El Vikivojaĝo
Milano
Milano
Lando Italio
Regiono Lombardio
Loĝantaro 1 387 000 (2019)
Alto 122m

Milano (ankaŭ itale Milano) estas la plej granda urbo en Norditalio.

Kompreni[redakti]

Milano estas la dua plej loĝata urbo en Italio kaj situas en la centro de la plej granda urba kaj metropola areo en Italio. Milano estas plena de rimarkindaj historiaj kaj modernaj lokoj, kaj konservas unu el la plej famaj pentraĵoj en la mondo, la "Lasta Vespermanĝo" de Leonardo da Vinci.

Milano estas la plej grava financa centro en Italio kaj gastigas la italan Borson. Ĝi estas unu el la mondaj ĉefurboj de modo kaj estas la monda referencpunkto por dezajno. Butikumado kaj nokta vivo estas nur kelkaj el la multaj distraj agadoj ofertitaj de ĉi tiu kosmopolita kaj eŭropa urbo.

Aliri[redakti]

Map
Mapo de Milano

Aviadile[redakti]

Estas tri flughavenoj utilaj por atingi Milanon:

  • la flughaveno Milano-Malpensa, ĉ. 50km nord-okcidente;
  • la flughaveno Enrico Forlanini, pli konata sub la nomo Milano-Linate, oriente, tre proksima al la urbo;
  • la flughaveno Il Caravaggio, pli konata kiel Milano-BergamoOrio al Serio, ĉ. 50 km nord-oriente.

La flughaveno Milano-Malpensa estas la plej granda el la tri. La flughaveno Milano-Bergamo estas uzata precipe de malmultekostaj flugkompanioj.

Vidi[redakti]

La turismaj vidindaĵoj de Milano estas multaj, komencante de historiaj konstruaĵoj kiel la Reĝa Palaco, la Galleria Vittorio Emanuele, la Kastelo de la familio Sforza (Castello Sforzesco), kaj la Teatro alla Scala, unu el la plej famaj teatroj en la mondo, ĝis pli modernaj konstruaĵoj kiel la Pirelli Ĉielskrapanto kaj la Unicredit Turo. Ankaŭ por sportamantoj ne mankas altiroj, Milano estas la urbo de la teamoj Internazionale kaj Milan kaj havas unu el la plej famaj stadionoj en la mondo, la Giuseppe Meazza Stadiono.

La simbolo de la urbo estas la Duomo, katedralo sur kiu estas la Madonnina, kupra statuo famigita per la kanto Oh mia bella madunina de Giovanni D'Anzi. Alia grava preĝejo estas tiu de Santa Maria delle Grazie, en la okcidenta parto de la urbo, kie troviĝas la cenaklo de Leonardo da Vinci, monda heredaĵo de Unesko.

Por artamantoj, Milano ankaŭ estas plena de muzeoj kaj provizoraj ekspozicioj kiel la Pinacoteca di Brera, kie eblas retrovi la historion de la itala arto kaj la Museo del Novecento, kie troviĝas la Kvara Stato de Pellizza da Volpedo kaj Formoj unikaj de la kontinueco en la spacode Boccioni.

Manĝi[redakti]

Inter la karakterizaj pladoj de milana kuirarto estas menciindaj:

  • Risotto allo zafferano ("alla milanese")
  • Cotoletta alla milanese
  • Cassoeula
  • Ossobuco alla milanese
  • Trippa alla milanese (la "busecca")
  • Panettone

Loĝi[redakti]

En la urbo aŭ tute apude, estas 2 gastigantoj de Pasporta Servo (2020/12).

Viziteblaj lokoj[redakti]

  • "Lago de Como", estas la loko proksime de Milano, malpli ol horo de veturado, konsiderata ekskluziva kaj superluksa distrikto de Milano. Ni ofte loĝas sur la Lago de Como por iri labori en Milano ĉiutage. Lago de Como estas plena de distro por tiuj kun multe da mono por elspezi, inkluzive de ekskluzivaj ricevoj kaj jaktoj ofte en kompanio de internaciaj VIP-uloj kaj Hollywood-steloj en absoluta privateco. La Lago de Como estas verŝajne la plej turisma regiono en la mondo, fama pro sia milda klimato kaj pro siaj renkontoj kun steloj (George Clooney, Donatella Versace, ktp.) kaj la plej riĉaj familioj en la mondo. Resti sur la Lago de Como estas vera tutmonda statusa simbolo por elegantaj miliarduloj, ĝi havas la brilecon kaj ŝikecon, kiujn malmultaj lokoj en la mondo povas egali. Kvankam la Lago de Como-Riviero estas fama pro sia glamour, ekzistas multaj aliaj malpli konataj altiroj en la montoj, kie Leonardo da Vinci pasigis longan tempon studante ilin. Ĉiuj pentraĵoj de Leonardo da Vinci havas pejzaĝojn de Lago de Como en la fono. Lago de Como estis la inspiro por multaj famaj artistoj kaj multaj el iliaj verkoj estas elmontritaj en lokaj muzeoj kaj artgalerioj.
skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.