Vikivojaĝo:VikiPrintempo COE 2021

El Vikivojaĝo
Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikipedio Vikipedio   Diskuto   alilingve    

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo, mallonge VikiPrintempo COE, celas stimuli verkadon de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco) kaj pligrandigi konscion pri la regiono. Ĝia formo estas reta redakta konkurso, samtempe okazanta en multaj lingvoj.

Ĝi okazas dum nord-hemisfera printempo honore al diversaj politikaj okazaĵoj, kiuj en printempoj okazis en la regiono. Tamen, male al multaj el ili, VikiPrintempo celas pliproksimigi homojn en paca kunkreado de libera scio.

Tempo: ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2021 UTK.

Kio estas Vikivojaĝo?[redakti]

Vikivojaĝo estas relative nova Vikimedia projekto, kiu celas krei turismajn gvidilojn pri la tuta mondo. Artikoloj ĉi tie koncentriĝas pri praktikaj bezonoj de turistoj, estas verkitaj juste (ne neŭtrale) kaj uzas normajn skemojn. Artikoloj temas pri grandaj areoj (kontinentoj, kontinentaj regionoj, landoj, landaj regionoj, urboj, vilaĝoj, naciaj parkoj, frazlibroj, itineroj kaj escepte grandaj flughavenoj). Unuopaj vidindaĵoj en urboj estas mallonge prezentitaj en artikoloj pri la urbo (ne en memstara artikolo).

Ekzemploj de tre bonaj artikoloj:

Kiel partopreni?[redakti]

1. Verku aŭ traduku artikolon.
Vi povas partopreni samtempe ĉi tie en Vikivojaĝo kaj en la Esperanta Vikipedio.
2. Aldonu la ŝablonon {{VikiPrintempo COE 2021}} al diskutpaĝo de viaj artikoloj.
Tiel ni povos kompariĝi kun alilingvaj komunumoj.
3. Enskribiĝu en la liston de partoprenantoj.

Vikivojaĝo uzas normajn skemojn por artikoloj. Por pli facile krei ilin, uzu la subajn kreilojn, aŭ kopiu koncernan skemon.






Kalkulado de poentoj[redakti]

Vi povas verki novan artikolonpligrandigi jam ekzistantan.

Premioj[redakti]

Premioj estas ĉefe donackartoj - tio estas kuponoj per kiu vi povas aĉeti servon en specifigita valoro. Rekomendataj estas:

  • Vikimediaj: Vikimedia Vendejo, eventuale similaj vendejoj de lokaj grupoj
  • Esperantaj: UEA, Vinilkosmo, Espero, Amikumu ...
  • edukaj: Coursera, Udemy, Brilliant, Skillshare...
  • aliaj, ekz. Amazon, eBay, Spotify...
  • venkintoj ankaŭ povas donaci sian premion al la organizanto (Esperanto kaj Libera Scio)

Ĉefaj kategorioj[redakti]

Ĉiun unuopan artikolon listigu en unu el la kategorioj. Vi povas samtempe venki en ambaŭ kategorioj.

Originaj artikoloj
1a premio 2a premio 3a premio
donackarto valora 50 € donackarto valora 25 € donackarto valora 10 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko
Tradukoj
1a premio 2a premio 3a premio
donackarto valora 50 € donackarto valora 25 € donackarto valora 10 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko

Specialaj kategorioj[redakti]

Specialaj kategorioj estas aldonaj. Vi listigu viajn artikolojn en la ĉefaj kategorioj - la organizanto mem uzos tiujn listojn por kalkuli ankaŭ la specialajn kategoriojn. Vi povas samtempe venki en ambaŭ specialaj kategorioj - sendepende de ĉefaj kategorioj.

Genra egaleco (artikoloj pri virinoj, neduumaj personoj, ne-aliseksemuloj - ĉiuj de la regiono)
1a premio 2a premio
donackarto valora 20 € donackarto valora 10 €
Vikivojaĝo (artikoloj pri la regiono en Vikivojaĝo)
1a premio 2a premio
donackarto valora 20 € donackarto valora 10 €

Pri kio verki?[redakti]

Verku pri ajna temo rilata al (pli vasta) regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo, enkalkulante la Balkanan duoninsulon, Kaŭkazon, Kipron kaj Malton. Plenan liston vidu en reguloj.

Vi povas verki pri Esperantaĵoj rekte rilataj al la regiono - sed ne tutmondaj Esperantaĵoj!

Helpilojn por elekti temon:

Kontakto[redakti]

Esperantan VikiPrintempon organizas Esperanto kaj Libera Scio