Édouard Manet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Manet
Portreto de Édouard Manet
Fare de Henri Fantin-Latour
1867 (117,5 x 90 cm)
The Art Institute, Ĉikago
Naskiĝo 23-an de januaro 1832
en Parizo, Francio
Morto 30-a de aprilo 1883
en Parizo, Francio
Nacieco franca
Sukcesis kiel pentristo
Artista celigo Impresionismo
Reprezentaj verkoj La BanoLa Tagmanĝo sur la herbo
Persona informo
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj franca
Loĝloko 8-a arondismento de Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Collège-lycée Jacques-Decour
Subskribo Édouard Manet
Familio
Patro Auguste Manet
Patrino Eugénie-Désirée Fournier
Frat(in)oj Gustave Manet • Eugène Manet
Edz(in)o Suzanne Manet
Infano Léon Leenhoff
Parencoj Berthe Morisot
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • litografisto • konstrua desegnisto • desegnisto
Verkoj La Flutisto
Street Singer
Lola de Valence
La tagmanĝo sur la herbo
Olympia
vdr

Édouard Manet (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.

Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpraktiki la juran karieron, kiun sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas Couture. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 Manet kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Pikniko sur la herbo (Le déjeuner sur l'herbe) kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo. Kvankam liaj pentraĵoj estis malakceptitaj de la epoka socio, ili belege inaŭguras la modernan pentradon : tial Manet estas laŭvorte unu el la plej fruaj reprezentantoj de la arta avangardo. Tiu pentristo estas ofte rigardata kiel la patro de Impresionismo, ĉar siaj opinioj kaj siaj plej karaj amikoj estis proksima de tiu agitado. Lia stilo, tamen, ĉiam restadis propra kaj malsama rilate al aliaj pentristoj kiel Claude MonetCamille Pissarro, ties verkoj ne estas tiel realistaj. Édouard Manet krome fariĝis la mentoro de la pentristino Berthe Morisot, kiu edziĝis lia frato Eugène en 1874. Je la fino de sia vivo, la pentristo dediĉis sin al la kreaĵo de portretoj, ekzemple tiu de la poeto Stéphane Mallarmé.

La unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet
1860 (111,5 x 91 cm)
Musée d'Orsay, Parizo

Édouard Manet venis en la mondon la 23-an de januaro 1832, en la kvina domego de la strato Bonaparte, en la pariza kvartalo Saint-Germain-des-Prés. Lia patro Auguste, fervora respublikisto, estis grava ŝtatoficisto ĉe la ministrejo de la justico, kaj devenis el fama burĝa familio de la franca ĉefurbo. S-ino Manet (denaske Fournier) estis la filino de diplomato delegita en Stockholm, kiu sukcesis akiri la konfidon de la reĝo de Svedio. Tiu ĉi tial konsentis fariĝi la baptopatro de la estonta patrino de la pentristo. Kvankam li naskiĝis en tiu severa hejmo kun rigoraj moroj, la juna Édouard povis rapide malkovri la artan mondon danke al ekcentrika onklo, la kapitano Édouard Fournier, kiu frue kuntiris Édouard kaj sia frato Eugène en la koridorojn de la Luvro por admiri la verkojn de la grandaj majstroj.

Dekdu-jara Édouard Manet estis sendita al la kolegion Rollin (nuntempe la liceon Jacques Decour), antaŭe la monteto Montmartre. Tie li havis plurajn bonajn instruistojn, precipe la junan historiiston Henri Wallon, ties fama, estonta leĝo poste fariĝis la fundamenta bazo de la Tria Respubliko. La lernejaj rezultoj de Manet estis ŝajne tre senrevigaj : la knabo ofte vidiĝis malatentema, iom mallaborema kaj eĉ kelkfoje malrespekta. Lia kamarado Antonin Proust ekzemple rakontas debaton, kiun la estonta ribelema pentristo havis kun Wallon pri teksto de Denis Diderot rilate al la modo : laŭ Proust, la juna viro ekkriis, ke « oni devas esti nuntempa, fari kion oni vidas, sen maltrankviliĝi pri la modo ». Manet kutime ornamis siajn kajerojn kun kruelegaj karikaturoj de siaj instruitoj aŭ de siaj kamaradoj. Tiuj desegnaĵoj estis tiel bonaj, ke la knabo rapide akiris respektindan reputacion inter la lernejanoj.

La ŝipvojaĝo al Brazilo[redakti | redakti fonton]

La Forsavo de Rochefort
1881 (143 x 114 cm)
Kunsthaus, Zuriko

La malbonaj rezultoj obtenitaj de Édouard devigis la familion ŝanĝi siajn planojn pri sia plej aĝa filo. Ĉar la malnovtempe esperita kariero en la jura mondo jam ŝajnis nefarebla, la gepatroj indulge akceptis la novan deziresprimon de la juna viro, t.e fariĝi ŝipisto. Bedaŭrinde, lia – unua – fiasko por enpremi la prestiĝan francan Ŝipan Lernejon devigis lin ektrejnadi senpere kaj praktike sur ajn ŝipo. Kiam li estis nur dek ses jarojn aĝa, kaj kvankam la revolucio de 1848 apenaŭ kvietiĝis kun la fondiĝo de la Dua Respubliko, Édouard Manet enŝipigis kiel simpla ŝipknabo en decembro 1848 sur la lernŝipon Havre et Guadeloupe, forirante al Rio de Janeiro.

Tiu sperto fine ne konfirmis la maran alvokiĝon de Manet, sed ĝi estis fundamenta por la disvolvo de lia personeco. Lia restado en Brazilo donis al li ian preferamon por ekzotaj aĵoj aŭ por virinoj, kaj havigis al li brutalan konfronton kun la universo de sklaveco. Ĉiuj temoj estos klare percepteblaj tra liaj estontaj verkoj, ekzemple lia Olympia. Kun samaj intensaj sentoj li malkovris la mondon de la maro. Tiu ĉi ĉiam fascinos lin, kiel pruvas la longa serio de maraj pentraĵoj, kiun li poste realigis. La Forsavo de Rochefort, ekzemple, estas omaĝo al anti-imperia polemikisto Henri Rochefort kaj al lia forsavo el prizono lokita en Nov-Kaledonio.

Lernoservo en la ateliero de Thomas Couture[redakti | redakti fonton]

Portreto de Tintoretto fare de si mem, kopiita laŭ la pentraĵo en la Luvro
1854 (61 x 51 cm)
Muzeo de Dijon

Édouard Manet revenis el Sudameriko en junio 1849. Malgraŭ la sperto, kiun li akiris dum tiu longa vojaĝo, li denove malsukcesis eniri la Ŝipan Lernejon okaze de sia dua provo. Tiu fiasko tamen ne igis lin malgaja : ja inverse, ĝi fine konvinkis lin, ke lia estonteco necese bezonis pentradan karieron. Ekde la aŭtuno de la sama jaro, la juna viro obtenis la rezignitan konsenton de siaj gepatroj por aliĝi al la ateliero de la pentristo Thomas Couture, kie li restis ĉirkaŭ ses jaroj.

Oni ofte rigardas Thomas Couture kiel unu el la plej emblemaj reprezentantoj de la akademia pentrado, tio estas tre formala stilo de la dua duono de la 19-a jarcento, senpene rekonebla per ĝia insisto pri antikvaj kaj seriozaj temoj. Couture estas afliktita de tia renomo pro sia ĉefa majstroverko, La Romanoj de la dekadenco (Les Romains de la décadence), kiu estis ekspoziciita en la pentrosalono de Parizo de 1847. Lia stilo, malnovtempa, ŝajnis tamen aŭdaca kontraŭ aliaj akademaj artistoj, kiuj estis klare pli banalaj kaj pli senbrilaj. La elekto de Manet, tial, estis reale relative kuraĝa.

Dum tiuj ses jaroj, Manet precipe dediĉis sin al la lernado de la bazaj pentradaj teknikoj, kaj al la kopio de kelkaj majstroverkoj eksponitaj en La Luvro. Ekzemple, li entuziasme reproduktis la Aŭtoportreto de Tintoretto, la Jupitero kaj Antiopo de Ticiano aŭ la Hélène Fourment kaj siaj geinfanoj de Petro Paŭlo Rubens. La juna pentristo estis jam logita de la plej modernaj verkoj, kiel pruvas la permeso, kiun Eugène Delacroix donis al li kopii La Barko de Dante, tiam ekspoziciita en la palaco Luksemburgio. Krome, Manet ŝajne kreis kelkajn originalajn pentraĵojn ĉirkaŭ tiu epoko, sed probable detruis ilin poste kiel artan malkonfeson.

Venuso el Urbino, kopiita laŭ la pentraĵo de la muzeo de Florenco
1856 (24 x 37 cm)
Propra kolekto

Manet zorge perfektigis sian lernadon per serio de kulturaj vojaĝoj tra la tuta Eŭropo : lian transiron oni povas certe atesti en la Rijksmuseum de Amsterdamo en julio 1852. Li plie realigis du vojaĝojn en Italio : li faris la unuan, en 1853, en akompano de sia frato Eugène. Tiam li kopiis la faman Venuso el Urbino de Ticiano en la Galleria degli Uffizi de Florenco. Pli poste, tiu pentraĵo inspiris lin por lia Olympia. Okaze de la dua vojaĝo, en 1857, Manet repasis tra la sama urbo por kopii tie kelkajn freskojn de Andrea del Sarto en la klostro Annunziata. Krom Italio kaj Nederlando, la pentristo ankaŭ utiligis sian veturon de 1853 por viziti Germanion kaj Mez-Eŭropon, precipe la muzeojn de Prago, Vieno, Munkeno kaj Dresdeno.

La tre sendependa spirito de Édouard Manet inklinis krei kaj subteni febron inter la juna viro kaj sia majstro. Couture estis ofte malkomprenema pri la artaj elektoj de sia lernoknabo, ekzemple kiam ĉi lasta obstinis pentri senpompaj kaj realistaj temoj kun tute vestitaj pozistinoj. La majstro fine aŭguris al Manet, ke li ĉiam estos nur la « Daumier de sia epoko », tio estas karikaturisto kun maldelikataj gustoj. Tiu pliampleksiganta arta malakordo devigis la junan pentriston forlasi la atelieron de Couture en 1856 por enloĝiĝi en sian propran ejon, kun sia amiko Balleroy.

Hispana kaj realista periodo[redakti | redakti fonton]

La ombro de Velázquez[redakti | redakti fonton]

La Trinkanto de absintaĵo
1858-1859 (180,5 x 105,6 cm)
Ny Carlsberg Glyptotek, Kopenhago

Post kelkaj lastaj jaroj kiujn Manet dediĉis al la kopio kaj la lernado de gravaj pentraĵoj, li fine prezentis sian unuan verkon okaze de la pentrosalono de Parizo de 1859. La pentraĵo, titolita La Trinkanto de absintaĵo (Le Buveur d’absinthe), estas klare influita de realismo kaj de la verkoj de Gustave Courbet, sed ĝi estas precipe elstara omaĝo al Diego Velázquez, kiun Manet ĉiam rigardis kiel sia plej grava antaŭulo, aŭ kiel « la pentristo de la pentristoj ». Tie, oni povas konstati videblajn samaspektojn inter la Trinkanto de absintaĵo kaj la Menipo de la fama hispana artisto. Multe da pentraĵoj de Édouard Manet enhavas tiel referencojn, evidentajn aŭ pli diskretajn, al tiu glora majstro. La persono de La Trinkanto de absintaĵo, iom komike, reaperis tute neatendite en posta verko, La Maljuna Muzikanto (Le Vieux Musicien), kiu estas ankaŭ la plej larĝa pentraĵo de Manet. (vidu malsupre)

Lola el Valencio
1862 (123 x 92 cm)
Musée d'Orsay

Kun la Trinkanto de absintaĵo, Manet spertis sian unuan oficialan malakcepton kaj, krome, sian unuan skandalon. Unue, la banaleco kaj la realismo de la temo alproksimiĝas naturalismon. Due, la pentraĵo estis senindulge kritikita pro sia teknika malperfekteco, precipe pri la vizaĝo kaj la pantalono de la trinkanto, kiuj estas apenaŭ skizitaj. La juna artisto, tamen, ricevis la gratulojn de pluraj rimarkeblaj defendantoj, ekzemple Eugène Delacroix, kiu defendis la pentraĵon antaŭ la ĵurio, aŭ Charles Baudelaire, kiu ĵus ekkonis Manet kaj provis diskonigi la talenton de sia nova amiko tra la parizaj salonoj.

Manet, tiam, estis iel fascinita de la arto de la hispana duoninsulo, kiun li ligis kun realismo, inverse de la tre akadema arto de Italio, pli formala kaj malproksima de la nuntempa mondo. Jam longe antaŭ sia unua vojaĝo al Hispanio en 1865, li dediĉis do multajn verkojn al « hispanaj temoj » : la enigman dancistinon de Lola el Valencio (Lola de Valence), kvazaŭ ŝi ĵus eliris el melankolia poemo de Baudelaire, ŝi ŝajnas respondi al la romantika gitaristo de La Hispana Kantisto (Le Chanteur espagnol). Manet konfirmis sian korinklinon pri Hispanio kun du aliaj verkoj ekspoziciitaj en la Salono de la Rifuzatuloj de 1863, tio estas la Juna Viro kun kostumo de majo kaj Fraŭlino V. kun kostumo de espada. (vidu malsupre)

La Hispana Kantisto
1860 (147 x 114 cm)
Metr. Museum of Art
La Malviva Viro
1864-1865 (75,9 x 153,3 cm)
National Gallery of Art, Vaŝingtono

Ĉar la hispana stilo estis laŭmoda, Manet obtenis kun la Kantisto sian unuan akcepton en la oficiala pariza pentrosalono de 1861, okaze de kiu li ankaŭ povis ekspozicii la portreton de siaj gepatroj (vidu supre). La Hispana Kantisto estis taksita « honorinda » de la ĵurio, kaj ĝi simile plaĉis al Baudelaire aŭ eĉ al Théophile Gautier, kiu laŭdis ĝian « tre veran koloron » kaj ĝian « bravan penikon ». La oficiala sukceso de Manet, tamen, daŭris relative mallonge, ĉar de tiam la pentristo trapasis nur senfinajn skandalojn. La eta malkomprenemo pri la koloroj kaj la erotikaj aludoj de Lola el Valencio, ekzemple, estis fakte nur antaŭsperto de la grava polemiko rilate al Olympia.

La lasta pentraĵo de Manet kun klara hispana influo estas sia Malviva Viro, kreita en 1864. Tiu verko, origine, estis verdire nur unu parto de pli vasta pentrotolo, titolita « Epizodo de kurado de taŭroj » : la pentristo, laŭ si mem iom malkontenta, tranĉis kaj konservis la nuran bonan parton de la pentraĵo por haltigi la mokpikojn de la publiko, ĉar la taŭro aperinte sur la verko estis ridinde malgrandega.

Eniro en la monduman socion[redakti | redakti fonton]

La Muziko ĉe la Tuileries
1862 (76 x 118 cm)
Nacia Galerio, Londono

Édouard Manet estis kutime rigardata kiel amikiĝema juna viro, ofte fervorega kaj societema. Tial la epoko de liaj unuaj sukcesoj estis ankaŭ la epoko de lia facila eniro en la intelektulajn kaj aristokratajn klubojn de Parizo. Krom la malgranda bando de junaj admiraj pentristoj, kiuj jam defendis lin (Henri Fantin-Latour, Edgar Degas…), Manet diligente promenis tra la ĝardeno de la palaco Tuileries, kie li pentris subĉiele kelkajn skizojn en akompano de sia amiko Charles Baudelaire. Li ankaŭ kutimis konversi aŭ labori ĉe la kafejo Tortoni, kie li kaj siaj amikoj de la « eleganta bohemiano » ŝatis renkontiĝi.

Tiu monduma kaj subtila medio, en kio la genio de Manet ekfloris, estis karakteriza por Parizo je la 19-a jarcento. Ĝi estas bonege bildigita de la fama Muziko ĉe la Tuileries (La Musique aux Tuileries), kiu prezentas koncerton organizita ĉe la samnoma ĝardeno kaj enhavas la portretojn de pluraj familiecaj amikoj de Manet. La silueto de Baudelaire estas nur skizata, precize super la unua blankvestita sinjorino ĉe la maldekstra flanko. Ĉi lasta, sidata apud S-ino Offenbach, estas S-ino Lejosne, en kies klubo Manet ekkonis Baudelaire. La pentristo eĉ pentris sin mem : li estas la plej maldekstra persono de la verko, kun barbo. Lia frato Eugène Manet, fine, staras iom klinata, babilante kun alia virino.

Maskita balo ĉe la operejo
1873 (59 x 72,5 cm)
Nacia Galerio, Londono

La Muziko, kiu klare simbolas la rompon de la pentristo kun lia realista periodo, ricevis tre malfavorajn kritikojn. Multe da homoj riproĉis lin « senhaŭtigi la okulojn, samkiel la muziko de bazaroj sangigas la orelojn ». Fakte, estas ja La Muziko ĉe la Tuileries, pli ol La Tagmanĝo sur la herbo, kiu ŝajnas la unua vera esprimo de Impresionismo.

Pli ol dek jaroj post La Muziko ĉe la Tuileries, je la printempo de 1873, Manet pentris sametosan verkon kun Maskita balo ĉe la operejo (Bal masqué à l’opéra), kiu simile bildigas plurajn amikojn de la pentristo. La menciita operejo, lokita ĉe la strato Le Peletier en la naŭa arondismento de Parizo, ĝuste brulis kaj malaperis dum la sama jaro. La verko emfazas la kolorajn kontrastojn inter la viroj, tute nigraj, kaj la rolantoj ekcentrike vestataj.

La Kuradoj ĉe Longchamp
1867 (43,9 x 84,5 cm)
The Art Institute, Ĉikago

Inter la aliaj gravaj mondumaj simboloj de la deknaŭa-jarcenta Parizo, la ĉevalaj kuradoj de Longchamp estis fundamentaj. Édouard Manet, interesata de tiu festa evento, utiligis ĝin por pentri precipe aŭdacan verkon. En La Kuradoj de Longchamp (Les Courses de Longchamp), la ĉevaloj estas bildigitaj ne profile, sed fronte, kvazaŭ la pentristo estis ĝuste meze de la pado. La pentraĵo tiel vidiĝas tre impresionista.

La Salono de la Rifuzatuloj de 1863 : gloro kaj skandalo[redakti | redakti fonton]

En 1863, la responculoj de la pentrosalono de Parizo finfine konsentis prezenti ankaŭ la rifuzitajn pentraĵojn al la publiko, sed en malgranda, flankaĵa ĉambro, kie la plej aŭdacaj vizitantoj povis daŭrigi la ekspoziciadon : tio estas la unua inaŭguro de la fama «Salono de la Rifuzatuloj». Édouard Manet, per la prezento de tri polemikaj verkoj tie, definitive oficialigis sian renomon en la medio de la avangarda pentrado.

La Bano, aŭ La Pikniko sur la herbo[redakti | redakti fonton]

La BanoLa Tagmanĝo sur la herbo
1863 (208 x 264 cm)
>Musée d'Orsay, Parizo

Inter la tri pentraĵoj ekspoziciitaj ĉe la Salono, la centra verko titolata La Pikniko sur la herbo kaŭzis la plej abundajn debatojn. La skandalo devenis de pluraj elementoj, tial ĝi estis tiel grandega. Unue, kvankam malpli videbla ol en La Muziko ĉe la Tuileries, Manet konfirmis danke al la Pikniko sian stilan rompon kun Akademismo por alproksimiĝi la impresionistan teknikon. Kiel senintence rimarkis epoka kritikisto, laŭ kiu « Manet havos talenton, kiam li regos desegnon kaj perspektivon », la pentristo uzis brutalajn formojn kaj varmaj kolorojn, kiu gigante kontrastis kun la tradicia arto.

Tamen la polemiko, verdire, devenis ne de la stilo de la verko sed de la elektata temo : la bildigo de nudaj virinoj estis ja komplete tolerataj, sed nur se la nudaĵoj estis pudore kaj senpeke pentritaj. Pentri du nudajn virinojn en akompano de du viroj kun vestoj estis do ekstreme ŝoka, ĉar tiu metodo estis tute senhipokrita : neniu mitologia analizo estas ebla, kaj tio donas fortan seksecan etoson al la pentraĵo. La kritikisto Ernest Chesneau, iam resumante la polemikon, verkis ke li « ne povas trovi perfekte ĉasta tiun verkon, kiu sidigas subarbare knabinon nur vestata de la ombro de la folioj, ĉirkaŭ du studentoj kun beretoj kaj paltoj ». La Pikniko sur la herbo, tamen, nur reproduktis similan verkon de Rafaelo kun du nimfoj kaj estis ankaŭ inspirita de la Kampara Koncerto de Ticiano. La nura diferenco estas fakte la tiutempaj vestoj de la du viroj : Manet, tiel, relativigas kaj ridindigas la gustojn kaj la interdiktojn de sia epoko. Interesa estas ankaŭ la simileco kun alia verko de Rafaelo.

La du aliaj verkoj de la trilogio[redakti | redakti fonton]

Juna Viro kun kostumo de majo
1863 (188 x 125 cm)
Metropolitan Museum of Art, NY
Fraŭlino V. kun kostumo de espada
ll>1862 (165,1 x 127,6 cm)
Metropolitan Museum of Art, NY

Krom la Pikniko sur la herbo, kiu ornamis la centron de la muro asignita al Manet, du « hispanaj temoj » estis ankaŭ prezentitaj de la pentristo. Maldekstre staris la Juna Viro kun kostumo de majo. La fiera, ekzota persono aperante en la verko estas efektive la plej juna frato de Manet, Gustave. Tiu pentraĵo, denove, konsternis la kritikistojn, precipe pro la granda, videbla kontrasto inter la ruĝa kovrilo, bonege detalata, kaj la vizaĝo de Gustave mem, apenaŭ skizata.

Dekstre de la Pikniko staris aŭdaca portreto de la preferata pozistino de MANET, Victorine Meurent, maskovestata kun viraj vestoj. En Fraŭlino V. kun kostumo de espado, Victorine simulas partopreni kiel « espada » en taŭrobatalo. Multe da elementoj de la verko montras, ke la temo estas nur trompo : Victorine, pro la minaco konstituata de la taŭro, normale ne povus rigardadi la spektanton tiel insiste se la danĝero estus reala. Fakte, la tuta pentraĵo estas nur preteksto por bildigi la pozistinon kun viraj vestoj, kaj do, paradokse, por elstarigi pli okulfrape ŝian virinecon.

Olympia, aŭ la eniro en la modernan pentradon[redakti | redakti fonton]

Olympia
1863 (130,5 x 190 cm)
Musée d'Orsay, Parizo

Kvankam Manet fine decidis ne ekspozicii ĝin okaze de la Salono de la Rifuzatuloj kaj malkaŝis ĝin nur du jarojn poste, la fama pentraĵo Olympia estis ja kreita en 1863. Tiu verko, kiu kaŭzis polemikon eĉ pli fortegan ol la skandalo de la Pikniko sur la herbo, bildigas prostituitinon verŝajne pretigante sin por bano, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el orienta haremo. La pentraĵo, pro la potenca kontrasto ekzistante inter la blanka virino kaj la nigra sklavino, fakte respektas la longan pentradan tradicion de la « odalisko kun sklavo », tre akademan. Oni povas ekzemple ankaŭ citi la Granda Odalisko de Ingres. Sed Olympia, antaŭ ĉio, estas aŭdaca referenco al la Venuso el Urbino de Ticiano.

Male de La Pikniko sur la herbo, Olympia estas do ne ŝoka pro sia temo sed pro sia stilo. Unue, la pozistino Victorine Meurent estas tute nuda kaj vidiĝis senĝena, senhonta kaj spitema. La ĉiea erotika etoso, precipe, estas plifortigita de la ĉeesto de la nigra kato kun levata vosto, apud la piedoj de la knabino. Tiu besto estis aldonita de Manet, ne senhumure, por anstataŭigi la senkulpan hundon aperante en la Venus el Urbino, kaj eble ankaŭ por indiki metafore tion, kion la juna virino ĝuste kaŝas kun sia mano. Aliaj elementoj de la verko longedaŭre scivoligis la kritikistojn, ekzemple la florbukedo, laŭaspekte nekredebla kaj neatendita en tia nudaĵo, aŭ ankaŭ la brakringo de Olympia (kiu apartenis al la patrino de la pentristo!) kaj la kruda malperfekteco de la perspektivo.

Kvankam Manet evidente projektis krei skandalon danke al Olympia, li estis iom tristigita de la amaso da kruelaj kritikoj, kaj la subteno de lia amiko Charles Baudelaire profunde helpis lin. (vidu malsupre)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]