Vajco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajco

Vajco

Vajco
Aliaj nomoj ŝraŭbpremilo
Klasifiko serurista instrumentaro, lignaĵista instrumentaro
Uzata por fiksado de prilaborita peco
vdr

Vajco estas mekanismo, fiksita ĝenerale ĉe stablo de seruristo, lignaĵisto k.a. por firme teni inter du pinĉantaj makzeloj, kiujn oni premas pere de blokanta sistemo, la prilaborotan pecon. (laŭ PIV)

Vajco konsistas ĝenerale el tri partoj: unu fiksa parto (ĝenerale ligita aŭ ligebla al la labortablo), unu moviĝa parto, kaj unu prem-sistemo.

Tiun ilon oni nomas foje ŝraŭbpremilo, pro la fakto ke ĝi utiligas ŝraŭbsistemon por realigi la premon. Tio ne estas konsilinda pro du kialoj:

  • Kelkaj vajcoj ne uzas ŝraŭbon sed ekscentrikon ekzemple
  • Aliaj iloj realigas premon per ŝraŭbo, kiel ekzemple juntopremiloj.

  • A : (Ŝraŭb-)vinkta vajco.
    • 1 : Prem-stango.
    • 2 : Kapo de la prem-ŝraubo.
    • 3 : Moviĝa parto, kun la moviĝa makzelo (komplete translacie gvidata sur 4) kaj la ŝraubingo de la premsistemo.
    • 4 : Fiksa parto, kun la bazo, la fiksa makzelo, kaj la lagrobuteo de la premŝraŭbo.
    • 5 : Liga parto, por ligi al la stablo (en ĉi modelo: per vinkto kun premŝraŭbo : kompleta nurtempa ligado)
  • B : Vajco por bor-/frez-maŝino
  • C : Man-vajco (sen liga parto al labortablo, por uzado en la mano)