Uzanto-Diskuto:Ulrich Matthias

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ulrich Matthias!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 19:27, 6. Feb 2006 (UTC) Kun amikaj salutoj ! (vi trovos pli pri mi kaj mia familio en mia vikipediista paĝo kaj pere de la eksteraj ligiloj)

Fuŝaj ligiloj[redakti fonton]

La fusaj ligiloj en Eŭropo - Demokratio - Esperanto venis el la ŝablono {{ĝermo}} : necesis nur meti la interlingvajn ligilojn de la ŝablono inter la signilojn <noinclude> kaj </noinclude> Tion mi faris kaj nun estas en ordo. Arno Lagrange  21:51, 31. Mar 2006 (UTC)

Dankon, sed la traduko per lernu.net por "actuary" en la angla lingvo estas ankaŭ "aktisto" ?? Mi uzos "aktuario" en la estonto. --Ŭejn 15:11, 30. Jul 2006 (UTC)

Norbert Barthelmess[redakti fonton]

Kiel ĝenas vin ke Norbert Barthelmess estu ordigita kiel sennacia esperantisto ? Li estas naskita kiel germano sed la kono de lia biografio klare montras ke li ne ŝatus esti ordigita nek kiel germano nek kiel franco sed kiel sennaciulo. Arno Lagrange  11:47, 14. Sep 2006 (UTC) Mi aldonas ke mi parolas el persona kono de la homo. AL @

Ĉe "sennacia esperantisto" mi pensas unuavice pri senŝtatulo, dum mi kredas, ke Barthelmess estis simple germano kaj eble poste franco. Ĉu ne estus pli bone skribi pri "sennacieca esperantisto"? Ja multaj esperantistoj sentas sin unuavice mondcivitanoj kaj ne anoj de iu specifa popolo - tiuspeca kategorio do miaopinie aperu aŭ ĉe multaj homoj aŭ ĉe neniu. Kompreneble, se vi deziras, vi ankaŭ povas simple reenmeti lin en la kategorion. -- Ulrich Matthias 09:44, 15. Sep 2006 (UTC)
Mi neniel pensis pri senŝtatulo, kiam mi vidis la kategorion de Barthelmess. Se li estus senŝtatulo, la kategorio ja estus "senŝtataj esperantistoj" kaj ne "sennaciaj esperantistoj", kio estas io tute alia ... PaulP 10:19, 15. Sep 2006 (UTC)
Pensinda devus esti ke Bart' naskita germano travivis du terurajn militojn en kiuj unuavice Francio kaj Germanio batalis unu kontraŭ la alian, kaj li elektis vivadi en Francio ... Tamen li neniam konsideris sin kiel franco. Li nur estis tia sennacieca mondcivitano kiu revadis ke landlimoj estus neiam ekzistintaj. Sekve en kiun kategorion vi volus ordigi lin ? Sennaciisto (ja), sennaciulo ? senŝtatano (? eble tamen ne) ... Mi ne volas simple restarigi al antaŭa versio post via ŝanĝo. Estas nur okazo iom pripensi kio plej taŭgas laŭ la faktoj kaj trovi plej trafajn vortojn por priskribi ilin. Arno Lagrange  19:41, 15. Sep 2006 (UTC)

Esperanto, la nova lingvo ...[redakti fonton]

Saluton, antaŭ unu semajno mi sendis al vi retleteron pri viaj verkoj. Ĉu vi ricevis ĝin? Se ne, bv. kontakti min je la adreso fel(heliko)fel.esperanto.be. Dankon! PaulP 09:16, 6. Okt 2006 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:47, 29. Maj 2008 (UTC)

Permesaj ŝablonoj por viaj fotoj[redakti fonton]

Kara Ulrich, mi notis ke vi alŝutis kelkajn fotojn al Vikipedio kiuj ne montras licencan infromon. Evidente vi permesas la uzon de la bildojn en Vikipedio, kaj kian permeson ni havus. Plej bone estus la licenco {{Cc-by-3.0}}, sed aliaj liberaj licencoj ankaŭ taŭgus.

Se vi aldonus taŭgan ŝablonon al viaj fotoj, tre helpus min. Aŭ, eble vi povus indiki ĉi tie ke vi donas permeson uzi ilin, kaj mi poste ĝisdatigi la fotojn kun la ĝustaj licenc-informoj. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min. Kore dankas Yekrats 18:47, 21. Mar 2009 (UTC).

Kara Yekrats, dankon pro via atentigo kaj preteco helpi. Kiam mi alŝutis la fotojn, mi ne tuj komprenis, kiel oni povas aldoni ŝablonon al ili (kien kopii la ŝablonan kodon?). Ĉar tiam mi ne havis multe da tempo kaj ĉar la preciza licenco ne tre gravas por mi (mi mem faris la fotojn), mi ne klopdis aldoni ŝablonon. Sed vi volonte povas, laŭ via propono, aldoni al licencon {{Cc-by-3.0}}. Estonte mi denove klopodos mem aldoni licencon - mi eĉ jam iam sukcesis en tio, ĉar iam iu alŝuta ligilo gvidis min al anglalingva retpaĝo, kie mi dum la alŝutado senprobleme povis aldoni ŝablonon kaj pliajn informojn al la fotoj. Bedaŭrinde la foto-dosieroj ofertas nur la eblecojn "Alŝuti novan version de ĉi tiu dosiero" kaj "Ŝanĝu ĉi dosieron per ekstera softvaro" - mi ne scias, kiel mi povus nun, post la alŝutado, aldoni ŝablonon. Ulrich Matthias 11:01, 25. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Ulrich. Vi tre facile povas aldoni ŝablonon al jam alŝutita bildo. Sur la bilda paĝo troviĝas supre la kutima ligilo "redakti" kiel ĉe ĉiuj aliaj artikoloj. Post alklako vi vidas la kutiman redaktan keston, sed sen la bildo. Tien vi povas enskribi la kodon por la ŝablono. Kore --Tlustulimu 11:21, 25. Mar 2009 (UTC)
Koran dankon - leginte viajn vortojn, mi tuj faris tion ĉe miaj 4 lastatempe alŝutitaj fotoj. Ulrich Matthias 11:55, 25. Mar 2009 (UTC)

Mi pensas ke plej bonas se vi persone aldonas la licencon, ĉar vi estas tiu kiu donas la permeson. Mi stumblis je la senlicenca foto Dosiero:Katolika Foiro.JPG de vi, kaj havas la impreson ke ekzistas nur malmultaj pliaj fotoj viaj sen licenco (je rapida sondo mi ĵus kaptis Dosiero:Rikiŝo.jpg kaj Dosiero:Kongresejo Esperanto.jpg). Se vi permane aldonas licencon al tiuj tri fotoj, ŝajnas ne tro da laboro.

Sinceran saluton,

ThomasPusch 19:47, 11. Aŭg 2009 (UTC)

Membreco de 'Wikimedia CAT' en Wikimedia-fondaĵo[redakti fonton]

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! A beautiful picture by the way! Capsot 17:56, 14. Jun 2010 (UTC)


Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min![redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Kiam oni revizias artikolojn?[redakti fonton]

Saluton, Ulrich. Mi ampleksigis artikolon pri mia urbo Vigo. Tradukis el aliaj Vikipedioj kaj mem kolektis kaj redaktis informojn, interalie pri la historio de la loka e-movado. Krome, mi promenis semajnfine fotil-ĉemane celante interesajn bildojn por la artikolo, kiujn mi unue alshutis al Commons. Mi sufiche kontentas pri la rezulto, ĉar temas pri la plej vasta kaj mult-tema artikolo pri mia urbo en kiu ajn Vikipedio. Tamen restas al mi dubo: kiam oni revizias kaj sankcias, ke ĉio estas en ordo? (Mi estas laiko en ĉi temoj komputil-enciklopediaj!). Brakumon, Susomoinhos 01:03, 14 Okt. 2011 (UTC)

IKUE-Kongreso 2012 en Hungario, urbo Pécs[redakti fonton]

http://eo.wikipedia.org/wiki/IKUE-Kongreso_2012 Estimata Ulrich! Mi komencis redakti la vikipedian artikolon de 65a IKUE-kongreso. Bonvolu kontakti min. Ĝis la revido!!!

--Gnagyrobi 07:50, 3 Jan. 2012 (UTC)

Jam bona komenco. Mi ŝatus iomete poluri la artikolon iam en la venontaj tagoj. -- Ulrich Matthias 20:50, 3 Jan. 2012 (UTC)

Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio[redakti fonton]

Saluton, Ulrich. Ĉu vi eble jam vidis la sufiĉe fuŝajn ŝanĝojn de de:Benutzer:Isadso en la germana vikipedio. En septembro kelkaj aliaj uzantoj tie eldiskutis ŝanĝojn ĉe kelkaj artikoloj. Mi ĉeestis tion nur iomete, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutojn. Sed la nomita ulo subite reaperis la 30-an de novembro por malfari preskaŭ ĉion. Li diskutis nur post sia faro. Kion vi pensas pri tia agado? Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:54, 2 Dec. 2012 (UTC)

Atribuo de bildoj[redakti fonton]

Saluton, mi hazarde trafis la bildon Dosiero:IKUE-Kongreso_2010_malfermo.JPG. Unue, verŝajne estus ideale havigi tiun ankaŭ al uzantoj de alilingvaj Vikipedioj pere de ties lokigo en la Komunejon. Due, estas konsilinde kompletigi ĉe ĉiuj bildoj ties informaron (priskribon, aŭtoron, daton, permesilon ktp.) por evitigi ties forigon – kvankam nun la administrantoj de la Esperanta Vikipedio preskaŭ neniam forigas bildojn pro aŭtorrajta neglekto, la situacio povus draste ŝanĝiĝi en la estonteco kaj estus domaĝe perdi valoran bildaron nur pro tio. --Petrus Adamus (diskuto) 19:55, 7 Maj. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Kara Ulrich mi havas lastan peton, kiam ni jam parolas pri tiu artikolo: Ĝi havas tre grandan mankon, precipe en tiu historio de TEVA, kiun mi nun restarigis: Vi ne citis korekte la fontojn, kiel oni tion ja faras en sciencaj artikoloj. En la teksto: „Jam en 1893 aperis en La Esperantisto du favoraj artikoloj pri vegetarismo, kiujn Zamenhof poste transprenis en la Fundamentan Krestomation: La rakonto "La hejmo de la metiisto" kaj la artikolo "Kio estas vegetarismo?"; eventuale eblas mencii artikolon pri centjaruloj (longva vivo i.a. pro manĝado "precipe kreskaĵa") kiel trian ekzemplon. Tio supozigas, ke jam Zamenhof havis pozitivan sintenon al vegetarismo.“ devus aperi piednotoj ekzemple post „La Esperantisto“, en kiu troviĝas la numero de la citita revuo, la titolo de la artikolo kaj la paĝo-indiko! Same pri la cito el la Fundamenta Krestomatio: Mankas eldonjaro, kaj paĝo de la citaĵo … - tio fakte estas grava manko ĝenerale en la plej multaj artikoloj en Vikipedio. Se vi al mi permesas modestan peton, tiam tiun, ke vi aldonu la mankantajn fontinromojn de la citaĵoj. Tio plivalorigus vian tre bonan artikolon esence!DidiWeidmann (diskuto) 13:42, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Ulrich Matthias! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:35, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:37, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:18, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:15, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Anta Eņģele[redakti fonton]

Dankon pro via danko, ke mi antaŭ kelkaj tagoj kreis la paĝon Anta Eņģele. Mi profitis la okazon por aldoni (anglalingvajn komunejajn) kategoriojn de viaj fotoj Anta Eņģele en BET 2023.jpg kaj Bīruta Rozenfelde kaj Anta Eņģele en BET 2023.jpg ĵus alŝutitaj al la vikimedia komunejo. Krome mi vidas ke vi aldonis novan ruĝan ligilon al la renkontiĝo InterSEJT-2 en Minsk. Mi aŭdis kaj legis pri la evento, pensas ke el tiama okcidenta Germanio interalie Klaus Dahmann kaj laŭ mia memoro Martin Haase estis tie, sed mi ne ĉeestis ĝin kaj ne havus ian plian informon pri ĝi, havante malmultajn Esperanto-paperojn, ekzemple revuojn, el tiu tempo. Ĉu vi havus pli da materialo, el kiu vi povus krei e-lingvan artikolon, almenaŭ minimuman artikolan ĝermon, pri la evento de 1989, por ke la ligilo ne plu estus tute ruĝa? ThomasPusch (diskuto) 17:42, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

PS:Cetere la evento de 1989 en Minsk devus ankaŭ mencii en la paĝo Sovetia Esperantista Junulara Tendaro. Kaj: Se tio estis InterSEJT-2, kio estis InterSEJT-1? ThomasPusch (diskuto) 17:58, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, mi havas ankoraŭ multajn informojn kaj fotojn pri InterSEJT-2. Eĉ la programon de la aranĝo mi retrovis, kiam mi en oktobro 2022 preparis min por laŭda parolado por Ĵomart kaj Nataŝa por la FAME-premio. La aranĝo vere tre valoras raporton kun fotoj en Vikipedio. Eble mi trovos ankoraŭ informon pri InterSEJT-1. La lasta estis InterSEJT-3 en Arĥangelsk; mi memoras, ke Maria Merla partoprenis en ĝi. Mi tamen ankoraŭ ne scias, kiam mi trovos tempon por tiu artikolo. Eble mi pensiiĝos jam post 4 jaroj... Ulrich Matthias (diskuto) 18:51, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi foje vidas Maria Merla, antaŭ monato ni hazarde renkontiĝis en tramo, kaj poste mi estis ĉe ŝi. Se vi faris la artikolon pri InterSEJT-2, mi petos ŝin pri materialoj de InterSEJT-3 (se ŝi konservis ion), kaj vikipedie adaptos la informojn, ĉar ŝi mem ja ne vikipediumas. Cetere: Mi ĵus kreis en la komunejo novan kategorion World Esperanto Congress 2023 (bedaŭrinde anglalingva kiel la aliaj komunejaj kategorioj pri UK-oj) kaj tien metis unuajn du fotojn de vi (de Amira Chun). Se vi havas pliajn fotojn pri la UK, mi petas vin mem enordigi ilin al la tutfreŝa kategorio. ThomasPusch (diskuto) 05:25, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĵus mi enordigis unu foton - pri malagasa UK-anino - al la nova kategorio. Eble morgaŭ mi enmetos ankoraŭ unu plian foton. Ulrich Matthias (diskuto) 21:24, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Heinz Dieter Maas[redakti fonton]

Saluton, Ulrich. Mi ĵus rimarkis, ke vi aldonis informon pri forpaso al la artikolo Heinz Dieter Maas. Ĉu ekzistas fonto aŭ alia rete alirebla informo pri tio? Krome estus bone aldoni la informon ankaŭ al Vikidatumoj. Alie la informo ne aperas en la informkesto de la artikolo kaj je la fino eĉ ankoraŭ videblas la kategorio "Vivantaj homoj". - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:22, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Pri la forpaso raportis lia filino Susanne Maas ĉe Facebook. Mankis al mi la tempo por okupiĝi ankaŭ pri Vikidatumoj; mi ne tre spertas tie. --Ulrich Matthias (diskuto) 20:57, 10 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Nu bone. Mi ĵus aldonis la informon al la rilata Vikidatuma paĝo wikidata:Q12348769. Nun la nekonvena kategorio pri vivantaj homoj malaperis el la artikolo. Tlustulimu (diskuto) 10:12, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]