Uzanto-Diskuto:Szczecinolog

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Szczecinolog!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 22:18, 5. Jan 2010 (UTC)

Saluton. En tiu via artikolo nepras traduko el la cirillitera teksto. Krome ĉu ne estas simila artikolo en alilingva vikipedio? Tiele nepras ligoj. Se vi bezonas helpon, diru.--kani 21:10, 6. Jun 2010 (UTC)

Se vi uzas aŭtomatan tradukilon, vi aŭ iu devas poste esperantigi la tekston, ĉar en kelkaj partoj estis netute komprenebla. Mi korektetis, sed mi ne certas ĉu mi ĉion bone komprenis.--kani 21:31, 6. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Kiel vi povas konstati, mi metis la komencon de viaj artikoloj pri kvartaloj en la ĉapitro Urbokvartaloj de Szczecin. Kiam vi finos, vi mem povas korekti, ŝanĝi, aldoni aŭ forigi kion vi volos kaj same meti ĉion el la ĉapitro en la novan artikolon Administra divido de Szczecin ĉu apud la listo ĉu apud la mapo aŭ kiel aparta ĉapitro.--kani (diskuto) 22:58, 6 Jul. 2015 (UTC)

Krome, atentu ke en la redakto vi ĉiam forgesas la akuzativon en la loĝantojN.--kani (diskuto) 22:59, 6 Jul. 2015 (UTC)

Prawobrzeże[redakti fonton]

Kie oni povas kontroli ke en esperanto ekzistas "Dekstra bordo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:49, 14 Jul. 2015 (UTC)

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto%3AMarek_Mazurkiewicz&type=revision&diff=5711399&oldid=5707131

Mi nuligis vian version ĉar ĝi estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco. Mi tre ŝatas Tatoeba sed ĝi ne povas esti referenco de Vikipedio. Kaj en tiu frazo estas alia kunteksto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:15, 15 Jul. 2015 (UTC)

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 05:59, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Administranta baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:08, 4 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Cirila alfabeto[redakti fonton]

Saluton. En tiuj artikoloj restas anglalingvaj titoloj en la tabelo (majusklo kaj minusklo): mi tradukas tion esperante, sed estus pli konvena, ke vi mem faru tion, por ke mi ne eraru. Dankon.--kani (diskuto) 13:08, 21 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:47, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Szczecin Dąbie[redakti fonton]

Saluton. En la artikolo Szczecin Dąbie, kiun vi verkis, tutkmence estas indiko "Vidu ankaŭ: Dąbie - setlejo de Szczecin", sed tie tute ne estas io ajn por vidi, ĉar la artikolo pri la urboparto tute ne ekzistas. Mi supozas ke ĝin vi ankoraŭ volas krei, ĉu? Ne forgesu tion... {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 14:48, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Aŭtomatigita ŝablono[redakti fonton]

Saluton Szczecinolog! Mi informas vin, ke mi anstataŭis la sendokumentan ŝablonon {{Bazakolejowa.pl}} per plene aŭtomatigita ŝablono {{Oficiala retejo OBK}}. --Dominik (diskuto) 07:32, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon Szczecinolog (diskuto) 16:55, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]