri tio? Se vi volas, vi povas fari tion; se ne, diru, kaj mi mempretas fari ĝin. --kani 19:19, 30. Okt 2008 (UTC)

Saluton kani. Mi ne konis tiun artikolon sed, laŭ mi, tio estas sufiĉe aparta afero, kvankam kelkrilate ankaŭ sufiĉe simila. Oni tamen ne povas paroli pri sinonimoj. Mi opinias ke ambaŭ estas necesaj, sed eble estus utile krei ligilojn inter ambaŭ aŭ aldoni § por reliefigi la nuancon. En la franca, tio korespondas al "Domestication" (same en la angla) kiu estas tute alia ol "Dressage" (same en la angla, sed, unuavide, temas pri ĉevaloj). Ekzemple, leonoj, tigroj aŭ zebroj ne estas aldomigeblaj, ili ne povas fariĝi dombestoj, kvankam foje, sed tio tute escepte, iuj provis hejme bredi ne kutimajn bestojn ;-)

Saluton Henri,

Pri ruĝaj ligiloj, vidu ankaŭ mian respondon en la paĝo Vikipedio:Artikolo de la semajno.

Nun pri la artikolo Marie Marvingt : mi provis trovi kompromison por kontentigi vin. Mi ja kreis la ruĝajn ligilojn, ĉar ili estas necesaj por ĉiuj artikoloj, sed aldonos por ĉiuj ruĝaj ligiloj etan noton kun ligilo al la alilingva versio malsupre de la paĝo. Mi jam komencis krei ilin por la dua sekcio pri la defioj de Marie Marvingt. Kore, Thomas Guibal 13:31, 31. Okt 2008 (UTC)

Respondo pri Marie Marvingt[redakti fonton]

Nu bone Henriko, provu iom trankviliĝi. Jen mia respondo kun kelkaj citaĵoj el vi.

"Ĉar vi resendis miajn franclingvajn ligilojn al piednotoj kaj lasis plurajn ruĝe en la piednotoj, mi kompletigis ilin per aldono de la franca ligilo ĉar, sen tio, tiu ŝanĝo estis absolute sensenca" > Pri tio vi pravas. Mi tro rapide ekzamenis viajn redaktojn ĉimatene post mallonga nokto kaj ne rimarkis, ke ili koncernis nur la piednotojn. Do mi sincere pardonpetas pri la erara akuzo kaj trastrekas mian antaŭan mesaĝon.

"Estas tamen iom amuze ke artikolo komence laŭdire inda je ADLS farîgis subite malinda" : mi neniam diris, ke la artikolo estis "inda je ADLS". La propono estis farita de Kani, kaj mi rajtas havi malsaman opinion.

"Estas ankaŭ kurioze ke antaŭaj voĉdonoj — por aŭ kontraŭ — malaperis." : pri kiuj voĉdonoj vi parolas ? Neniu vikipediisto voĉdonis antaŭ mi : nur Kani proponis la artikolon, kaj la sola voĉdono restas mia ĝis nun. Mi forigis neniun voĉdonon kaj neniun parton de la diskuto, kaj tia aludo estas ofenda. Mi ĵus pardonpetis pro mia propra erara akuzo kaj do ŝatus, ke vi agu same pri tio.

Pli ĝenerale, kvankam mi eraris pri la celo kaj intenco de viaj redaktoj, kaj kvankam mi agnoskas vian gravan laboron por Vikipedio, mi simple ne povas subteni la ADLS-iĝon de via artikolo pro la jam supre menciitaj kialoj. Tio ne signifas, ke viaj artikoloj estas senvaloraj aŭ forigendaj : kriterioj por ADLS estas sufiĉe specifaj kaj nur malmultaj artikoloj taŭgas. Fine, ne lasu tiajn kverelojn malkuraĝigi vin pri via laboro ĉi tie, kaj ne foriru el Vikipedio. Nia enciklopedio estas kunlabora projekto : do tiaj kvereloj, kiuj ofte devenas de malgravaj miskomprenoj, ja kelkfoje okazas kaj estas neeviteblaj. Min, spertan vikipediiston de pluraj jaroj, oni jam milfoje kritikis aŭ maljuste atakis, sed ĉiam mi preferis resti ĉi tie kaj plulabori. :=) Amike, Thomas Guibal 19:58, 5. Nov 2008 (UTC)

Jacques Pâris de la bollardière kaj François Perroux[redakti fonton]

Bonan vesperon

La enpaĝigoj de viaj du lastaj artikoloj estas tre bonaj. Mi ĵus trovis kelkajn etajn erarojn koncerne la ligiloj al aliaj lingvoj. En la artikolo pri Jacques Paris de la Bollardière, estis du ligiloj "français" kaj du ligiloj "english". Se oni alklakis la unuan ligilon "français", oni alvenis al la franca artikolo pri Marie Marvingt. Same kun la unua ligilo "english". Mi forigis tiun interlingvajn ligilojn. En la artikolo pri ĉaĥotin, estis du ligiloj "français". La unua kondukis al frança artikolo pri François Perroux. Mi forigis ĝin. Vi alklaku la paĝon "historio" se vi deziras kompari la ambaŭ versiojn de la artikoloj kaj kompreni miajn forigojn. Amike--Benedikto85 21:44, 11. Nov 2008 (UTC)

Emile Masson[redakti fonton]

Bone, pardonon pro la misinterpretado. Thomas Guibal 08:35, 22. Nov 2008 (UTC)

Ligo al aliaj lingvoj[redakti fonton]

Uzu {{Lingv/e}} aŭ laŭ bezono {{Lingv/a}} {{Lingv/*}} {{Lingv/Nomo}} aŭ {{Lingv}} kun iu el la eblaj parametroj.

Ekzistas ankaŭ {{alilingve}} kiu kezultas jet stream (angle: jet stream)
Arno Lagrange @ 09:58, 23. Nov 2008 (UTC)

La estona havas kodon et (estone); ee estas kodo por la eŭea afrika lingvo. Por norvega uzu {{Lingv/komento|no}} aŭ {{Lingv/Ak}}

AL @ 11:23, 23. Nov 2008 (UTC)

Saluton Henriko,

La kategorio "Historio de Germanio" ja ne kovras la tutan temon de la artikolo, sed estas ĉiukaze pli taŭga ol la tro ĝenerala kategorio "Historio" (kiu ideale devus enteni nur subkategoriojn, ne artikolojn). Ni ja povus aldoni ankaŭ la kategoriojn "Historio de Svedio" aŭ "Romia imperio", sed tia klasifikado ŝajnus iom stranga pro tio, ke la titolo de la artikolo estas germanlingva. Ĉu eble krei aliajn artikolojn por la aliaj lingvoj, aŭ tute male krei ĝeneralan artikolon kun la esperanta titolo Dio kun ni ? Laŭ via plaĉo. Kore, Thomas Guibal 10:15, 28. Nov 2008 (UTC)


La lasta solvo aspektas al mi preferinda, sed ne urĝas. Mi devos unue kolekti iom pli da materialo. Eble eĉ alvoki kadre de komuniko. Fakte estas problemo pri kategorioj. Mi ne estas ankoraŭ sperta pri tio, sed mi opinias ke multaj estas aldonindaj aŭ eĉ endaj. Kore.--Henriko 10:52, 28. Nov 2008 (UTC)

Henri, ĉu Vikipedio rajtas uzi vian bildon? Verŝajne jes! Bonvolu aldoni ŝablonon {{cc-by-sa}} al viaj bildoj por montri vian permeson uzi ilin. Dankon! -- Yekrats 17:27, 19. Dec 2008 (UTC)

Saluton. Jes, bv senkulpigi min, sed tio estas mia unua (fuŝa:-( instalo de bildo. Mi eraris kaj provis korekti"Bordeaŭ" por "Bordeaux" sed ŝajnas al mi ke ne eblas. Mi ne ankoraŭ uzis la bildon sed pretas tion fari en mia artikolo pri li. Mi provis plurajn manovrojn kaj supozis renkonti la vinjeton per kiu oni sciigas ke la uzo estas senkopirajta. Mi provos meti la ŝablonon {{cc-by-sa}}.Fakte mi provis enmeti tiun foton ĉe http://commons.wikimedia.org/ sed la afero ne brilas pro klareco, do mi revenis al Vikipedio. Alia afero : Sur la paĝo http://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikipedio/Kiel_redakti#Al.C5.9Duti sub "Bildoj", kiam mi klakas sur http://www.vikipedio.org § 2, strange aperas paĝo kiu tute ne rilatas al la temo, t.e. pri "Costa Rica Directory" !!! Kiam mi klakas "Redakti", ĉio aspektas normala. Ĉu vi havas klarigon pri tiu koboldo ? --Henriko 17:43, 19. Dec 2008 (UTC)

Nenia problemo, amiko.  ;-) Mi ĝisdatis la foton kun la ĝusta ŝablono. Ĉu bone? (Bonvolu klaki la bildo-ligilon supran kaj kontroli.)
Ankaŭ, iu ne-esperantisto ŝtelis nian interretan nomon Vikipedio.org.
Se vi havas aliajn demandojn pri la procedo, bonvolu kontakti min. Amike salutas Yekrats 18:03, 19. Dec 2008 (UTC).

Por korekti la dosieronomon nepre vi realŝutu ĝin kaj zorgu renomi ĝin taŭge Dosiero:Robert Molimard Bordeaux.jpg. Bonvolu uzi klaran nomon (la ciferoj kiuj informas pri grandeco estas senutilaj) AL @ 19:51, 19. Dec 2008 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo mankas la alilingvaj ligiloj. Se temas pri tutmonda afero, certe estas ankaŭ en aliaj versioj. Laŭ la angla via traduko mi iris al angla versio World Game kaj de tie al parenca World Games, sed ŝajne neniu el tiuj aferoj rilatas al via artikolo, ĉu vi povus klarigi?--kani 13:54, 11 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, Mi estas certa ke mi aldonis ligilon al fr:Jeŭ mondiaŭ de la paix. Mi ne komprenas kial kaj kiel ĝi malaperis. La artikolo ekzistas ĝis nun nur en la franca kaj Esperanto. Krome, mi konstatas nun ke ankaŭ la emblemo en Esperanto malaperis, kvankam ĝi aperis, dum mi ne sukcesis afiŝigi la franclingvan emblemon. Mi perdis duontagon por diversaj riparoj, i.a. la notoj. Mi estis rekomenconta verki aŭ traduki aŭ adapti artikolojn dum la vintraj monatoj, sed tiu malagrabla sperto vere emigas min zorgi pri aliaj aferoj.--Henriko 20:18, 11 Dec. 2011 (UTC)

P.S. : Mi ĵus aldonis fr:Jeux mondiaux de la paix Povaa esti ke la manko de duobla "x" malebligis funkciadon, sed mi tamen miras ke tio malaperis.--Henriko 20:23, 11 Dec. 2011 (UTC)