Uzanto-Diskuto:PaulP

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo 2006 Arkivo 2008 Arkivo 2009


Alinomigo[redakti fonton]

Mi elkore petas vin helpi pri (re)alinomigo ĉi tie: http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Presilo#Interkonsento_evidente_mankas Sen administrantaj rajtoj tio ne eblas. Slavik IVANOV 09:06, 26. Feb 2010 (UTC)

Forigo
Saluton PaulP, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Artikoloj kun ligiloj al Monato-artikolo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--→ Airon 20:45, 21. Apr 2010 (UTC)

Rebonvenon[redakti fonton]

Saluton, Paul. Mi ĝojas, ke vi revenis por iomete helpi ĉi tie. Kore --Tlustulimu 20:01, 3. Maj 2010 (UTC)

Demando pri unu dosiero[redakti fonton]

Saluton. Mi volus pliĝstigi, ĉu vere la dosiero Dosiero:Verkistoj.jpg estis farita de vi persone? Se jes, ĉu vi bovolus alŝuti ĝin al la komunejo sub via nomo por ke mi povu facile uzi ĝin ankaŭ en la rusa vikipedio? Antaudankon! Mevo 22:02, 13. Sep 2010 (UTC)

Malferma Tago[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:01, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron[redakti fonton]

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:09, 30 Dec. 2011 (UTC)

Mi vidas ke plurloke en vikipedio, ne nur (sed ankaŭ) en la artikolo pri la Grafika Centro Antverpeno, aperas ruĝaj ligiloj pri ne-jam-artikoloj de la flandraj movadanoj Anne Tilmont, Gert Van Tongerloo (ekzemple ankaŭ en foto pri la IJF de 1978) kaj Bob Venhuizen. Vi estas inter la vikipedianoj plej proksime kunlaborintaj (aŭ -antaj) kun ili, kaj do pli facile ol aliaj povus kolekti materialon: Ĉu vi ne povus verki biografiajn artikol(et)ojn pri ili, por forigi la ruĝajn ligilojn?

Sincere, ThomasPusch 21:27, 3 Feb. 2012 (UTC)

Via maladminstrantigo[redakti fonton]

Estimata PaulP! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2009/06/27 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Respondo: Mi pensas, ke mi intertempe faris kelkajn "administrajn agojn".

Bonvenon[redakti fonton]

Saluton, Paul. Mi ĝojas, ke vi revenis. La situacio pri la neceso korekti ĉiam la samajn erarojn kaj fuŝojn bedaŭrinde apenaŭ ŝanĝiĝis. Sed mi intertempe fariĝis pli sperta pri la verkado ĉi tie. Sed mi trovis plian kialon por la fuŝoj: la helpaj paĝoj estas parte sufiĉe malnoviĝintaj. Momente mi rearanĝas la listigon de ŝablonoj kaj kelkfoje proponas forigon de malnovaj, maltaŭgaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:31, 2 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Paul. Mi ĵus legis vian retpoŝtan mesaĝon kaj sendis al vi mesaĝon al la tie menciita adreso. --Tlustulimu (diskuto) 15:47, 2 Mar. 2013 (UTC)

Restarigo de foto[redakti fonton]

Sal. Mi ĝojas ke vi revenis kaj plu volas helpi :)

Kutime mi respondas en mia propra diskutejo sed nun mi por vi faras escepton ;)

Do, iri al la artikolo Arno Lagrange kaj alklaku la ruĝan ligilon kiu devintus esti bildo. Vi venos al paĝo por alŝuti dosieron kun proponita nomo, sed tute supre, sub titolo, administrantoj vidas etan tekston Vidi aŭ restarigi 6 forigitajn versiojn? do alklaku ĝin. Venu al la ujo Restarigi versiojn kie vi elektu (plejbone) ĉiujn versiojn - ĉar defaŭlte estas elektita neniu sufiĉas klaki al Inversigi selektaĵon. Donu komenton pri restarigo kaj Restarigu :) (fakte dosieron mi nenian restarigis do espereble ĉio funkcios...) Se estos ajna plia administra demando ne hezitu min demandi ĉu miadiskute, ĉu en nia IRC.

Rebonvene --KuboF (diskuto) 15:22, 2 Mar. 2013 (UTC)

Antverpenanoj[redakti fonton]

Saluton, Paul. Tre bone ke vi denove estas ĉi-tie! Mi respondis al via noto en mia diskutpaĝo - bv. rigardi tie. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 13:35, 4 Mar. 2013 (UTC)

Antaŭrigardo[redakti fonton]

Konsentite. Estas al mi malfacile eviti la kutimon multe klakadi, sed mi provos fari tion.--Pangea (diskuto) 03:42, 9 Mar. 2013 (UTC)

Wilhelm Fucks‎‎[redakti fonton]

Saluton, Paul. Mi ĵus ŝanĝis vian aldonon de {{DEFAŬLTORDIGO}} al {{Vivtempo|1902|1990|Fucks, Wilhelm}}}} en Wilhelm Fucks‎‎. Tio aŭtomate ordigas kiel la forigita kodo, sed ankaŭ aldonas pliajn kategoriojn. Bonvolu fari same ĉe aliaj artikoloj, precipe se almenaŭ la naskiĝjaro jam troviĝas en la koncerna artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 27 Mar. 2013 (UTC)

Juan Manuel Santos‎[redakti fonton]

Saluton, Paul. Mi ĵus vidis, ke vi forigis la intervikiajn ligilojn laŭ la malnova maniero el Juan Manuel Santos‎. Ĉu vi ĉe sekvaj artikoloj povus komenti ion kiel "intervikioj nun troviĝas sur la paĝo [[:d:Q57311]]. vidu ankaŭ [[VP:VD]]"? Alie nespertuloj aŭ aliaj uzantoj povus konfuziĝi pro granda ŝanĝo de artikolo. Anstataŭ Q57311 estu uzata la koncerna Q-kodo el Vikidatumoj. Mi jam kelkfoje komentis tiel, ekzemple ĉe Dorians. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:36, 27 Mar. 2013 (UTC)

OpenOffice[redakti fonton]

Saluton PaulP, mi malfaris vian ŝanĝon pri OpenOffice, ĉar, kiel vi povas vidi ĉe ĝia retpaĝaro, ĝia plena nomo nun ja estas Apache OpenOffice, kaj ne plu io kun .org. darkweasel94 (diskuto) 10:14, 1 Apr. 2013 (UTC)

Saluton kaj dankon. Mi tute ne scias pri kio temas tiu averto de Ludovica. Mi kontaktos lin.--kani (diskuto) 10:52, 7 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, PaulP. Vi ja sufiĉe ofte korektas artikolojn de Wollfgang Bohr‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) pri ekonomiko. Mi finfine kreis taŭgan helpan ŝablonon por tio, nome {{IKEV}}. Kaj mi jam metis ĝin en unu artikolon: entrepreno. Ĉar mi havas la libron, mi aldonis tri el la kvar eblaj parametroj tie. Ĉu vi eble ankaŭ havas la libron? Se jes, estus bone aldoni la informon pri la kapvortoj, nome paĝon kaj numeron en la listo. Se ne, mi devus fari tion. --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 10 Apr. 2013 (UTC)

Ordigŝlosiloj[redakti fonton]

Saluton, Forstbirdo. Mi vidis, ke vi ŝanĝis la ordigŝlosilon en la teksto pri Van der Biest. Laŭ mi vi malpravas. Vidu en Helpo:Kategorio#Reguloj_por_difinitaj_nacioj. Amike PaulP@diskkont 16:21, 10 Apr. 2013 (UTC)

Dankon pro la informo. Mi korektis (mi pensas). --Forstbirdo (diskuto) 20:58, 10 Apr. 2013 (UTC)

Kategorio:Anatomio[redakti fonton]

Vidu Besto. Vidu http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo/Diversejo&oldid=5123668#Kategorio Besto foje signifas kun homo; foje sen homo. Mi volus por ke estos animalo =bestoj+homo sed mi pensas ke mi ne povas. Ĉu mi devas fari Kategorio:Animala anatomio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:05, 15 Apr. 2013 (UTC)

Estas tri kaŭzo: 1. En la polalingvo foje estas du vortoj: por homo kaj por aliaj bestoj. Ĉu en esperanto nieniam estas estas tiel? 2. Multajn artikolojn malgraŭ havas nomo universala (por animalo) sed priskribas nur por homo. 3. Future estos multajn artkolojn kiel: Homa korpo (ne nur korpo), Homa skeleto (ne nur skeleto). en:Human tooth (ne nur en:Tooth)

Kio vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:33, 16 Apr. 2013 (UTC)

Dankon, iu alia jam diris tion, do mi ne plu uzas ĝin, sed restis selekti en miaj malnovaj artikoloj. --Crosstor (diskuto) 16:16, 18 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, kara PaulP, I don't speak esperanto, but I want to say you dankon for the help you gave me in this page.

Please, may I ask again you help for the future?

Dankon and have a nice Sunday.

Rei Momo (diskuto) 21:10, 27 Apr. 2013 (UTC)

Dankon por la vorto[redakti fonton]

La vorto distingivo (pri komputado, sed ankaŭ pri fotografio) meritus sian paĝon, sed la leksiko pri fotografio estas malriĉa. Oni trovas kiel sinonimoj ankaŭ "diseriĝo" kaj "bildo-distingivo" en la paĝo "dpi".

--Jean-François Clet (diskuto) 12:07, 15 Maj. 2013 (UTC)

Lt kaj Gt[redakti fonton]

Saluton, Paul. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis informon pri HTML en Lt kaj Gt. Sed bedaŭrinde vi ŝanĝis tro multe. En HTML ekzistas kaj &lt; kaj &gt;, sed ne <lt> kaj <gt>. Mi havas librojn pri tio. Mi jam korektis la artikolojn. Ĉu mi rigardu, ĉu eble eĉ la vorto etikedo tie devus esti korektata, ĉar ja temas pri kodo por specialaj signoj? --Tlustulimu (diskuto) 16:07, 15 Maj. 2013 (UTC)

Redaktoj[redakti fonton]

Saluton. Eble vi ja konstatis, ke mi ankoraŭ faras multajn redaktojn en miaj artikoloj, spite tion kion vi diris al mi. Mi klopodas uzi la butonon "Antaŭrigardo", sed mia produktaĵo estas vasta kaj miaj redaktoj sekve ankaŭ, kaj eĉ se mi volas uzi la butonon "Antaŭrigardo" mi ofte preteratentas tion. Kredu min se mi diras, ke labori sen uzi la butonon "Antaŭrigardo" estas al mi multe pli komforta (ĉiuj havas siajn maniojn); mi ne estas vandalo kaj miaj redaktoj estas ĉiam laŭnormaj kaj cele al plibonigi la artikolojn (mi estas ankaŭ tre perfektisma kaj multaj redaktoj estas por korekti etajn aferojn), sed se tia kutimo vere ĝenas al vi ĉiuj, bv. diri tion al mi kaj mi klopodos definitive ĉesi fari tion. Amike.--Pangea (diskuto) 12:11, 27 Maj. 2013 (UTC)

Artikolotitoloj pri provincoj de Italio[redakti fonton]

Kara Paul. Komence de aprilo 2013 vi ŝanĝis la titolonomon Provinco de Savono al Provinco Savono anstataŭigante alidirektilon ne lasante alidirektilon, je klarigo ke temas pri "italismo". Pri tiu klarigo mi tute konsentas, kaj bonvenigas artikolotitolojn pri provincoj sen centra "de". Mi tamen konstatis ke en multaj (ĉi-sekunde 76 artikoloj pri italaj komunumoj nun restas ruĝaj ligiloj al iu "Provinco de Savono", kiu ŝajne ne havas e-lingvan artikolon. Tio kompreneble estas ĝene. Principe ja eblas kontroli per ilo "ligiloj ĉi tien", ĉu la malnova interna ligilo de provinconomo kun vorto "de" ankoraŭ ie uzatas en vikipedia artikolo, tiam permane aŭ robote ŝanĝi ĉiujn internajn ligilojn de Provinco de Savono al Provinco Savono (kaj same ĉe aliaj provincoj), kaj poste forpreni alidirektigon. Sed laŭ mi multe pli simplas kaj tute permeseblas daŭre pluuzi la servon de alidirektigo, kiu sendas al la ĝusta paĝo kaj evigas ŝajnigon de "pseŭdoruĝa ligilo". Tial provizore mi remetas alidirektigon de Provinco de Savono al Provinco Savono kaj petas vin kontroli, ĉu ĉe aliaj provincoartikoloj kiujn vi alinomigis eble okazis la sama fenomeno. Ĉu? Sincere, ThomasPusch (diskuto) 08:08, 27 Jun. 2013 (UTC)

Polurado[redakti fonton]

Dankon pro la polurado de artikolo Narkotuloj Anonimaj! Mi ĉiam ŝatas ricevi la vidpunkton de aldona, pli sperta parolanto je ia artikolo. Havu agrablan mardon. Kraŭs (diskuto)

Kelktaga foresto[redakti fonton]

Saluton, Paul. Ĉu vi povos iomete rigardi la aktivecojn de la esperanta vikpedio? Mi forestos dum kelkaj tagoj, nome ekde morgaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 16:58, 19 Jul. 2013 (UTC)

Forigado de uzataj ŝablonoj[redakti fonton]

Kara Paul, bonvolu atenti ĉu io ligas al ŝablono, precipe ĉu ĝi estas uzata antaŭ forigo. Mi ĵus restarigis la ŝablonojn de Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Informkestoj_pri_birdoj_laŭ_ordo.2C_familio.2C_genro_kaj_specio ĉar ili estas uzataj en iom ĉ. 500 artikoloj. Mi dume havas malmultan tempon por anstataŭigi ilin per roboto (mi esperas pri sekvaj tagoj).

Dankon pro la atentigo. Mi efektive ne atentis ĉi-foje. Mi aldonos noton tie, ne nur por mia propra kaduka memoro, sed ankaŭ por aliaj administrantoj. PaulP@diskkont 12:47, 23 Jul. 2013 (UTC)

Krome, ĉu vi bonvolus subskribi forigproponon dum vi fermas ĝin? Tio bonas precipe por pli facila arkivado kaj posta pritraktado. Amike. --KuboF (diskuto) 12:27, 23 Jul. 2013 (UTC)

En ordo! PaulP@diskkont 12:47, 23 Jul. 2013 (UTC)

Alidirektoj[redakti fonton]

Saluton, mi ne sciis, al kiu skribi, kaze mi havus demandojn. Ĉar mi kelkfoje vidis vian nomon, i.a. ĉe mia paĝo, mi havis la ideon skribi al vi: Ĉu ekzistas programo por helpi ekulojn kiel min? Ĉu vi scias, kiel ekkoni ĉiuj alidirektojn kiuj aldirektas precizatan artikolon? --Gaja vegano (diskuto) 13:28, 24 Jul. 2013 (UTC)

Vian lastan demandon povas respondi mi: en la maldekstra menuo, sub "Iloj", estas ero "Ligiloj ĉi tien" - tie montriĝas ligiloj kaj alidirektiloj al tiu paĝo. darkweasel94 (diskuto) 13:51, 24 Jul. 2013 (UTC)
Saluton! Darkweasel jam respondis vian duan demandon. Pri la unua: ne, ne ekzistas iu speciala "demandejo" por novuloj, mi kredas. Vi povas uzi la "Diskutejon" (vidu ankaŭ en la maldekstra menuo). Kompreneble vi unue legu ankaŭ la helpo-paĝojn, sed pri multo ili ne informas. PaulP@diskkont 14:29, 24 Jul. 2013 (UTC)
Dankon --Gaja vegano (diskuto) 20:30, 31 Jul. 2013 (UTC)

Saluton Paul! Kial la ĉi-supre menciita dosiero estas pli ol 70-jaraĝa? De kie vi prenis ĝin? Tiu informo mankas en la priskriba paĝo, bonvolu aldoni ĝin. darkweasel94 (diskuto) 12:40, 25 Jul. 2013 (UTC)

La homo mortis en 1926. Do certe la foto estis farita antaŭ 87 jaroj aŭ pli. PaulP@diskkont 13:01, 25 Jul. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde tio estas pli komplika. Fakte la 70 jaroj estas regulo el la eŭropa kopirajto, sed por Vikipedio ni devas sekvi la usonan kopirajton, ĉar la Fondaĵo situas en Usono. Vidu commons:Commons:PD files#Determination of public domain in US (and copyrights) por la komplikaj reguloj pri tio - ŝajnas al mi, ke, eĉ se la bildo estis jam publikigita (ne nur farita) en 1926, ni devas ankoraŭ atendi ĝis 2022 por liberiĝo. Sed se ne eblas trovi liberan alternativon, eblas certe aserti justan uzon. Denove la demando - de kie estas la foto, kaj ĉu vere maleblas trovi informojn pri la aŭtoro? Se ĝi estas tiel malnova, ke ĝi estis jam publik-havaĵa en la fontlando la 1an de januaro 1996, tiam ni povas certe konservi ĝin. darkweasel94 (diskuto) 14:20, 25 Jul. 2013 (UTC)
Dankon pro viaj klarigoj. Jes, vi pravas, profesie mi ĉiam devis atenti la eŭropan juron, kaj neniam la usonan. Do tiun flankon mi pretervidis. Mi ricevis la foton de alia fama konanto de Afriko, Wim De Smet, kiu intertempe mortis, kaj do ne plu povos riveli por ni la sekreton. Ĉu do "justa uzo"? Nu, pri tio mi havas miajn dubojn. Justa uzo eblas ja nur se la bildo signife pligrandigas la komprenon de la leganto pri la temo, kaj ĝia forlaso domaĝus la komprenon. Ĉu sen la foto oni ne plu komprenos la artikolon? Certe oni komprenos. Sed kredu min, surbaze de tiu regulo oni devos forigi 99% de la bildoj sub "justa uzo". Grafikaĵo povas esti esenca por komprenado; foto preskaŭ neniam. Mi ankoraŭ kontaktos alian vikipediiston, spertulon pri Lemaire. Eble li konas iun liberan foton pri li. PaulP@diskkont 21:20, 25 Jul. 2013 (UTC)
Intertempe Roland Rotsaert gvidis min al foto el la sama periodo, kun klara eldondato antaŭ pli ol 95 jaroj. Ĉu en ordo tiel, kaj ĉu ni povas movi al Commons? PaulP@diskkont 07:12, 26 Jul. 2013 (UTC)
Verŝajne jes, simple prezentu tie, kiel vi eksciis pri tiu eldonado. La taŭgaj ŝablonoj devus esti {{anonymous-EU}} kaj {{PD-anon-1923}}. Ni vidos, ĉu iu ĝin proponos por forigo. darkweasel94 08:44, 26 Jul. 2013 (UTC)

piedoj.net[redakti fonton]

mi neniel disputas ties rapidan forigon. dankon! Kraŭs (diskuto) 01:08, 26 Jul. 2013 (UTC)

Mia Esperanta gramatiko estas malbona kaj mi estimas viajn korektojn. Pzoxicuvybtnrm (diskuto) 16:02, 27 Jul. 2013 (UTC)

Listo de administrantoj[redakti fonton]

Mi iom priesploris la historion de tiu paĝo kaj evidente tiu tabelo ĉiam estis aktualigata permane, kvankam simil-kolora tabelo estas ankaŭ automate ĝenerita pere de la speciala ilo kaj tiu estas, certe, ĉiam plej aktuala.

Ankaŭ laŭ mia kompreno permane redakti tiun tabelon estas iom stulta ago, sed oni plejparte aktualigas ĝin nur kiam aperas nova administranto, kiu ne tiel ofte okazas ĉe ni. Pro tio, eble, neniu pensis automatigi tiun taskon. Se vi havas iom da tempo, vi eble povus aktualigi la datojn de lastaj redaktoj kaj administraj agoj laŭ la rezultoj de tiu ilo. Mi dume devas forkuri... Alaŭdo ۩ 09:19, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Esperanto help needed[redakti fonton]

Hello PaulP,

I'm contacting you because we need some Esperanto translators to help with the deployment of the new mw:Wikipedia:VisualEditor on jv.wikipedia. It is important that we get the User Guide and the User Interface translated before VisualEditor is deployed to users. To translate the User Interface, you need to start an account at translatewiki.net if you don't have one already. Translating the User Guide and other documentation happens at Mediawiki.org (your regular username and password work there), and then translated materials need to be copied over to eo.wikipedia.org at the appropriate page names.

More information on the translating work is available at MediaWiki's Translation Central for VisualEditor. If you are able to help in any way, please either reply here or send e-mail to me. Thanks for your time, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 04:30, 24 Nov. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:01, 28 Dec. 2013 (UTC)
Ke estu klara: Mi tute ne postulis forigon de gravaj artikoloj PedofilioPedofilia movado. Mi nur volas, ke tiuj artikoloj ne povas servi al glorigo de pedofilio, kaj ke estiĝu la impreso, ke la leĝoj kontraŭ pedofilio estas nur rezulto de diskriminacio do kvazaŭ neante la objektivan fakton, ke seksa misuzo de infanoj fare de plenkreskuloj ja estas grava krimo kaj kaŭzas al infano dumvivan damaĝon. Imagu, sama movado estiĝus, kiu petus permeson de murdo! Fakte seksa agreso kontraŭ infano de multaj estas konsiderita kvazaŭ murdo aŭ almenaŭ terura vundo de la animo de tiu infano. La protalo pedofilio en sia nuna formo kvazaŭ prezentas pedofilion kiel io bagatela, kies krimeco estas nur rezulto de persekutado fare de la societo. Estas risko, ke tia portalo fariĝos renkontiĝejo de pedofiluloj kaj propogandejo por la pedofila movado, ja mi eĉ kuraĝas diri, ke ĝi tio jam nun estas. Se tamen la unika celo de la portalo estas varbado por la pedofilia movado, tiam tia portalo ne estas akceptebla laŭ la principoj de Vikipedio. Memkompreneble cenzuro ne estas bela afero, tamen ja fakte ni en Vikipedio ĉiam havas certan cenzuron. Jam nia regularo metas kadron por cenzuro, nome, kio estas ekster la regularo estas cenzurita. Mia riproĉo al la Portalo Pedofilio estas evidenta: Ĝia celo estas la bagateligo de pedofilio, se ne estus tiel, tiam ja tio devus klare esti indikita en la supra parto de la portalo. Tie tamen ja staras, ke la portalo celas peri informojn pri pedifilio, kiujn oni en neniu alia loko povas ricevi. Kaj la kialo, ke tiujn informoj ne haveblas en aliaj lokoj estas evidnetaj: En la nacilingvaj vikipedioj ili senescepte estis cenzuritaj kaj en aliaj lokoj eĉ per punkleĝo persekutitaj. La ideo ja estas simpla: Ĉar Esperanto ne aperas inter la oficialaj lingvoj la naciaj ŝtatoj ne interesiĝas pri la publikaĵoj en Esperanto, kaj tiel en Esperanto-vikipedio malpermesitaj informoj povas kaŝe aperi. Se tamen tio estas la celo de tiu portalo, tiam tio evidente estas grava misuzo de Vikipedio, ĉar la regularo de Vikipedio ĝuste antaŭvidas, ke ĝi ne devas esti uzata por apartaj politikaj celoj. Ni havas relative grandan toleremon kaj liberecon en Esperanto-vikipedio. Tamen estas limo, kiam ĝuste temas pri disvastigo de ideoj, kiuj fundamente kontraŭstaras la homecon. Eĉ pledo por maksimuma libereco kaj toleremo devas havi limon, kiam temas pri la fundamentaj valoroj de la homa societo. Seksa misuzo de infanoj (tio estas la celo de pedofilio) estas gravega krimo. Ĝi apartenas al la malmultaj krimoj, pri kiuj la svisa punleĝaro malebligas sub certaj kondiĉoj la preskripton (la aliaj du estas popolmurdo, nome krimoj kontraŭ homeco, kaj alta perfido) - ankaŭ ĝi apartenas al tiuj krimoj, pri kiuj la punleĝo en gravaj kazoj antaŭvidas dumvivan enŝloson! Kaj en la venontaj monatoj la Svisa Popolo devas baloti pri konstitucia leĝo, kiu postulas, ke kondamnitaj pedofiluloj estos registitaj kaj dum sia tuta vivo ne plu rajtos labori en postenoj, en kiuj ili estos en kontakto kun infanoj, do kiel instruistoj, flegistoj, infanvartistoj ktp. Laŭ porpono ricevis jam subtenon en la parlamento (maloftaĵo ĉe popoliniciativoj) kaj antaŭvideble akceptiĝos per grandega plimulto. Same kiel jam la leĝo por enŝloso de pedofilujoj dumvive en gravaj kazoj estis per giganta plimulto kaj de la homoj kaj de la federaciaj ŝtatoj akcpetita. La portalo por relative limigita temo ne estas necesa. Aldoniĝas la fakto, kiel Pangea sin nun esprimas: Li insultadas mian personon, tion mi en neniu momento faris, eĉ ne nun. Tio jam estus sendepende de la enhavo de la diskuto kialo por forbaro. Same li riporĉas al mi publike manipuladon. Li mensoge asertadis, ke nek la Biblio nek Korano kondamnos pedofikion. Tio nature estas kompleta malvero. Mi aldonis du bilbilajn citaĵojn, kiuj purvas la kontraŭo. Forigo de referencoj, kiuj pruvas fakton, tamen estas netolerebla misago, kiu fakte nun tute klare montras, per kiaj metodoj Pangea laboras. Kiu manipulas en tiu kazo, ĉu li cu mi, kiu nur montras per faktoj, kiel li manipulas? Same estas la maniero, kiel li citas Wilhem Reich, kiu postulis, ke la seksa vivo de la infanoj estu liberigita. Estas grava misinterpretado de tiu eldiro, ke Reich opinis, ke seksaj agoj de plenkreskuloj al infanoj estas liberigo de la seksaj rajtoj de infanoj. Tute kontraŭe, seksan misuzadon de infano Reich kondamnas kiel unu el la instrumentoj de seksa subpremo de la infanoj. Li diras aliloke ke ĝuste la seksa subpremo de la infanoj faciligas ilian misuzon fare de malicaj kaj egoismaj plenkreskuloj. Laŭ la metodo, kie tamen Reich kaj aliaj filozofoj estas cititaj en la artikoloj verkitaj de Pangea oni povus ricevi la impersojn, ke tiuj personecoj estis apogintoj de la pedofilia movado. La unika celo de tio metodo ĝuste estas la varbado por kompreno de la "idealoj" de tiu movado.DidiWeidmann (diskuto) 14:26, 29 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vere ne kialo por cenzuri portalon pedofilio?[redakti fonton]

Kara vi diris, ke vi ne vidas kialon por cenzuri tiun portalon. Do mi atentigas vin ekzemple pri la citaĵolisto en la portalo: "Portalo:Pedofilio/Citaĵoj". La tuta listo estas fakte nenio alia ol parto de apologio por pedofilo. Tio evidente estas komplete kontraŭ la regularo de Vikipedio (ne la unuopaj citaĵoj sed la listo kiel tuto, kiel glorigo de pedofilio sen aldono de citaĵoj kontraŭaj de aliaj famuloj, kiuj multe pli multnombras, sen komento kaj sen klarigo kun la ununura celo montri, ke pedofilio ne estas mensa malsano sed tolerebla konduto - tio fakte estas cinikega rilate al la sufero, kiun tiuj aĉaj perversuloj kaŭzis, kaŭzas kaj bedaŭrinde ankaŭ estonte kaŭzos al multnombraj infanoj). Se oni volus konservi la portalon, tiam estus necesa kompleta reverko. Kaj almenaŭ mi ne volas okupiĝi pri redaktado de portalo pedofilio! En tiu-ĉi formo la portalo pedofilio estas nenio alia ol propogandejo por la pedofilia movado. Kiu subtans tiun portalon en ĉi-tiu formo do efektive riskas, ke oni al li aŭ ŝi riproĉos, ke li aŭ ŝi apogas propogandon por pedofilismo! Kaj estas neeltenebla penso, ke nia Esperanto-vikipedio faru ludejo por pedofiluloj! - Krome tute sendepende de la demando pedofilio, ne estas sencohava redaktadi portalon por ege limigitan temon (ankaŭ tio fakte estas kontraŭ la principoj de Vikipedio) - krome portalo devus havi plurajn aktivajn regulajn kunredaktanojn. Do oni tute ĝenerale devus akcpeti portalojn nur, kiam ili havu almenaŭ tri kunredaktanojn! Tio tamen estos alia propono, kiun mi lanĉos iam aparte. DidiWeidmann (diskuto) 11:19, 30 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi povas rapide legi tiun kontribuon?[redakti fonton]

Mi postulas, ke Pangea ĉesu siajn insultojn kaj kalumniadon. Dankon por via eventuala interveno DidiWeidmann (diskuto) 16:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

Dankon por via interveno - kaj ĉar mi ja fakte jam ĉio diris pri la temo, kion mi povus racie diri, mi mem dum la venontaj kvin tagoj ne plu partoprenos en tiu-ĉi disktuo, krom se okazus alaj personaj atakoj al mi, kiujn mi nature devus respondi. Intertempe mi okupiĝas denove pri mia kontribuado al redaktado de plej diversaj temoj (mi ja antaŭ ne longe verkis mian 3000-an artikolon en esperanto-vikipedio [el inter kiuj troviĝas eĉ ne unu ĝermo]). Permesu al mi lastan rimarkon pri la temo, antaŭ mi definitive silentos dum kelkaj tagoj: Miaj intervenoj kontraŭ pedofilia propogando memkompreneble ne estis neŭtralaj, sed mia opinio ja ne devas esti neŭtrala, mi en diskuto ĝin rajtas esprimi, kiel tute same ja Pangea rajtus esprimi sian opinion, dum li ne atakas mian personon. Mi ne estis neŭtrala rilate al mia opinio pri pedofilio, sed mi en neniu momento atakis la personon de Pangea kaj mismafigis lin. Cetere iru foje kontroli la kontribuon de Pangea en la artikolo de Mark Twain (Temas pri la alineo pri seksa vivo de Mark Twain. Mi intence ne korektis ion, kaj ne korektos ion antaŭ la fino de tiu diskuto. Estas ja konata fakto ke la aktiveco de la maljuna Mark Twain favore al knabina klubo estis interpretita de kelkaj aŭtoroj kiel pruvo, ke Mark Twain havis pedofilan inklinon - afero tamen pure spekula (ekzistas neniu dokumenta pruvo, ke iam ajn Mark Twain havis seksan rilaton al subaĝo infano aŭ ke li favoris ion tian), oni eventuale povas raporti en Vikipedio pri tiu-ĉi aspekto, sed certe frazo "tio estas pruvo pri pedofilio de Mark Twain" estas kontraŭ princio de encoklepido, permesebla estus eventuale la aserto, ke "certa aŭtoro opinas, ke tio estas pruvo pri ..." - Tiu estas nur unu konkreta ekzemple de la redakto-metodo de Pangea, do vi vidas, ke la diskuton mi ne sen argumentoj malfermis - estis komence demando de kvalito de nia vikipedio, kaj mi esperas, ke poste ni revenos al tiu nivelo en la diskuto). Do iru mem kaj juĝu mem pri tiu konkreta kontribuo de Pangea. Mi estas fakte interesita, ĉu vi en tiu-ĉi konkreta kazo samopinias kun mi aŭ ĉu efektive vi kredas, ke mi vidas fantomojn! Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:01, 1 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi ne vidas ian demandon en la diskutpaĝo pri "Naskiĝoj de la monato". Ĉu vi povas diri kion vi volas, ke mi ekzakte respondu, mi petas? Mi plezure respondos al vi, sed mi estus danka se la demando estus kiel eble plej konkreta por ke la respondo estu ankaŭ kiel eble plej ekzakta. Se vi volas scii kial tiuj personoj aperas en tiu sekcio, mi jam anticipas al vi, ke ili ne estas enmetitaj tie nur ĉar ja jes aŭ pro simpla kaprico. Do, se vi havas dubojn pri iu persono inkludata, bonvolu demandi rekte kaj konkrete pri li kaj mi donos la necesajn biografiajn donitaĵojn, fontojn, klarigojn ktp kiuj pravigas lia inkludo en la sekcio. La plej granda parto estas/is pedofiloj, ne pro simpla supozo sed pruveble per iliaj biografioj kaj per fontoj, aŭ havas ian rektan rilaton kun pedofilio kiuj pravigas ilia inkludo. Same okazas kun la personoj inkluzivitaj en la sekcio "Elstara biografio" (kies nomo ja devus esti "Seelektita biografio", ne "Elstara biografio", ĉar ne temas pri elstaraj artikoloj, sed tutsimple pri selektitaj -mi ne sufiĉe komprenis la signifon de la vorto "elstara" tiam, kiam mi kreis la sekcion, pro tio mi erare uzis ĝin). Ekzemple rilate al Mark Twain, li aperas en la sekcio ĉar ekzistas bibliografio, krom propraj verkaĵoj kaj deklaroj de l' aŭtoro mem kaj detaloj de lia biografio, kiuj pruvas, ke li estis pedofilo. La sekcio ne diras, ke Twain estis pedofilo pro simpla supozo, kiel diris la uzanto DidiWeidmann, sed ĉar tio estas fakto pruvebla per fontoj, bibliografio, biografiaj donitaĵoj, ktp. Same okazas koncerne la ceterajn personojn, mi ripetas. La diferenco inter mi kaj la uzanto DidiWeidmann estas tio, ke mi bone konas tiun temon, ĉar mi funde informiĝis/as pri ĝi per fontoj, biografioj, kontrastigo de donitaĵoj, akademiaj esploroj ktp ĉiam prenante en konsideron tiujn fontojn... kaj li fakte scias neniom pri ĝi kaj pruvas tion konstante per ĉiu vorto kiun li skribas. Mi jam de kelkaj tagoj volas respondi al vi rilate al la afero pri la Biblio kaj la Korano, la vorto "viruzoĉasantoj", kaj ĉio tio, sed dum la lastaj tagoj mi havis nek tempon nek aliron al Interreto. Nun mi ja havas, sed havas teknikajn problemojn kaj lavango de laboro. Mi baldaŭ provos respondi viajn dubojn. Ĝis.--Pangea (diskuto) 16:23, 2 Jan. 2014 (UTC)

Pangea plu misatentas la admonojn kaj atakas mian personon[redakti fonton]

Kara PaulP mi kiel promesite nun silentis en la diskuto, tamen bedaŭrinde Pangea denove aktive plu denunacas kaj kalumnias mian personon. Precipe en mia (kio kelkaj al mi riproĉis, ke temis pri spamo, pri kio tamen mi malsamopinias, ĉar tiam ankaŭ ekzemple la mondonacalvokoj aŭ la alvoko pri partopreno al la fotokonkurso aŭ la alvoko partopreni la stewardelektojn estus spamo!) alvoko por partopreno en la baloto mi ja per neniu vorto menciis eĉ la nomon de Pangea, mi nur kritikis la portalon, krome ja donis la ligilon, tiel ke ĉiu mem povis fari al si propran opinion. La novaj atakoj al mia persono simple estas do misatento de la admono de pluraj administrantoj. Mi lasas al vi decidi pri la konsekvencoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:59, 2 Jan. 2014 (UTC)

Kara Paul, mi ĉi-vespere familie ne havas "permeson vikipediumi", havas gastojn, kaj nur jen petis unu minuton pro tio ke la retumilo antaŭ malŝalto de la komputilo signis jam pli fruan alvenon de mesaĝo: supraĵe mi vidis ke Pangea diskuteje verkis aldonan ĉapitron pri la portala temo, sed nun ne havas la tempon atente legi. Se vi pensas, ke la ago de Pangea sufiĉas kiel malaprobo de via alvoko dum iom da tempo silenti, vi rajtas agi ankaŭ mianome. Se vi hezitas, mi havos iom da vikipedia/komputila tempo morgaŭ... ThomasPusch (diskuto) 19:28, 2 Jan. 2014 (UTC)

Koncerne la temon de la Biblio (Timoteo, Korintanoj, viruzoĉasantoj ktp), unue mi volas danki vin pro esti konsultinta iun specialiston pri la Biblio por provi klarigi la aferojn. Se vi konsultas en diversaj tradukoj de la Biblio la versiklojn en kiuj, en la originalo, aperas la greka vorto "arsenokoitaj" ("viruzoĉasanto" en la traduko de la Londona Biblio), vi konstatos ke oni tradukas ilin diversmaniere: kutime, la Biblioj tradukas la vorton "arsenokoitaj" kiel "samseksemuloj" (malbona traduko, ĉar la vorto "samseksemulo" aperis nur fine de la 19a jarcento), "viroj kiuj gekuŝas kun homoj", "virineskulo", "prostituisto" aŭ io simila. Tre malofte ĝi estas tradukita alimaniere, sed fakte ekzistas akra disputo inter specialistoj pri la ekzakta signifo de tiu ĉi vorto, ĉar estas neeble nuntempe scii kion ĝi signifis ekzakte en la 1a jarcento. Alitage mi trovis tre interesan studon pri tiu afero, sed mi ne konservis ĝin en "Preferataj". Sed kiel ajn, la ĝusta loko por debati tiajn aferojn estus la diskutpaĝo de la rubriko "Ĉu vi scias...." de Portalo:Pedofilio kaj tion oni devus fari en civilizita maniero, sen malamikecoj kaj sen polemikoj senutilaj, kun la sola celo trovi la veron kaj prezenti al la legantoj plej kvalitajn, kontrastigeblajn, interesajn kaj fidindajn enhavojn, ĝuste kion mi ĉiam celis per la verkado de Portalo:Pedofilio. Al mi estas tute egale se la Biblio kondamnas pedofilion aŭ ne: se mi scius, ke la Biblio ja kondamnas pedofilion (kio estas nepruvebla per la originaloj), do anstataŭ diri ke la Biblio ne kondamnas pedofilion mi povintus diri en tiu rubriko, ke la Biblio ja kondamnas ĝin. Kiel vi vidas, mi estas preta dialogi kaj diskuti ion ajn kaj korekti ion ajn se necese. Sed nun jam ne indas elspezi energion por plibonigi tiun bonegan portalon, ĉar antaŭvideble ĝi estos cenzurata kaj nenion pli oni povos aldoni. La legantoj jam ne povos scii se la Biblio diras tion aŭ alion, aŭ se diras la malon, ĉar tiaj informoj simple estos silentigitaj, cenzurataj, samkiel antaŭe oni estus cenzurinta iun verkon pri samseksemo, juda kulturo aŭ sorĉado, jen la nazioj, jen la mezepokaj inkvizitoroj aŭ aliaj sencerbuloj. Nuntempe oni faras la samon per la temo de pedofilio.--Pangea (diskuto) 01:43, 3 Jan. 2014 (UTC)

Kaj kion diri pri la Korano kaj la aserto de la uzanto Didi, ke la kondamno de adolto inkluzivas la kondamnon de pedofilio? Tia aserto, mi kredas, eĉ ne indas komenton. Aliflanke, malfacile povus la Korano kondamni pedofilion tial, ke laŭ la biografioj pri la profeto Mahometo mem tiu ĉi fianĉiĝis al sia estonta edzino Aiŝa kiam ŝi estis antaŭpubereca knabino kaj edziĝis al ŝi kiam ŝi estis 14-jara.--Pangea (diskuto) 02:16, 3 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?[redakti fonton]

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudata de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos flegi la portalon po du fojojn semajne. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Nom-Esperantigo[redakti fonton]

Kara Paŭlo, Ĵus rimarkis mi, ke vi ĉe la paĝo Pete Seeger nuligis la esperantigon kiun mi proponis. Ĉu vi bonvolas indiki kial? Eble mi eraris en la prononco, povas esti ke Pit' Siger' estas neoportuna esperantigo, sed tiam indus proponi pli taŭgan. Aŭ ĉu vi kontraŭas la principon mem de indiko de ebla esperantigo, kiel jc kiu nuntempe grumblas kontraŭ tio ĝis en Libera Folio? Scivoleme k kunlaboreme, Vito--Pimskrabo (diskuto) 18:32, 12 Mar. 2014 (UTC)

Dankon pro la klarigo! En ordo, mi komprenas, k akceptas la argumenton.--Pimskrabo (diskuto) 21:51, 13 Mar. 2014 (UTC)

Kara Paul, vi vidas ke la desegnaĵo Domo.gif alŝutita de uzanto "biciklanto" (do Eddy van den Bosch) ne havas licencan permesilon, sekve listiĝas en la kategorio Bildoj sen kopirajtaj ŝablonoj kaj minacatas je forigo. Ĉu vi havus eblecon aldoni fontindikon, kaj eble en nuna aŭ antaŭa funkcio de FEL aŭ de la loka klubo Verda Stelo povus doni al ĝi liberan licencon (kia {{Cc-by-sa-3.0}})? La samon mi ankaŭ demandas al la alŝutinto Eddy. La desegnaĵo ne vivnecesas, sed se bone licencita, tute povas esti kaj resti uzata en vikipedio. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 11:11, 29 Apr. 2014 (UTC)

Viaj administrantrajtoj[redakti fonton]

Saluton! Vi ne redaktis por pli ol unu jaro kaj per Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo vi estos maladministrigita. Dankon por via laboro! --Ochilov (diskuto) 06:04, 6 Jan. 2016 (UTC)

Ŝablono:Uzanto eksadministranto[redakti fonton]

Saluton PaulP! Laŭ mia memoro, vi estis tre bona administranto. Ĉu vi volas uzi ĉi tiun ŝablonon {{eksadministranto}} en via uzantopaĝo? Estus bonege se vi povus plibonigi tion. Mi ne konas kiel ne uzi (kontroli). Ĉu "eksa administranto" aŭ "administrinto" estus pli bona nomo? Amike,--Salatonbv (diskuto) 03:49, 25 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Community Insights Survey[redakti fonton]

RMaung (WMF) 16:17, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Reminder: Community Insights Survey[redakti fonton]

RMaung (WMF) 19:46, 20 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Forigindaj Kategorioj[redakti fonton]

Saluton PaulP estas plezuro por mi skribi komenton en via uzanto-paĝo {{{1}}}!!!
ĉe via subpaĝo Uzanto:PaulP/verkataj aperas tro da kategorioj, kiuj prefere vi ne aldonu tie!! Anstataŭ uzu la dupunktoj inter [[ kaj Kategorio

ĉar normala uzo aldonas vian subpaĝon al koncernaj kategorioj (kio ne konvenas!).
JabieroKubo (diskuto) 08:14, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Sakuton, Dankon pro via ĝustiga korekto en la artikolo Anglio. Mi nur informigi vin ke post kontrolo mi trovis ke kvankam Dovero okazas en 45 artikolojn, kaj Dover en 400! tamen Dovro okazas nur 11 foje. Ĉu vi deziras fari pli da korektoj? Mi antaŭdankas vin. PS mi ĵus korektis la tajperaron sunskrib en multaj artikoloj.

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton PaulP,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 09:35, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

kalendaro "La Jaro"[redakti fonton]

Saluton Paul,

Mi ĵus bezonis informojn pri la "jarlibro" "La Jaro" de la eldonejo Monato, kiu aperis de la 1980-aj jaroj ĝis 2021, kaj nur en la FEL-butiko trovis mencieton pri la lastaj eldonoj de 2019 kaj 2021, ne trovis ion kroman, aparte nenion ajn en Vikipedio. Ĉu mi malbone rigardis? Kaj se mi ne malbone rigardis: ĉu eble vi mem povus krei bibliografian paĝon pri la periodaĵo, kun indiko kiam aperis la unua eldono (ĉu jam en 1980? aŭ iom poste?), kiuj estis la unuaj ĉefaj farintoj kaj kio dum la jaroj ŝanĝiĝis? Korajn paskajn salutojn sendas ThomasPusch (diskuto) 14:19, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]