von

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Predikatovon, aŭ en Ĉeĥio zze estas parto de nobelaj nomoj.

Ĝi enhavas kutime nomon de sidejo de menciita nobelo, ekz. z Rožmberka, z Kravař (Senjoroj el Kravaře). Sed iam, precipe ĉe blazonaj urbanoj, povas temi pure pri fikcia markigo, ekz. von Schulstein (Ferdinand Kindermann) aŭ z Aventina (Jiří Melantrich z Aventina), tiakaze ĝi kutime ligas al farado aŭ meritoj de la menciito.

La predikato kutime kovriĝas kun familia nomo, sed tio ne necesas. Iam la predikato estas sufiĉe ampleksa kaj ĝi enhavas familian nomon, tradician sidejon de la familio kaj nuntempan sidejon de la tenanto.

La nobela predikato estas rekta antaŭulo de pli postaj familiaj nomoj.

En germanaj familiaj nomoj, von ne ĉiam indikas nobelecon, sed kelkfoje simple devenon, do "el" aŭ "de". Ekde 1918 jure ne plu ekzistas nobeloj en Germanio, do nun von estas simple parto de la nomo sen aparta signifo.