Ödön Pártos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Pártos
Ödön Pártos
Ödön Pártos
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1907(nun 1907-10-01)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 6-an de julio 1977
en Israelo Tel-Avivo (Israelo)
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco IsraeloHungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonisto • aldviolonisto
vdr

Ödön Pártos [odon pArtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pártos Ödön, en angla lingvoteritorio Oedoen Partos, hebree עֵדֶן פרטוש estis hungardevena israela violonisto, aldviolonisto, komponisto, altlerneja instruisto.

Ödön Pártos [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1907 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 6-an de julio 1977 en Tel-Avivo (Israelo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Pártos estis mirinfano, li lernis violonadon de Jenő Ormándy. Li aĝis 8, kiam li violonadis al Jenő Hubay, pro la sukceso li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt akirinta diplomon en 1924. Liaj instruistoj estis ekzemple Antal Doráti, Zoltán Kodály, Jenő Hubay kaj Mátyás Seiber. Post siaj studoj li estis ĉefviolonisto en orkestro en Lucerno ĝis 1926, poste li revenis al Budapeŝto, fine inter 1928-1933 en Berlino li violonadis. Pro la naziismo li revenis al Budapeŝto, sed en 1938 li migris al Palestino. Li estis aldviolonisto ĝis 1956, sed li instruis en Tel-Avivo en la konservatorio kaj muzikakademio. Intertempe en 1946 li partoprenis en fondo de la muzikakademio. En 1951 li estis nomumita rektoro de la muzikakademio. Ödön Pártos estas rigardita kiel inter la plej gravaj israelaj komponistoj. Li estis la unua premiito de la Israela Premio en 1954 inter la israelaj komponistoj.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 4 jemenaj popolkantoj por kantisto Bracha Zefira (1939)
  • 6 korusaj kantoj (1941)
  • Jizkor por aldviolono kaj kordomuzikiloj (1947)
  • Ein Gev (1954, premiita)
  • Vizioj por transversa fluto, piano kaj kordomuzikiloj (1957)
  • Makamat por transversa fluto kaj kvarteto (1959)
  • Simfonia concertante (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]