Árpád Latabár (1903 - 1961)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Latabár
Árpád Latabár en 1939
Árpád Latabár en 1939
Persona informo
Naskonomo Latabár Árpád
Naskiĝo la  22-an de novembro 1903(nun 1903-11-22)
en Hungario Sátoraljaújhely (Hungario)
Morto la 1-an de decembro 1961
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Árpád Latabár (1878 - 1951)
Frat(in)o Kálmán Latabár (1902 -1970)
Parencoj Kálmán Árpád Latabár
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Árpád Latabár, laŭ hungarlingve kutima nomordo ifj. Latabár Árpád estis hungara aktoro, operetkantisto, voĉoaktoro, komikisto. Lia patro estis Árpád Latabár (1878), lia frato estis Kálmán Latabár. Pro la alta statuo li estis vaste konata "longa Latyi" (Latyi estis karesnomo de lia frato Kálmán).

Árpád Latabár [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1903 en Sátoraljaújhely, li mortis la 1-an de decembro 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Latabár ne lernis aktoradon, li aĝis 16, kiam li komencis esti aktoro. Li apartenis al Várszínház inter 1921-1924, sed en la lasta jaro li havis rolojn ankaŭ en Operetoteatro (Budapeŝto), poste li estis migranta aktoro en Ĉeĥoslovakio, kie vivis multe da hungaroj. Inter 1927–1931 li faris turneojn kun sia frato Kálmán en Eŭropo kaj Afriko. En 1931 ili havis rolojn en Vieno, en la sekva jaro en Berlino. ili staris antaŭ internacia kariero pro alta nivelo de komikeco kaj danco, tamen ili revenis al Hungario. Árpád individue havis rolojn kaj Eŭrope kaj naskiĝlande (Hago (1934), Genova (1937), Parizo (1940), Budapeŝto en 11 teatroj (Teatro Magyar, Teatro Belvárosi, ktp). Post la 2-a mondmilito li apartenis ekzemple el Operetoteatro (1945, 1947–1949, 1953-1954, 1957-), Gaja Teatro (1951–1954).

En 1934 li edziĝis, filino naskiĝis en 1942.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Borcsa Amerikában (1938) - dancisto
  • Ismeretlen ellenfél (1940) - drinkejestro
  • Mágnás Miska (1948) - grafo Mixi
  • Gábor diák (1955) - turka pilgrimanto

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Peppino De Filippo, Fernand Ledoux kaj aliaj [2]

Lia tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Verneuil: Mamám, a kisasszony - (komikaĵo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]