Vikivortaro:Kandidatiĝoj

El Vikivortaro

Grava atentigo[redakti]

Bonvole ne voĉdonu pri jam fermitaj kandidatiĝoj.

burokrato-kandidatiĝo ArnoLagrange[redakti]

FERMITA

Mankas burokratoj kaj administrantoj ĉi tie. Mi jam rolas kiel burokrato en la esperanta vikipedio kaj pretas ekplenumi la saman rolon ĉi tie. ArnoLagrange  09:46, 14. Mar 2006 (UTC)

laŭ meta:Requests for permissions#Esperanto Wiktionary 2

por:

  1. Gangleri | w: Th | T 16:21, 13. Mar 2006 (UTC)

kontraŭ:

komentoj:

administranto-kandidatiĝo Gangleri[redakti]

FERMITA

  • Mi ŝatas ĉefe ĝustigi Mediawiki mesaĝojn.
  • Kiam demajuskligo (de la unua litero) okazis oni erare movis paĝojn kiuj devas reiri al ĝusta loko. Gangleri | w: Th | T 16:21, 13. Mar 2006 (UTC)

por:

kontraŭ:

komentoj:

Administranto-kandidatiĝo Dtrebbien[redakti]

FERMITA

« D. Trebbien (diskuto) 21:25, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Por[redakti]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Administranto-kandidatiĝo Jonathan Webley[redakti]

FERMITA

Estas ne aktiva administranto por Vikivortaro. Estas ne komunumo. Estas malmutaj redaktoroj.

Sed estas multaj taskoj. Estas paĝoj ke oni devas forigi kaj sistema teksto ke oni devas traduki. Ni bezonas ŝablonojn kaj kategoriojn kaj normojn. Mi intencos patroli je vandalismo.

Mi instigos kaj helpos aliajn redaktorojn.

Mi estas administranto por la angla vikivortaro post 2006. Mi ankaŭ redaktis la anglan vikipedion, la anglajn vikilibrojn (la esperanta libro) kaj la anglan vikiversitaton.

Mia Esperanto estas malbona, sed mi lernas avide.

Jonathan Webley 15:40, 31. Jan 2010 (UTC)

Por[redakti]

  1. Fernando Maia Jr. 19:05, 31. Jan 2010 (UTC)
  2. Mike Leon 20:53, 31. Jan 2010 (UTC) = Vikipediisto:Noelekim
  3. Razorflame 03:38, 1. Feb 2010 (UTC)
  4. Yair rand 02:49, 4. Feb 2010 (UTC)
  5. Kaj mi. --RoadTrain 00:23, 5. Feb 2010 (UTC)
  6. Dankon pro via helpo kaj entuziasmo. -- Yekrats 13:58, 10. Feb 2010 (UTC)
  7. Pablo Escobar 08:17, 20. Feb 2010 (UTC)

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Kion valoras voĉdonoj de homoj kiuj apenaŭ kontribuis en ĉi tiu projekto ? Cetere Vikivortaro apenau havas kontribuantojn ... sekve utilas ke iuj eku ! ArnoLagrange  17:37, 9. Feb 2010 (UTC)

Nur unu el la balotintoj plenumas la kutimajn minimumajn kondiĉojn por baloti en vikimediaj projektoj, nome :

  1. krei por si konton
  2. esti kontribuanto de almenaŭ tri monatoj
  3. esti kontribuinta almenaŭ 100-foje

La supra baloto sekve ne povas esti valida proceso. ArnoLagrange  10:30, 10. Feb 2010 (UTC)

Uzulo kontribuoj konto kreita je
Fernando_Maia_Jr. 2913 2007/01/01
Noelekim 110 Ne kreis por si uzulan konton
Razorflame 62 2009/02/15
Yair_rand 25 2009/11/29
RoadTrain 26 2009/12/19
Yekrats 6 2004/3/16
Pablo_Escobar 232 2008/10/13

Rezulto[redakti]

Mi nun estas administranto. Dankon por vi voĉdonoj kaj helpoj. Jonathan Webley 10:08, 4. Mar 2010 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo Pablo Escobar [redakti]

FERMITA

  • Mi havas kvar-jaran sperton en la germana Vikivortaro kaj en aliaj Vikiprojektoj.
  • Estas urĝe pligrandigi kaj nian Esperantan vortaron kaj niajn aliajn vortarojn per pli da artikoloj.
  • Ni devas profiti el sperto de bonegaj Vikivortaroj en aliaj lingvoj, kreante la multegajn ŝablonojn, kiujn ili havas.
  • Ni devas krei multajn uzendaj ŝablonojn kaj por Esperantaj artikoloj kaj por artikoloj en aliaj lingvoj. Ni plibonigu la aŭtomatan ŝablonon por novaj artikoloj.
  • Ni korektu kelkajn kategoriojn alinomante ilin.
  • Dank'al via kunlaborado multo jam estis Esperantigita en nia Vikivortaro, sed ankoraŭ restas multaj farotaĵoj. Ni finfine Esperantigu kaj la dezegnaĵon de nia ĉefpaĝo kaj la suba listo de nomoj por tajpi aliajn lingvo-karakteroj en artikoloj, ekzemple.
  • Ktp. --Pablo Escobar 11:39, 1. Jul 2010 (UTC)

Por[redakti]

  1. Jonathan Webley 09:09, 2. Jul 2010 (UTC)
  2. --Ooswesthoesbes 07:40, 6. Jul 2010 (UTC)
  3. ArnoLagrange  00:25, 22. Aŭg 2010 (UTC)
  4. ...

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Fakte estas multe por fari en nia vikivortaro. Sed nuntempe Pablo ekŝanĝas multe da aferoj, kiuj jam estas faritaj. Oni devas kaj bezonas krei - ne detrui au ŝanĝegi, speciale sen diskuti. Mi emos kontraŭvoĉdoni, se la agado daŭros tia. La ŝanĝoj inkluzive ne rilatas eĉ iomete al la anglallingva vortaro, kiu estas la plej centra laboro rilate al la vikivortaroj.--Fernando Maia Jr. 00:03, 17. Jul 2010 (UTC)

Kara Fernando: Bv. ne diru, ke mi detruas, ĉar tio estas tute malvera.
Vi ja povis konstati, ke mi ja diskutis en la Vikivortaro:Diskutejo pri kelkaj el la ŝanĝojn, kiujn mi intencas fari, sed kiel vi vidis, oni respondas tie nur post monatoj (kaj se mi ne estus farinta miajn proponitajn ŝanĝojn, eble neniam iu estus rispondinta al mi). Mi krome malfermas diskutojn kiam mi dubas pri iu ŝanĝego, ekz. Kategoria diskuto:Vikivortaro:Tekstelementoj.
Koncernante la anglalingva Vikivortaro: Kial ĉiuj aliaj Vikivortaroj nepre kopiu ĝian agmanieron antataŭ klopodi ion pli bona, aldonante ankaŭ la ekzemplon de aliaj Vikivortaroj? La germana Vikivortaro, ekzemple, havas pli da minimumaj eroj por siaj artikoloj: komparu en:orfo kun de:orfo. Kiu modelo estas pli bona? (Ĉu "plej centra laboro rilate al la vikivortaroj"? Respektoplene permesu al mi rideti) ;-) Amike, --Pablo Escobar 14:27, 17. Jul 2010 (UTC)

Rezulto[redakti]

  • farita farita kun pardonpetoj pro malfrua efektivigo. Vikivortato plivigliĝu ! ArnoLagrange  08:34, 6. Dec 2010 (UTC)

Malfrua novaĵo[redakti]

Pablo senadministrigita post 11 jaroj. Taylor 49 (diskuto) 20:19, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Administranto-kandidatiĝo CasteloBranco[redakti]

FERMITA

Tie ĉi en Vikivortaro mi kreis milojn da paĝoj. Nun, mi ankaŭ zorgas pri la kategorioj kaj alidirektiloj. Dum tiuj taskoj, kelkfoje oni bezonas forigi kelkajn paĝojn (ekz. por korekti titolon aŭ por kunigi ilin). Tion mi povas peti al administrantoj, kiel mi antaŭe faris (kaj Jonathan Wembley kaj Pablo Escobar ĉiam respondis miajn petojn) kaj ankaŭ al stevardoj ĉe Meta-Vikio. Sed ĉar Pablo estas la sola aktiva administranto en tiu projekto, ŝajnas bone ke estu aliajn esperantistojn por plenumigi tiajn petojn de la vikivortaristoj kaj eble mi jam havas la sperton kaj la konfido de la komunumo por mem fari tion. Do, mi petas vian aprobon por fariĝi permanenta administranto tie ĉi.

Pri mi

Ekde 2009, mi estas administranto en portugala vikipedio (Wikipédia) kie mi ankaŭ rolis kiel burokrato (2009-12), kontrolanto (2010) kaj membro de arbitra komitato (2010-11). Mi partoprenis de tri Vikimanioj (Gdansk 2010, Haifa 2011 kaj Washington DC 2012). Nun mi okupiĝas ĉefe pri la kreskigo de la esperantaj projektoj. Dum 2010-11, mi helpis la kreadon de esperantaj Vikifontaro kaj Vikinovaĵoj kaj fariĝis provizora administranto en ambaŭ projektoj. Nun mi estas administranto en esperantaj Vikipedio (de 2009) kaj Vikilibroj (de 2010). En 2017, mi intencas kunlabori ĉefe por popularigi kaj kreskigi Vikivortaron, ĉar ĝi estas la esperanta vikiprojekto malpli disvolvigita laŭ nombro de paĝoj (komparita kun alilingvaj versioj). CasteloBrancodiskuto 00:09, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. --Pablo Escobar (diskuto) 17:19, 6 jan. 2017 (UTC). Ni vere bezonas alian aktivan administranton ĉi tie.[Respondi]
  2. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:27, 10 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
  3. Аbdullah Davud (diskuto) 18:15, 14 jan. 2017 (UTC).[Respondi]
  4. NMaia (diskuto) 17:28, 15 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Rezulto[redakti]

 Farita (provizore). Vidu peton ĉe Meta-Vikio. Dankon al ĉiuj. CasteloBrancodiskuto 23:42, 24 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Gratulon kaj bonvenon al la administrantaro!--Pablo Escobar (diskuto) 19:17, 5 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Malfrua novaĵo[redakti]

Castelobranco forlasis nian vikion 4 monatoj post administriĝo. Taylor 49 (diskuto) 20:19, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Administranto-kandidatiĝo RG72[redakti]

FERMITA

Mi revenas al Vikivortaro, al kiu jam iom kontribuis antaŭe, ĉar mi planas verki plurajn artikolojn pri rusaj vortoj kaj esprimoj (mi havas legonton). Mi trovis multajn farendaĵojn, inkluzive ŝablonojn kreendajn kaj paĝojn/ŝablonojn forigendajn. Evidente mankas administrantoj, kiuj povus fari tion, do mi pretas kontribui laŭpove.

Mi aktivas en Vikipedio ekde 2009 kaj estas ĝia administranto ekde 2017. iom da biografiaj datumoj legeblas ĉi tie.--RG72 (diskuto) 15:26, 25 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. NMaia (diskuto) 17:36, 25 maj. 2018 (UTC)[Respondi]
  2. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:22, 9 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Rezulto[redakti]

Administranto-kandidatiĝo Taylor_49[redakti]

FERMITA

Mi estis registriĝinta uzanto dum preskaŭ du jaroj. Dum ĉi tiu tempo mi verkis totale pli ol 12'000 kontribuojn (Vikipedio plus Vikivortaro, EN+EO+ID+SV), inter ili pli ol 2'900 en la Esperanta Vikivortaro. Mi estas Esperantisto, senŝtatulo kaj senaciulo. Mi ĝisnune ne estas administranto en iu subprojekto. Taylor 49 (diskuto) 09:52, 13 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi estis registriĝinta uzanto dum pli ol du jaroj. Dum ĉi tiu tempo mi verkis totale pli ol 22'000 kontribuojn (vikipedio plus vikivortaro, EN+EO+ID+SV), inter ili pli ol 5'600 en la esperanta vikivortaro. Mi estas Esperantisto, senŝtatulo kaj senaciulo. Mi jam estas administranto en la sveda vikivortaro (SV). Eble la esperanta vikivortaro ne havas ŝancon fariĝi la plej granda kaj plej ampleksa, sed ĝi nepre fariĝu la plej bona, plej bone programita, kaj havu bonajn difinojn kaj ekzemplojn por ĉiuj esperantaj kapvortoj. Taylor 49 (diskuto) 12:12, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:36, 24 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. Lepticed7 (diskuto) 12:20, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
  3. Darmo117 (diskuto) 12:21, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
  4. JabieroKubo (diskuto) 03:39, 21 apr. 2019 (UTC) Kuraĝon! bonege ke vi klopodos plu antaŭenigi la vikivortaron, kiu bezonegas pli klarajn helpilojn kaj klarigojn, por kelkaj novaj tio malfaciligas starton. Ankaŭ estas iom ne koherajn ŝablonojn kaj multe da administraj farendaĵoj. Dankon pro via daŭra helpo kaj pro la instigo daŭrigi kaj persisti, mi reciprokas![Respondi]
  5. -- Pablo Escobar 18:42, 26 apr. 2019 (UTC) Bonvenon en la administran kunlaboradon![Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Rezulto[redakti]

 Farita provizore por unu jaro 18:30, 25 April 2019 Ruslik0 (talk | contribs) changed group membership for Taylor 49@eowiktionary from (none) to administrator (temporary, until 18:30, 25 April 2020) (per request) (thank)

Administranto-kandidatiĝo Lepticed7[redakti]

FERMITA

Saluton !

Mi ĉefe partoprenas en la franca Vikivortaro pri esperantaj vortoj. Mi freŝdate decidas partopreni en la esperanta Vikivortaro. Estas multe da bezonata laboro. Nur unu administranto ne povas fari ĉion sole. Mi volas helpi la komunumon konstrui interretan esperantan fonton.

Lepticed7 (diskuto) 20:15, 24 mar. 2019 (UTC) [Respondi]

Por[redakti]

  1. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:36, 24 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. Darmo117 (diskuto) 20:40, 24 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
  3. Taylor 49 (diskuto) 12:12, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Rezulto[redakti]

Mi rezignas. Lepticed7 (diskuto) 11:59, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Denova administranto-kandidatiĝo Taylor_49[redakti]

FERMITA

Mi estis administranto ekde 2019-04-25 por unu jaro. Bedaŭrinde mi iomete forestis de la retejo inter 2020-02 kaj 2020-08 kaj dum tiu tempo mia administra statuso eksvalidiĝis. Mi intencas daŭrigi la laboron por plibonigi la kvaliton de ĉi tiu vikivortaro kaj kontraŭbatali fiuzon (Vikivortaro:Diskutejo#Vandalismo_kaj_sensencaĵoj). Taylor 49 (diskuto) 05:57, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. Mi plene fidas vin. Lepticed7 (diskuto) 21:13, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  2. Kotavusik (diskuto) 08:35, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Taylor_49 bone regas la programadon kaj koherigas Vikivortaron kaj estas bona komunikanto. Kotavusik (diskuto) 08:36, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

 Farita. 1 jaro. Dankon. meta.wikimedia.org...Taylor_49@eowiktionary Taylor 49 (diskuto) 19:32, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Denova administranto-kandidatiĝo Lepticed7[redakti]

FERMITA

Saluton !

Mi kontribuas pri esperantaj vortoj en la franca Vikivortaro, kie mi estas administranto. Estas multe da bezonata laboro ĉi-tie. Nur unu administranto ne povas fari ĉion sole. Mi pensas, ke ni bezonas multajn administrantojn. Mi volas labori kaj gvidi la komunumon dum cerbumado pri projekta strukturo. Mi volas plibonigi la esperantan vikivortaron, ĉar mi pensas, ke la esperanta komunumo bezonas kvalitajn fontojn.

Lepticed7 (diskuto) 21:13, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. Taylor 49 (diskuto) 21:18, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  2. Kotavusik (diskuto) 08:35, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Komentoj[redakti]

Mi jam rimarkis, ke Lepticed7 laboras multe kaj bonkvalite en la franclingva Vikivortaro. Kotavusik (diskuto) 08:35, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

 Farita 6 monatoj. Taylor 49 (diskuto) 17:46, 14 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Tria administranto-kandidatiĝo Taylor_49 (2021)[redakti]

FERMITA

Mi estis administranto ekde 2019-04-25. Baldaŭ mia dua unujara administra statuso eksvalidiĝos. Mi intencas daŭrigi la laboron por plibonigi la amplekson kaj kvaliton de ĉi tiu vikio (strukturo, esperantaj vortoj, alilingvaj vortoj, ŝablonaro, referencoj, bildoj, vortfarado, etimologio, prononco, ...). Taylor 49 (diskuto) 17:18, 30 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. Mi tute fidas Taylor pri ria agado ĉi tie! Lepticed7 (babilejo) Ne hezitu korekti mian esperanton! 10:46, 6 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
  2. Bona administranto! Kotavusik (diskuto) 16:05, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

  1. Va (🖋️) 07:04, 31 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Komentoj[redakti]

Va[redakti]

  • La elektoj mem dum lastaj kelkaj okazoj estis, laŭ mia opinio, tuta fikcio - ilin partoprenas nur du aŭ tri personoj, el kiuj unu aŭ du aktiviĝas en la projekto nur por voĉdoni dum en elektoj.
  • Kaj, kompreneble, mi estas kontraŭ pro ekzisto de persona konflikto kun mi - Uzanto:Taylor_49, uzante administrajn rajtojn faris mian kontribuadan proceson al la projekto tute neeblan, kaj pro tio mi nenion faras ekde la forbaro por 24h pro falsa akuzo.

Ĉjanja ĉeestantaro (se ĉi tie vere eĉ iu ĉeestas), bonvolu pli atente analizi tutan historion de eventoj. La projekto Vikivortaro estas parto de tutmonde estimata kaj konata projekto kaj nia parto estas la vizaĝo de tuta nia komunumo. Kaj strangaj eventoj ĉi tie ombras aliajn esperantajn subprojektojn, kiel Vikipedio, Vikicitaro kaj tiel plu.

Va (🖋️) 07:06, 31 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaj mi forte dubas ke vi estas la plej gxentila afablulo cxi tie: idioto, "vi devas viziti lernejon", stultaĵo, nazi, "vi estas stulta", Ŝablono:ru-temaro <<postulojn pri uzo de la ŝablono {fak} por kategoririigo en nacilingvaj artikoloj>>, ktp.
  • Aserto "ke Uzanto:Taylor_49 ne posedas esperantan vortfaradon kaj sen vortaro ne komprenas la lingvon" estas absurda mensogo.
  • Ne estas mi kiu komencis uzi administrantajn rajtojn kiel rimedo en personaj konfliktoj (en okazo de dubo kontrolu protokolon de forbaroj).
  • Neniu "arbitra senpruva dufoja forigo de paĝo" okazis, sed jena sinsekvo:
    • Uzanto:Robin van der Vliet proponis forigi paĝon pri neekzistanta vorto
    • 10 tagoj pasis kaj neniu kontraŭstaris
    • mi neniam antaŭe vidis la vorton kaj konsentis kun la pravigo, do forigis la paĝon
    • Uzanto:Kwamikagami rekreis la paĝon kun sama enhavo (kaj denove sen pruvo ke la vorto ekzistas)
    • Uzanto:Robin van der Vliet reproponis forigi ĝin
    • 10 tagoj pasis kaj neniu kontraŭstaris
    • mi reforigis la paĝon
Temas pri laŭregula funkciado de vikio kaj nenio alia.
Bedaŭrinde mi devas konstati, ke kadre de nia projekto denove okazas "forbara milito"[redakti]

Bedaŭrinde mi devas konstati, ke kadre de nia projekto denove okazas "forbara milito". La pli alta administracio (ĉe Meta) pri la evento estas informita per la mesaĝo.

Tiuspeca okazo estas jam priskribita en dokumentoj pri politiko, ekzemple en la fako pri misuzo de administraj rimedoj.

Se rigardi la historion, do tie jam estas ekzemplo de antaŭa "forbara milito", kiu ankaŭ okazis danke al agado de Uzanto:Taylor_49.

Kaj eĉ tio ne estas plena listo de problemoj. Uzanto:Taylor_49, kiel forbarita ĝis solvo de RfC persono, ne rajtus ŝanĝi enhavon de la projekto. Tamen Uzanto:Taylor_49 havas rimedon Uzanto:Taylorbot, per kiu la ŝanĝoj estas farataj daŭre. Uzante la roboton aperis ne nur la respondo de Uzanto:Taylor_49 ĉi tie, sed novaj amasaj ŝanĝoj en la tuta projekto. Inklude amasan submetadon de miaj konversaciaj mesaĝoj - tio, kion skribis mi, estis rekte ŝanĝita per tio, kion mi ne skribis. Kio jam estas rekta fraŭdo.

Mi ne planis skribi ion aldonan ĉi tie. Ĉar, laŭ mia opinio, ne estus ĝentile respondi al korespondanto, kiu ne povas respondi pro forbaro. Tamen Uzanto:Taylor_49 montris, ke eĉ forbaro ne estas forbaro, kaj povas esti simple ignorata. Kio montras ke la reguloj, politikoj de projekto, normoj kaj ĝentileco estas nur fabelo por ordinaraj uzantoj... Va (🖋️) 05:38, 10 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde fikonduto kaj fanatisma agado de uzanto "Vami" kontraŭ mi daŭras[redakti]
  • Uzanto "Vami" komencis sian karieron en nia diskutejo per "precipe al idiotoj". Neniu alia vikio tolerus tiaspecan konduton.
  • Uzanto "Vami" kreis ŝablonon "antinazi" [1] kaj enkondukis lingvokodon "antinazi" Special:Diff/954112/954191 kaj uzis ĝin plurfoje Special:Diff/877622/954193. Neniu alia vikio tolerus tiaspecan konduton.
  • Uzanto "Vami" daŭre mensogas kaj publikigas falsajn akuzojn pri mi. Ne estas fraŭdo ŝanĝi enhavon {{Bonvenon2}} al {{subst:Bonvenon}}. La ŝablono "Bonvenon2" estas redunda kreaĵo de uzanto "Vami".
  • Rigardante la historion oni ekvidas ke ne estis mi kiu komencis forbari laboremajn kontribuantojn.
  • Uzanto "Vami" ĉikanis min dum pluraj semajnoj per mia diskutpaĝo kaj cetermaniere. Sed supre sama "Vami" skrivas pri "ĝentileco".

Uzanto:Taylor_49 Taylorbot (diskuto) 11:08, 10 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kiel roboto (Uzanto:Taylorbot) vi estas tro saĝa. Sed ŝanĝi enhavon {{Bonvenon2}} al {{subst:Bonvenon}} vere estas fraŭdo, amase farita per roboto, kiun posedas kaj uzas persono, kiu estas forbarita pro grava kaŭzo. Uzi aldonan teknikan rimedon por eviti forbaron estas jam rompo de bazaj reguloj de ĉiuj projektoj. Mi konsultos je administracio rilate tiun agon aldone. Va (🖋️) 14:20, 10 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la subteno. Sed pro verdikto de la stevardoj necesas nuligi ĉi tiun elekton. Taylor 49 (diskuto) 20:19, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

 Ne farita Elekto nuligita pro verdikto de la stevardoj. Taylor 49 (diskuto) 20:19, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dua administranto-kandidatiĝo RG72[redakti]

Mi estas eo:w:Stanislavo Belov kaj aktivas en Vikipedio ekde 2009 kaj estas ĝia administranto ekde 2017. Mi jam verkis plurajn artikolojn kaj listojn en Vikivortaro kaj planas daŭrigi. Mi certas ke nia komunumo bezonas administranton, kiu povus prizorgi la teaman laboron. RG72 (diskuto) 15:36, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por[redakti]

  1. Mi notas la aktivecon de RG72 en vikivortaro kaj tre estimas lian administran agadon en vikipedio. Tial mi ne dubas ke li ankaŭ ĉi-tie administre helpos kaj neniel misuzus siajn rajtojn. --ThomasPusch (diskuto) 16:01, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Laŭ mia sperto, RG72 aktive kaj senprobleme kontribuas en Vikipedio. Tial mi kredas ke li faros bonan laboron ankaŭ en Vikivortaro. - Moldur (diskuto) 16:33, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  3. Sj1mor (diskuto) 16:46, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  4. RG72 estas sperta pri vikiteknologioj kaj scias bone kunlabori kaj kunordigi. Li estas trovaĵo por iu ajn projekto, Vikivortaro multon gajnos, se RG72 estos ligita per posteno en ĝi. Amikeco (diskuto) 17:00, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  5. Kani apogas. --81.43.237.53 17:59, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  6. Vikivortaro estas nuntempe sen administrantoj, do nova nova volontulo certe utilos. Sukceson al RG72, por la nova rolo. Mi ankaŭ kredas, ke li tre helpos kaj neniam misuzos siajn rajtojn. Super nabla (diskuto) 20:28, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  7. Mi subtenas - el agado de RG72 sekvas, ke li spertas en ambaŭ necesaj aferoj, en teknologio de Vikipedio kaj en la lingvo. Va (🖋️) 06:39, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  8. --Dominik (diskuto) 03:53, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  9. Mi konsentas kun ĉiuj antaŭaj komplimentoj.--DidCORN (diskuto) 13:47, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  10. Mi vidis la agadon de RG72 en vikipedio kaj havas plenan fidon en lia konduto. Do mi subtenas RG72 kiel administranton.--Rdelre (diskuto) 11:39, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

  1. Tre agresema konduto: [2] [3] Taylor 49 (diskuto) 21:13, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉu ekzistas eĉ iu el kontribuantoj ĉi tie, kies konduton vi jam ne nomis agresema? Mi memoras la ekzemplon - Specialaĵo:Daŭra_ligilo/1063953#KGB, NKVD kaj rusaj bazlernejoj kaj infanvartejoj
    Tamen dum ĉiuj antaŭaj periodoj kiam vi okupis la postenon - vi uzis rajtojn de administranto ne por plibonigi la Vikivortaron, sed por subpremi agadon de aliaj kontribuantoj.
    Ĉu vi jam forgesis la militon de forbaroj, kiujn vi provokis?
    Eĉ plue, pure teknikajn konversaciojn kaj penadojn trovi la plej taŭgajn por uzo de la Vikivortaro solvojn, vi ĉiam taksas kiel agresema. Kio signifas, ke via opinio egalas al "ekzistas nur sola prava opinio de Taylor 49 kaj ĉiuj aliaj estas malpravaj".
    Evidente estas, ke vi estas kontraŭ.
    Tamen vi povis simple doni vian voĉon kontraŭ. Sen via "pruvo", kiu pruvas nur, ke la plej agresema estas same vi.
    . Va (🖋️) 07:00, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi forbaris vin je unu sola fojo por 24 horoj post ke vi ĉikanis min dum 6 semajnoj. Via aserto por subpremi agadon de aliaj kontribuantoj estas evidenta mensogo. Taylor 49 (diskuto) 16:29, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Mi je komenco kredis, ke Vikivortaro ofertintus tre bonan ŝancon al RG72 por redakti tut-trankvile, malproksime el politikaj problemoj kaj el inter-personaj malkonsentoj. Tamen, oni devas sen-esperi konstati, ke ankaŭ dum la lastaj tagoj la konflikto inter RG72 kaj Taylor ne ĉesis, sed daŭras kun personaj atakoj el amabaŭ flankoj, malordo, kaj reciprokaj akuzoj (ĉi tie); tio lasas min dubanta kaj malcerta. --Super nabla (diskuto) 20:01, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  3. Mi kredas ke la kontribuoj estas sendube valoraj, sed la necesa neŭtraleco kaj taŭgeco por administra laboro ne estas sufiĉe pruvita. Estas nenia valoro en la nuna momento administrantigi lin. --LaPingvino (diskuto) 00:16, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  4. Kontraŭ. --Fenikals (diskuto) 10:36, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Komentoj[redakti]

Mi dankas @Taylor 49 pro liaj referencoj al miaj "agresemaj" paroloj. Danke al tio ĉiu povas vidi ke mi kelkfoje demandis lin kial li arbirte modifas aŭ forigas utilan enhavon. Responde al tio li ĉiam komencis histerii, elverŝante siajn fantaziojn pri mi kaj mia lando, kiuj ambaŭ kondutas agreseme kaj atakas lin. Jen tipa ekzemplo: En Ruslando malsamopiniuloj ĉiam alfrontis ne nur forbaron, sed plej ofte ankaŭ malliberejon, torturon kaj mortigon. Mi ne forbaras vin nun ĉar mi ne estas tiel perfortema kiel vi, sed mi forlasas ĉi tiun fiiĝintan diskuton. [4] Jen lastatempa ekzemplo: Bv paciencu, kaj ĉesu ataki min (la agresemo de via prezidanto estas pli ol sufiĉa, ĉu ne?) [5]. En ĉiu ajn vikio homo kiu arbitre modifas aŭ forigas la enhavon estus delonge forbarita. Same estus forbarita homo, kiu al atentigoj pri siaj fuŝoj reagas per personaj atakoj kaj politikaj fantazioj. RG72 (diskuto) 05:41, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
> kelkfoje demandis lin kial li arbirte modifas
Mi jam plurfoje klarigis al vi ke mi ne estas maskla. Taylor 49 (diskuto) 16:29, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li [6]. Lernu Esperanton, speciale se vi deziras redakti vortaron. RG72 (diskuto) 04:32, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]


Rezulto[redakti]