El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Kebekio

Kebekio

Kebekio
Kebekio
(CA-QC)
Flago
Lando Kanado
Situo de Kebekio en Kanado.
Ĉefurbo Kebekurbo
Areo 1 542 056 km²
Loĝantaro 8 164 000
Horzono UTC+5 (eta parto UTC+4)

Kebekio au Kebeko (france Québec - elparolata: [ke'bɛk]; angle Quebec - elparolata: [k(w)əˈbɛk]), estas regiono (oficiale: provinco) de orienta Kanado. Fakte, kun pli ol 1.5 milionoj da km² ĝi estas la plej granda provinco de la tuta Kanado (pli granda estas nur Nunavut, kiu tamen estas teritorio kaj ne provinco).

Loĝata estes precipe la suda parto, kun pli milda klimato, dum la norda parto, kvankam ne atinganta la Arktan Cirklon, havas tre malvarmajn vintrojn kaj tre malmultajn loĝantojn.

Malsame ol en multaj aliaj partoj de Nordameriko, en Kebekio la plej parolata lingvo estas la franca, kiu ankaŭ estas ĝia oficiala lingvo. Tio donas al la kebekiaj urboj aspekton iom malsaman de aliaj nordamerikaj urboj.


Urboj[redakti]

  • Montrealo (Montréal, Montreal), la plej granda urbo de Kebekio
  • Kebekurbo (QuébecVille de Québec, Quebec City), la oficiala ĉefurbo kaj dua urbo pri kvanto da loĝantoj
  • Lavalo (Laval), grava antaŭurbo de Montrealo
  • Tririvero (Trois-Rivières), unu el la plej antikvaj urboj en Kebekio, fondita en 1634
  • Gaspego (Gaspé), ĉefurbo de la subregiono "Gaspegio" (Gaspésie) en la orienta parto de Kebekio

Esperantaj urboj[redakti]

Tririvero

Aliaj cellokoj[redakti]

  • Ivujivik, en Nunavikio, la plej norda vilaĝo en Kebekio
  • Trema Monto (Mont Tremblant), turisma loko fama por skiado sed vizitata ankaŭ somere
  • Tadusako (Tadoussac), vilaĝo apud du maraj parkoj; multaj turistoj venas ĉi tien por rigardi balenojn
  • pluraj naciaj parkoj

Komprenu[redakti]

Tereno[redakti]

Historio[redakti]

Etnoj[redakti]

Kiam Eŭropanoj alvenis en Nordamerikon, ĝi jam estis loĝata de Indianoj, kaj norde de Inuitoj. Indianoj estas nuntempe ankaŭ vokataj per la vorto "Unuaj nacioj".

Ankoraŭ vivas en Kebekio ĉirkaŭ 350mil Indianoj kaj ĉ. 20mil Inuitoj (en la mapo la malhela bluo celas la Inuitojn, la ceteraj koloroj Indianojn de diversaj grupoj).

La plimulto de la nuntempaj kebekianoj parolas denaske la francan kaj estas de eŭropa deveno. Nur ĉ. 10% parolas denaske la anglan. Gravas aldone ankaŭ la lingvoj de la enmigrintoj, kiuj ofte estas ankoraŭ parolataj hejme (en 2016 preskaŭ 15% de la loĝantoj). Aliflanke, estas ankaŭ homoj taksantaj samnivele denaskaj kaj la francan kaj la anglan, aŭ pli malofte unu el ili kaj alia lingvo.

Pri la originoj, 12-13% de la kebekianoj estas videble nek eŭropdevenaj nek indianoj aŭ inuitoj; ili devenas el Afriko, Latinameriko, Azio.


Klimato[redakti]

La klimato de Kebekio grande varias de sudo al nordo.

La plej suda zono, kie loĝas la plimulto de la kebekanoj, havas malvarmajn vintrojn kun abunda neĝado (kutime ekde la komenco de decembro ĝis la mezo de aprilo - sed varias laŭ la lokoj kaj la jaroj) kaj varmaj someroj kun abunda pluvado. Normale en januaro la temperaturo povas fali nokte ĝis -10/-20°C (rekorde ĝi atingis -37°C en 1957), sed tage ofte restas nur malmultajn gradojn sub nulo. En julio, la temperaturo dum la plej varmaj horoj kutime ĉirkaǔas 25°C.

La manko de grandaj apudaj montoĉenoj ebligas rapidaj temperaturŝanĝoj en ĉiuj sezonoj.

Pli norde estas subarktikaj kaj arktikaj klimatoj.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

La ĉefa flughaveno en Kebekio situas en Montrealo. Estas flugoj de/al multaj urboj en Nordameriko kaj en la tuta mondo.

Malpli grandaj flughavenoj estas:

  • en Kebekurbo, kun flugoj de/al pluraj urboj en Kanado kaj Usono kaj de/al Parizo
  • en Otavo, tre proksima al la provinca bordo, kvankam ekster Kebekio, kunligata kun pluraj urboj en Kanado kaj Usono kaj kun Londono, Parizo.

Kelkaj malgrandaj flughavenoj estas uzataj por kunligoj ene de Kanado.

Eniri trajne[redakti]

Pluraj fervojoj kunligas Kebekio kun la najbaraj provincoj kaj kun Usono. Trajnoj tamen ne estas oftaj.

Dum 2021 pluraj fervojaj kunligoj ne funkcias aŭ funkcias malsame ol en ordinaraj tempoj.

Eniri buse[redakti]

Eniri ŝipe[redakti]

Eniri aŭte[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Piediri[redakti]

Publika transporto[redakti]

Trajnoj[redakti]

Busoj[redakti]

Ŝipoj[redakti]

Veturi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Kebekurbo
La Rokego kun Truo (Rocher Percé)
Baziliko de Sankta Anna de Beaupré

Kebekurbo kun siaj mallarĝaj vojoj kaj siaj muregoj memorigas la centrojn de la historiaj eŭropaj urbo.

Montrealo, kontraŭe, estas moderna metropolo kun vivoplenaj vojoj, restoracioj, festivaloj.

Tririvero (Trois-Rivières) estas urbeto kun antikva origino.

Gaspegio (Gaspésie) estas duoninsulo direkta al la Atlantiko, tre ŝatata de la turistoj. Ĉi tie estas la Rocher Percé (Rokego kun Truo), stranga, roka insuleto, kaj tri naciaj parkoj, inter kiuj tiuj de Miguasha, fama pro la abundo de fosilioj datiĝantaj de Devonio (multe pli antikvaj ol la dinosaŭroj).

Sankta Anna de Beaupré (Sainte-Anne-de-Beaupré), katolika sanktejo oriente de Kebekurbo, vizitata de 1 miliono da homoj ĉiun jaron. Tiuj kiuj interesiĝas pri sanktejoj povas viziti ankaŭ la sanktejo de la Dipatrino "de la Kapo" (Notre-Dame-du-Cap) en Trois-Rivières kaj la sanktejo de sankta Margerito de Youville, en Varennes, la urbeto kie ŝi naskiĝis.

Mont-Tremblant (= Monto Tremanta), monto, vilaĝo kaj nacia parko.

Nunaviko
Fjordo de Saguénay

Nunaviko, la plej norda sekcio de Kebekio, kun arkta aspekto.

Tadoussac ĉe la buŝo de la Fjordo de Saguénay. De tie oni povas preni boaton por observi balenojn.

Insulo Anticosti, meze de la buŝo de la rivero Sankt-Laŭrenco, granda ĉirkaŭ kiel Korsiko, sed loĝata nur de ĉ. 200 homoj.

La Akvofalo MontMorency estas bela akvofalo apud Kebekurbo, riĉa je akvo kaj alta 83m.

Lac-Rapide (=Rapida Lago), indiana rezervejo en la okcidenta parto de la provinco. (Estas ankaŭ aliaj indianaj rezervejoj.)

La Lago Mistassini estas la plej granda lago de Kebekio (pli ol 2000 km²), kun insuleto estigita de meteoro. Ĝi estas longa kaj mallarĝa. Estas multaj aliaj lagoj, inter kiuj la Lago Sankta-Johano, preskaŭ ronda (1000 km²) kaj ĉirkaŭata de malaltaj montoj.

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!
Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio :