El Vikivojaĝo
Florenco
Florenco
Firenze
Lando Italio
Regiono Toskanio
Loĝantaro 379 563 (2019)
Alto 50

Florenco (itale: Firenze /fi'rɛnt͡ʃe/) estas urbo en Toskanio en centra Italio.

Kompreni[redakti]

Florenco kuŝas ĉe la rivero Arno, kiu fluas de la norda Apenino okcidenten, ĝis la Tirena Maro.

La rivero, longa ĉirkaŭ 240km, ne estas sufiĉe larĝa por ŝipoj. Gravas tamen (kaj gravis jam en la antikveco) la rolo de ĝia valo en la kunligo inter variaj lokoj.

Florenco estas mezgranda urbo, kun ĉ. 370mil loĝantoj. La centro estas tre riĉa je mezepokaj monumentoj, kelkaj kun famaj pentraĵoj. Estas ankaŭ pluraj muzeoj, inter kiuj la famega Galleria degli Uffizi. Ĝi estas pro tio unu el la plej vizitataj urboj en la mondo (la 4a en Italio, post Romo, Venecio kaj Milano, kun ĉ. 10 milionoj da noktoj jare en hoteloj kaj aliaj kompareblaj loĝejoj).

Historio[redakti]

Antikve la areo estis loĝata de Etruskoj. En la loko de la nuna Florenco estis tamen nur vilaĝo apud riverpasejo; la plej grava urbo apude estis Vipsul, hodiaŭ Fiesole, pli alte sur la ĉirkaŭaj montetoj.

Post kiam Romio konkeris la tutan areon, vera urbo estis fondita apud la rivero Arno, loĝata de romiaj veteranoj. Tradicie ĝi estis fondita de Julio Cezaro en 59 a.K., sed eble ĝi estis fondita iom poste (ĉirkaŭ 20 a.K.); ĝi havis la tipan strukturon de romiaj urboj, kun vojoj rektaj kaj ortaj kaj rektangula centra placo, la forumo; tiu ĉi estis en la loko de la nuna Placo de la Respubliko (Piazza della Repubblica).

La urbo estis nomita Florentia, kaj denove estas tradiciaj klarigoj kaj fakaj klarigoj. Unu el la legendoj asertas ke la nomo devenas de militisto nomata Florus, mortigita ĉi tie, alia ke ĝi devenas de Floralia, ludoj honorantaj la diinon Flora; la fakuloj tamen plejparte opinias ke la nomo estis bondeziro por la nova urbo, "floranta", sed ankaŭ "floronta".

(...)

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

Aliri trajne[redakti]

Aliri buse[redakti]

Aliri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Multaj utilaj informoj troveblas en la retejo:

Publika transporto[redakti]

La publika transporto en la urbo estas proponata de ATAF (busoj) kaj GEST (tramoj). Aldone estas busoj kaj trajnoj al la proksimaj urboj.

Veturi aŭte[redakti]

Bicikli[redakti]

Piediri[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Florenco



Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Pro la granda kvanto da turistoj, Florenco estas tre riĉa je lokoj kie oni povas pasigi unu aŭ plurajn noktojn.

En la urbo aŭ tute apude, estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2020/12).

Kampadejoj[redakti]

Estas kelkaj kampadejoj en la urbo mem (ekzemple Camping Firenze, Camping Michelangelo) aŭ proksimaj (ekzemple Camping Village Panoramico Fiesole en Fiesole, ĉ. 10km, Camping Internazionale Firenze en Impruneta, ĉ. 15km).

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

La 1-a Itala Kongreso de Esperanto okazis ĝuste en Florenco en 1910, kaj tie estis decidita la kreo de la Itala Esperanto-Federacio.

Du Universalaj Kongresoj okazis en Florenco: UK 1935 estis kongreso migranta, en Florenco, sed ankaŭ en Romo kaj Napolo; UK 2006 estis pli normala kongreso, tute en Florenco.

Lokaj esperantistoj[redakti]

La Esperanto-klubo de Florenco (Associazione Esperantista Fiorentina = "Florenca Esperantista Asocio") estis fondita en 1905; ĝia sidejo estas nuntempe en via delle Porte Nuove 33, en la okcidenta parto de la urbo, sufiĉe proksime (1km) al la ĉefa fervoja stacidomo.

La retejo estas: www.esperanto-florenco.it.

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.